La Balta Ondo: plia jubileo kaj plia statistiko

Ekde la 27a de oktobro 2016, kiam en La Balta Ondo aperis la novelo Dankesprimo de Julian Modest, en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Hodiaŭ, la 27an de aprilO ĉi tiu senprecedenca seninterrompa serio atingis duonjaran longecon.

La Balta Ondo estis lanĉita je la Zamenhofa tago 2010. Nun en ĝi estas 1443 artikoloj (afiŝoj, laŭ la terminaro de WordPress). Krome en la rejeo estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj kaj markitaj per 1877 temaj etikedoj. La artikolojn sekvas 2 mil 377 aprobitaj komentojn de niaj legantoj.

Antaŭ unu monato, je la 150-tagiĝo de nia serio, ni aperigis la resuman statistikon de la plej legataj tekstoj en nia retejo kaj aparte aperigis la liston de la plej popularaj prikongresaj artikoloj. Hodiaŭ ni publikigas la liston de la dek plej multe legitaj artikoloj pri temoj ne ligitaj kun Esperanto, pinte de kiu kun 973 legoj estas la vojaĝraporto de Russ Williams Manĝi kaj paroli en Kaŭkazo.

973 Russ Williams: Manĝi kaj paroli en Kaŭkazo
860 Dafydd ab Iago: Timoj de elmigrintoj
714 Sergio Pokrovskij: La Granda Malordo
642 Alen Kris: Ni dieu, ni maître
538 Halina Gorecka: Novaj fenestroj al Eŭropo
526 Vytautas Šilas: Birštonas, kuracurbo ĉe meandro de Nemano
521 Grigorij Arosev: Jubileo de la kosmotago
510 Ed Robertson: Kio okazas en Skotlando?
508 Alen Kris: Li ree estas…
491 Dafydd ab Iago: Bonvolu lasi nin baldaŭ!

Bedaŭrinde, en junio ĉi seninterrompa serio finiĝos pro nia dektaga foresto, sed ankoraŭ en majo ĝi atingos 200 tagojn.

Aleksander Korĵenkov

Konstanta referenco al ĉi tiu artikolo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi