Antaŭ kelkaj monatoj TEJO lanĉis kampanjon “Ni realigu la unuan IJK-n en Afriko!” per kiu ĝi celis kolekti rimedojn por propra kontribuo al la projekto AEJK – afrika-eŭropa junulara kapabligo kaj por venigi junajn aktivuloj el aliaj afrikaj landoj, kiuj ne partoprenas en la projekto. Danke al malavereco de Esperantistoj TEJO sukcesis kolekti pli ol 21 mil eŭrojn, kio ebligos igi la unuan Internacian Junularan Kongreson en Afriko vere afrika!
Ni ŝatus elkore danki al ĉiuj, kiuj subtenis ĉi tiun iniciaton!
Nuntempe daŭras kolektado de kandidatiĝoj por stipendiita partopreno en la IJK en Aneho. Ĉe la retejo de TEJO troveblas tri alvokoj: la unua por partopreno kadre de la projekto AEJK, la dua estas konkurso “Partoprenu IJK-n” kaj la tria – speciala nur por afrikanoj, financata plene danke al la kampanjo. Limdato por ĉiuj alvokoj estas la 21a de aprilo, do ni ĉeokaze instigas diksonigi ĉi tiun ligilon por ke la informo trafu al laŭeble multaj aktivuloj.
Kompreneble, konstante malfermas ankaŭ retejo de la IJK en Aneho pere de kiu eblas aliĝi al la kongreso.
Ni renkontiĝu en la unua IJK en Afriko!
Fonto: tejo.org