Inaŭgura sesio de la nova Civita parlamento

Civito

Claude Dubois, la urbestro de Loklo, tostas je la sano de Esperantio. (Foto: Civita Arkivo)

La 13an de aprilo 2017 en Loklo (Le Locle, Svislando) okazis la inaŭgura sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito, en ĉeesto de la urbestro, kiu akceptis la ĵuron de la senatanoj pri lojaleco al la Konstitucio. La sesio situis ene de la Paskaj tagoj, kiuj proponis vastan programon, kulturan kaj organizan.

Krom la du branĉoj de la Civita Parlamento kunvenis la Kapitulo, la Asembleoj de Kultura Centro Esperantista kaj de Kooperativo de Literatura Foiro. La partoprenantoj (el Bulgario, Francio, Hispanio, Hungario, Israelo, Italio, Japanio, Kroatio, Svislando) celebris la Tagon de Ĉiuj Pioniroj, koincide kun la centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Malgranda kolokvo pritraktis la semantikon en esperanto.

En sia alparolo al la Forumo (la pariteta asembleo de la paktintaj establoj) la eliranta Konsulo, Marie-France Conde Rey, retrospektivis pri la tria parlamenta mandato. Ŝi emfazis la atingojn de la konsorcio, specife la servojn adjudikitajn al kelkaj paktintoj, la agadon de fondumo Pro Esperanto (la Civita «banko») en la konstrua sektoro, la starigon de tri legacioj (Budapeŝto, Stokholmo, Bruselo), la okupon de gravaj merkatniĉoj.

“Indas mencii la apartan atenton kiun la Civito, en siaj diversaj komponantoj, dediĉis al du sektoroj kiujn la malnova Esperantio neglektas aŭ ofendas: la virinoj kaj Afriko. Ni aldonis trian sektoron, subtenante la longan batalon de la junularo por sia emancipiĝo. La Civito daŭre apogos ankaŭ la batalon por la emancipiĝo de la afrika Esperantio, surbaze de la Deklaracio pri la afrika esperantismo, aprobita de la 6a Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, fine de 2015”, – konkludis la emerita Konsulo.

Chamberline Nguefack

Chamberline Nguefack

Al ŝi eĥis la nova Konsulo, Chamberline Nguefack, en sia alparolo al la Senato (la asembleo proporcie elektita de la individua civitanaro): “La Esperanta Civito montras sin pli avangarda ol la ordinara mondo, havinte la kuraĝon elekti afrikaninon al la prezida posteno. Se licas la etan kompari al la ega, mi dirus ke nia Civitanaro estas demokratie pli evoluinta ol la Usonanoj, kiuj jes elektis sian unuan prezidenton kun nigra haŭto, sed ankoraŭ ne kuraĝis elekti virinon. Vi havas virinon kun nigra haŭto kiel Konsulinon. Esperantio (danke al la Civito) ne restis en la dudeka jarcento, sed anticipas la tempojn en la dudek-unua”.

La Forumo aprobis la rezolucion proponitan de FAR, KCE, LF-koop, kiun prezentis la delegito de Fajszi Amika Rondo, Tihomir Lovriĉ: dum la mandato 2017-2021 la novaj aliĝantoj al la Pakto devas havi propran juran personecon. Per tio la organiza kulturo de la Civito ekskludas multajn iniciatojn el la virtuala mondo, kiuj ofte (kvankam ne ĉiam) estas blufoj.

Siavice, la Senato okupiĝis pri pacifismo kaj pri konstitucia amendo. Senatano Riichi Karibe (Verda grupo) prezentis leĝoproponon, kiun la gekolegoj aprobis unuanime. Per tio la Civito distanciĝas de la svisaj normoj, kaj militrifuzo neniel estos konsiderebla kiel delikto. La koncepto pri pacifismo ricevis precizigon dum la debato, kiam sen. Franco Levi (Verda grupo) demandis pri la Civita sinteno rilate al kriza situacio, kiel tiu nuntempa kun Norda Koreio. La Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, memorigis pri la rezolucio okaze de la lasta iraka milito, kaj rimarkigis ke en tiaj kazoj la Civito aprobus nur armeajn intervenojn de Unuiĝintaj Nacioj.

“La Esperanta Civito, adoptante la principon de la Naŭa Artikolo de la Japana Konstitucio, inklinas al la malekzisto de naciaj armeoj, sed favoras la ekziston de supernacia pacforto kiu dependas de UN, kaj ne de superpotenca koalicio”, – konkludis la Vickonsulo.

La opozicio, per la voĉo de la Blanka grupestro Anna Bartek, levis la demandon pri amendo de la artikolo 17 de la Konstitucio. La Blankanoj, laŭ sia balotprogramo, celas la absolutan proporciecon, sen ajna balotpremio, okaze de la Senataj elektoj.

En la unua konsultiĝo sen. Julio Herrero (nome de la Verda majoritato) montris disponeblon revizii la kvanton, kiel jam okazis en antaŭa mandato: de ok al ses malkreskis la balotpremio, ĝi povus pli malkreski. La vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Miroslava Kirova, informis ke, se oni aplikus la absolutan proporciecon okaze de la lastaj elektoj, la rezulto estus preskaŭ la sama: dek kvar kontraŭ kvin anstataŭ dek kvin kontraŭ kvar. La Unua Vickonsulo memorigis, kial oni enkondukis la balotpremion: por garantii registaron, kaze de ekzisto de pluraj grupoj preskaŭ same fortaj; nome eviti la sakstraton kiun, ekzemple, spertis lastatempe Hispanio, kun tuja revoĉdonado kaj granda risko de baldaŭa, tria revoĉdonado.

La grupestroj konsentas pri la neceso dialogi por atingi kompromison; sed sen. Bartek indikis limon, trans kiu la opozicio ne akceptus komunan linion: maksimume kvinseĝa balotpremio. La kalkulo de la larĝigita proporcieco restus bazita sur la D’Hondt-metodo: pri tio ĉiuj jam konsentas. Sen. Conde Rey atentigis ke la eventuala amendo de la artikolo 17 povus kuntreni modifon de la plejmulto hodiaŭ necesa por reformi la Konstitucion: tri kvaronoj de la Senato, ĝuste por garantii la minoritaton; ĝi devus paralele malkreski al eventuale du trionoj (dek tri voĉoj anstataŭ dek kvin).

La temo estos definitive traktita okaze de la venonta Senata sesio, kunvokita al Buĵumburo (Burundio) jarfine 2017, okaze de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, kiun la Civito aŭspicias.

Laŭ HeKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/05/civito-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi