Tri originalaj kamiŝibajoj en Esperanto kun mencio pri kvara

Silfer

Giorgio Silfer en prezento de Karmezina (2014)

Japanio liveris al nia poezio du metrikajn donacojn: hajko kaj tankao. En 2013 ĝi donacis ion ankaŭ al nia teatro: kamiŝibajo.

Temas pri formo de migra teatro, kie gravas kaj la teksto kaj la bildoj, same kiel en la komiksa arto: ne hazarde pluraj famaj manga-aŭtoroj debutis kiel verkistoj de kamiŝibajoj. La japana kulturo konas paperteatron (laŭlitera traduko de “kamishibai”) jam de tri jarcentoj: ĝuste la 1950aj jaroj konsistigis oran epokon, kun pli ol kvindek mil rakontistoj tra la tuta insularo.

Tiu ĉi spektaklo estas tiel nova ĝenro en Esperantio, ke necesas enkonduki neologismon por la specifa scenejeto (“Butai” en la japana): mi proponas la terminon “kasteledo”. Male, por la lignopecoj kiujn la rakontonto kunfrapas por altiri la atenton (hyoshigi) mi uzas la terminon “frapiletoj”.

Kasteledo

Kasteledo, la paperteatra scenejo

Koran dankon al senatano Riichi Karibe, kiu afable mem produktis du frapiletojn, kun drato blanke-verda, por kamiŝibaja trilogio. Vidu la suban bildon por kompreni la funkcion de kasteledo.

En Eŭropo la paperteatro estas jam relative konata, precipe en franclingvaj teritorioj. Tamen en esperanto ne ekzistis tiaj dramoj originale, almenaŭ ĝis januaro 2013, kiam naskiĝis Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj de Giorgio Silfer.

La unua kamiŝibajo originale en esperanto estas kvazaŭ novelo por plenkreskaj infanoj kaj infanaj plenkreskuloj. Ĝin inspiras la fabelo de Neĝulino, sed en tute nova interpreto: la sep nanoj estas la materiiĝo de la sep timoj de Albaniva. Tial, ekzemple, Grumblulo estas la timo pro maljuniĝo, kaj Folulo la timo pro malĝojo kaj melankolio. Por la nanoj mi uzas nomojn jen tradiciajn jen tute inventitajn.

Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj en dek ok scenoj rakontas la historion de ela virino, jam kvardekjara sed ankoraŭ sentimente nematura. Apud Albaniva kaj la nanoj ni renkontas la princon (kun tute alia rolo ol en la tradicia fabelo pri Neĝulino) kaj la malican sorĉistinon, kiu fakte estas la terura materiiĝo de la orgojlo de Albaniva. Temas do pri psikologia rakonto, kun intime melankolia filigrano, kaj kun neatendita epilogo.

Ne la unuan fojon mi utiligas la arketipojn de Neĝulino: ankaŭ en La vorta klaso, dramo sukcese prezentita de bulgaraj kaj pola geaktoroj, disponebla en filmo ĉe LF-koop, la protagonistino nomiĝas Sneĵina (Neĝulino en la bulgara) kaj la pli-malpli frenezaj esperanto-gelernantoj estas entute sep.

Por Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj la desegnojn faris Leonora González Torres el Meksiko. La kamiŝibajo premieris en Italio, en provinco de Pavio, kun replikoj diversloke en Eŭropo: Frankfurto, Ĉaŭdefono, Malago, Budapeŝto… Aparte sukcesa ĝi estis en Germanio (20 februaro 2014), eble ĉar ĝis nun nur germana sinjorino aŭdacis publike aserti, ke la aŭtoro plej profunde konas la feminan psikon… Krome, des pli flate por la verkinto, la historio tre plaĉis ankaŭ al infanoj, tiuokaze.

Mia dua kamiŝibajo, verkita ankaŭ en 2013, titoliĝas Karmezina renkontis Lupon. La teatrofabelo konsistas ĉi-foje el dek ses scenoj, ankaŭ laŭ unuopaj desegnoj, realigita de Tihomir Lovriĉ el Kroatio. Interesa detalo: temis pri kunlaboro pagita per ĉekoj de la esperanta tempobanko, Pasvorta Reto.

Sceno el la kvara ĉapitro de Karmezina renkontis Lupon de Giorgio Silfer

Same kiel por Albaniva, la aŭtoro donas propran, originalan interpreton pri fama fabelo, kiun li reverkis komplete. Se la unua kamiŝibajo resendas al Neĝulino, la dua ŝajnas inspirita de Ruĝa Ĉapuleto. Ĉi tiu aperas kiel juna adoleskantino en griza tuniko kaj ruĝa pelerino, trairanta arbaron por alporti provianton al sia avino. Lupo estas viro, fakte Wolf(gang) la Arbarmastro (laŭ negativa arketipo plej trafe disvolvita en Sur la marmorklifoj de Ernst Jünger: tie li identiĝas kun Adolf Hitler).

Mia dua kamiŝibajo estas laŭta kondamno pri la perforto kontraŭ virinoj, pli precize knabinoj kaj knabinetoj, perforto kiun ofte favoras la hejma edukado kaj la familia medio. Sed oni atentu ke Lupo ne estas ĉiam tiu kiu estas la lupo: la lupo ofte ekzistas, sed ne aperas, eventuale mortigas iom post iom ne rimarkate. Ne ĉiam la lupo kondukas al violenta morto, kelkfoje ĝi estas malrapida kaj sen resurekto. La lupo povas esti en tiu kiu protektas, kaj ne en tiu pri kiu oni jam malfidas.

En Karmezina renkontis Lupon ne mankas la Ĉasisto, kiu mortigas Lupon kaj savas la avinon kaj nepinon. Sed lia rolo estas iom alia ol en la origina fabelo. Cetere, la sanga historio restas sanga ankaŭ ĉe Giorgio Silfer, sed surprize alispeca.

Ĉi tiu, fakte feminisma, kamiŝibajo finiĝas per kanto: “En domo de l’ ĉasisto, tra l’ verda foliar’…”, laŭ la melodio de “Im Wald, im grünen Walde” (nek armee nek koruse kantata: prefere laŭ la stilo de Heino, 1977).

Per la tria kamiŝibajo, Gvendolena la blanke-brova, ankaŭ verkita en 2013 konklude al mia dua teatra trilogio, mi tre libere vizitas la legendojn pri reĝo Arturo, kiel kutime donante originalan interpreton. Kvankam la titolo enhavas la nomon Gvendolena, la vera protagonisto estas ŝia fianĉo Alfriko, kiu memorigas la figuron de sorĉisto Merlin.

Kial la nomo de mezepoka angla gramatikisto? Ĉar Alfriko malkovris sin sorĉisto, kiam li konstatis, ke li facile ekposedas ĉiun lingvon. Sufiĉis aŭskulti la interparolon de maljunuloj, la meson de pastro, la ordonojn de armeanoj, la kantojn de maristoj – kaj rapide li scipovis la keltan, la latinan, la saksan kaj tiel plu.

Male al Merlin, Alfriko ne apartenas al iu sorĉistino aŭ diino. Li kreas sian saĝon, ankaŭ pri magiaj artoj, danke al la vojaĝoj tra nordaj kaj sudaj maroj, akompane al bona onklo komercisto kiu komprenis lian talenton. Li kleriĝas ĉe grekoj, judoj kaj araboj, en socioj pli evoluintaj ol tiu de Avalono. Tien reveninte, li estos sorĉisto kaj mago simple ĉar la loka socio volas vidi en li tion. Li ludos gravan politikan rolon en la patrolando, kvankam li ne estas nobelo. Tamen nobelecon li akiras, ĝuste por svati Gvendolenan.

La kamiŝibaja moralo koncernas la valoron de la sentoj kaj ilian influon al la decidoj de la homoj. “Se la inklino al virino povas detrui la tutan forton de viro, la inklino al beleco povas detrui la tutan forton de virino” meditas Alfriko. Kaj trovinte la magian formulon por malenvulti Gvendolenan, li kaŝas ĝian sekreton. Nur du ingrediencoj estas konataj el tiu formulo, kaj ili ambaŭ koncernas amon. Sed kio estas amo?

Alfriko malkovris ke amo estas unuavice la projekcio de si mem, sur alia persono. Kaj se ni amas nin mem (kio tute ne estas egoismo), amo povas daŭri eterne. En la arabaj landoj li konsciis ke viro povas ami pli ol unu virinon, kaj samtempe kaj dum la tuta vivo. Kaj tio klarigas pri la psiko de saĝa viro. Pri la psiko de saĝa virino li estis pli rezervita. Aŭ lia tiurilata malkovro perdiĝis.

La kamiŝibaja trilogio estas originale verkita en esperanto, sed la aŭtoro tradukis ĝin ankaŭ al la itala. Bedaŭrinde mankas la bildoj por la lasta teksto: ĉu iu ŝatus kunlabori?

kamiŝibajo

Kamiŝibaja sceno

Ĉu naskiĝos kvara kamiŝibajo? Eble. Mi ŝatus rerakonti la historion de la kvar muzikantoj el Bremeno, sed en la nuntempo. La kvar kompatindaj bestoj spegulus la karakterojn de kvar senesperaj mezaĝuloj kiuj eliras el la labormerkato, pro aĝo, malsano, maldungiteco aŭ partianeco. Ĉu tiel la esperantistaro ekscius, kiel retrovi rolon en la socio? Eventuale.

Giorgio Silfer

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/04/silfer-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.