Lepuileca, sed neniel liliputeca!

Le Puil, Ĵak. Sen elizi’: KD. Donneville: Vinilkosmo, 2014, kun tekstolibreto.

Le PuilLa franca kantisto Ĵak Le Puil (kiel li mem preferas nomi sin) estas jam delonge konata al la esperantista publiko: lia unua surkaseda albumo Danĝera ul’ ekvidis la mondon jam en 1977. La kantisto realigas la stilon, kiun eblas kompari kun la tradicia rusa barda kant-arto: simplaj, sed ofte sinceraj melodioj, simpla gitara akompano, iom senzorga kantad-maniero, pli granda graveco de la tekstoj super la muziko. Krom la lirikaj pecoj al Ĵak estas propraj la protestaj kantoj; en lia kreado oni povas ofte trovi ankaŭ ŝercajn kaj eĉ obscenajn fragmentojn. Koncerne la devenon de la kreaĵoj Ĵak jen verkas/komponas mem, jen adaptas (helpe de plej diversaj tradukistoj) tradiciajn aŭ popularajn kantojn; nemalofte aperas inter liaj kreaĵoj la kantoj, komponitaj por la tekstoj de famaj esperantlingvaj poetoj.

La nun recenzata disko Sen elizi’ (aperinta en 2014) estas tipe “lepuileca” kaj laŭ la stilo, kaj laŭ la enhavo. Ĝin konsistigas 14 kantoj, la plimulto el kiuj estis komponita de Ĵak mem por la versaĵoj, interalie, de Eŭgeno Miĥalski kaj Marjorie Boulton. Enestas ankaŭ tri tradiciaj kantoj (interalie, la internacie konata itala Bela ciao en la traduko de Renato Corsetti) kaj du kanzonoj tradukitaj el la franca.

La ĝenerala sono de la albumo estas plaĉa kaj ekvilibra. Muzike dominas gitaro tamen kun fojaj harmoniaj aldonoj de balalajko, kontrabaso, mallaŭtaj drumoj kaj kelkaj blovmuzikiloj. La kantisto plenumas la vokalajn partiojn foje iom senzorge (tiel, ke aperas bona impreso pri intima viva plenumo), sed li kompensas tion per sufiĉe klara prononco (kvankam kun rimarkinda franca akĉento). La tekstoj, kiel kutime, estas tre variaj temare: oni povas trovi kaj la lirikajn, kaj ŝercajn, kaj soci-politikajn, kaj nostalgiajn fragmentojn. Kelkaj pecoj ja eble estas tre simplaj kaj muzike, kaj tekste, sed ili ege belas kaj eĉ kortuŝas, ekzemple, Hejmo (por la versoj de Marjorie Boulton) kaj adaptita kanto de Jean-Pierre Ferland Revenas mi.

Bedaŭrinde, en la tekstoj troveblas multaj kaj stilaj, kaj sintaksaj malglataĵoj, foje eĉ tro aŭdacaj (kiel, ekzemple, la formoj “blondino”, “hodi’”, “ankor’”; oftas ankaŭ la mispozicio de “ne”: “eliru ne” anstataŭ “ne eliru”, “deziras ne mi” anstataŭ la celita ”mi ne deziras”). Ankaŭ mislokitaj akcentoj ne mankas, sed, feliĉe, vere krudaj eraroj, ŝajne, mankas. Ĝenerale la tekstoj estas relative simplaj kaj facile kompreneblaj eĉ sen la helpo de la aldonita tekstolibreto.

Entute la albumo impresas tre vive kaj pozitive. Ĝi sendube havendas por la ŝatantoj de la “lepuileca” stilo, sed estas ankaŭ bona okazo por konatiĝi kun ĝi por tiuj, kiuj ne faris tion antaŭe. La relativa simpleco de la “lepuileca” stilo neniel estas liliputeca!

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu recenzo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/04/recenzo-75

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.