La 42a programo de Radio Esperanto

Radio EsperantoLa 23an de aprilo 2017, dimanĉe en la retejo PodFM aperis la 42 podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), la dua ĉi-jare. Ĝin, kiel ĉiam, kungvidas la kaliningradaj ĵurnalistoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

En ĉi tiu programo:

1. Enkonduke
2. Naskiĝdato de Kantio: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
3. Esperanto-novaĵoj
4. La Ondo de Esperanto, 2017, №4
5. Literatura konkurso Liro-2016
6. BaRok-Projekto: Droniga pasio

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: BaRok-Projekto
La programo daŭras 22 minutojn.
Amplekso: 20,5 Mb.

La 42a sonprogramo de Radio Esperanto estas aŭskultebla kaj elŝutebla ĉi tie:
Rekta ligo por elŝuto de la programo
Aŭskultu ĉi tiun kaj plurajn el la pli fruajn elsendojn de Radio Esperanto rete: http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/
aŭ abonu ilin: http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/rss/rss.xml

Bedaŭrinde, la elŝutado ĉe podfm estas malrapida.

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi