La sesa Lingva Festivalo en Kaluga

Kaluga

Kaluga, la publiko (Foto: Ksenija Jefremkina)

La 15an de aprilo 2017 en Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis lingva festivalo. Ĝin organizis departemento pri edukado de la urbo Kaluga, Moskva Esperanta Asocio MASI, centro pri laboro kun kapablaj infanoj “Stelaro”, kaj mezlernejo №5. La festivalo estas celita al lernejanoj. Antaŭ kelkaj jaroj ĝi estis lanĉita laŭ iniciato de MASI, kaj ankaŭ ĉi-foje el Moskvo venis brava teamo de prelegantoj. Ĉi-jara delegitaro el Moskvo estis tre juna, kongrue al la festivalo por lernejanoj.

En la seshoma Moskva grupo tri instruantoj estis esperantistoj. Ili rakontis pri planlingvoj. Unu el la tri prelegoj de Kuzma Smirnov estis dediĉita al la klingona lingvo, Olga Piĉuĵkina rakontis pri tokipono, kaj Pjotr Fedosov prezentis Esperanton. La 12-jara liceano Pjotr rapide iĝis sperta prezentanto: ĉi-foje li publike prelegis jam la sesan fojon.

<…>

<…>

Irina Gonĉarova

direktoro de Moskva Lingva Festivalo

Ĝi estas komenco de la artikolo “La sesa Lingva Festivalo en Kaluga” de Irina Gonĉarova, publikigita en la maja numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi