Esperantisto malliberigita en Moskvo

Dmitrij BogatovLa 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Kune kun sia edzino li planis partopreni la Internacian Junularan Festivalon en Italio de la 12a ĝis la 18a de aprilo. Li tamen ne povis veturi, ĉar li estis kaptita de la polico la 6an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2an de aprilo. Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”.

Legu pli en Libera Folio: http://www.liberafolio.org/2017/04/17/esperantisto-malliberigita-en-moskvo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Esperantisto malliberigita en Moskvo

  1. Marko Traviko diras:

    Fi al vi Vladimir! “teroristo”?? La vero ĉiam venkas.

  2. Vladimir diras:

    Ĉu oni arestis lin kiel esperantiston?
    Ne! li estis arestita kiel teroristo – do prizono estas bona loko por li.
    Kiel liaj krimoj rilatas esperanton kaj esperantistaron?
    Vere – neniel.

  3. DIETER ROOKE diras:

    chu li jam estis kondamnita?

Respondi