Verkoj pri Zamenhof

ZamenhofTri jarojn post la morto de Ludoviko Zamenhof aperis en Londono la libro Vivo de Zamenhof, verkita de Edmond Privat. Sekvis pluraj verkoj, inter kiuj kelkaj estis tro fantaziaj por rekomendi ilin al tiuj, kiuj volas konatiĝi kun la vivo de la unua esperantisto. Ni provis kompili liston de la seriozaj verkoj pri Zamenhof.

En la suba listo estas menciitaj nur la unuaj eldonoj de libroformaj verkoj, pluraj el ili estis reeldonitaj.

Banet-Fornalowa Z. La familio Zamenhof. La Chaux-de-Fonds, 2000.
Drezen E. Zamenhof. Leipzig, 1929.
Edelbaum H. Halina dokumento pri la studentaj jaroj de L. L. Zamenhof Tokio, 1977.
Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki, 1969.
Holzhaus A. Granda Galerio Zamenhofa. 2 vol. Helsinki, 1973-1978.
Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Kaliningrado; Kaunas, 2009.
Korĵenkov A. Zamenhof: Biografia skizo. Kaliningrado; Kaunas, 2010.
Künzli A. L. L. Zamenhof (1859-1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. Wiesbaden, 2010.
Ludwik Zamehnof wobec “kwestii żydowskiej”. Wybór źródeł / Oprac. A. Jagodzińska. Kraków; Budapest, 2012.
Maimon N. Z. La kaŝita vivo de Zamenhof. Tokio, 1978.
Memorlibro eldonita okaze de la centjara datreveno de la naskiĝo de D-ro L. L. Zamenhof / Red. I. Lapenna. Londono, 1960.
Plena verkaro de L. L. Zamenhof / [Komp. Itô Kanzi]. 58 vol. Tokio, 1973–2004.
Privat E. Vivo de Zamenhof. London, 1920.
Romaniuk Z., Wiśniewski T. Ĉio komenciĝis ĉe la Verda: Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto / Tr. el la pola P. Wierzbowski. Łódź, 2009.
Waringhien G. 1887 kaj la sekvo… Antverpeno; La Laguna, 1980.
Waringhien G. Lingvo kaj vivo. La Laguna, 1959.
Żelazny W. Ludwik Zamenhof: Życie i dzieło. Recepcja i reminiscencje. Wybór pism i listów. Kraków, 2012.

Ankaŭ en nia novaĵretejo aperis pluraj artikoloj pri Zamenhof, serĉeblaj per la etikedo en la dekstra kolumno. Jen eta elekto el ili:

Korĵenkov A. Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
Korĵenkov A. La Unua Libro
Wierzbowski P. Ankoraŭfoje pri la naskiĝo de Marko Zamenhof (kun ligiloj al kelkaj artikoloj pri la patro de D-ro Esperanto)
Korĵenkov A. Nekonata Zamenhofa verko en nekonata mondlingvo
Fischer-Kotowski P. La plej fidinda
Tonkin H. Zamenhof kaj Shakespeare
Gudskov N. Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”
Minnaja C. La verko de Żelazny nun ankaŭ en Esperanto
Korĵenkov A. Zamenhof kaj la movado
Zamenhof L. Post la Granda Milito: Alvoko al la diplomatoj
Tortel J.-L. Homarano: Nepre havenda libro
Farris M. Serioza libro pri la vivo de Zamenhof
Tempczyk K. Novaj kampoj por esplorado
Kłosiński K. Internacie grava kontribuo
Künzli A. Zamenhof kaj ties emocioj pri Volapük
Trezoro (Huang Yinbao). Leginda bonega libro
Berveling G. Zamenhof, ĉu nia unua poeto?
Korĵenkov A. PVZ – la grandioza projekto daŭras!

Kompilis Halina Gorecka kaj Aleksander korĵenkov

Ĉe represo bonvolu nepre mencii la fonton: http://sezonoj.ru/2017/04/zamenhof-17/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi