La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto

La 14a de aprilo 2017 estas la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. En tiu ĉi solena tago, Universala Esperanto-Asocio ree substrekas la gravecon kaj daŭran valoron de lia vivoverko, pri kiu eblas nun legi en trideko da lingvoj ĉe la nova retejo www.zamenhof.life.

“Zamenhof ne nur havis genian intuicion pri lingvoj,” komentas d-ro Mark Fettes, la prezidanto de UEA. “Li ankaŭ sukcesis vortumi, interalie per siaj kongresaj paroladoj, kernan etikan vizion por la Esperanto-movado. Temas pri la konvinko, ke la kunvenado kaj kunparolado de ‘homoj kun homoj’ estas ne nur praktike utila sed ankaŭ spirite profunda paŝo al interkompreniĝo.”

Ludoviko Zamenhof naskiĝis en 1859 en mezklasa juda familio en Bjalistoko, urbo tiam situanta en la okcidenta parto de la Ruslanda Imperio. Jam ekde sia adoleska aĝo li komencis eksperimenti pri la kreo de neŭtrala lingvo. Finfine en 1887 en Varsovio aperis la Unua Libro pri la Lingvo Internacia de d-ro Esperanto. Dum la sekvaj 25 jaroj Zamenhof, kune kun sia edzino Klara, dediĉis grandan parton de siaj tempo, energio kaj financaj rimedoj al la flegado de la frua movado. Li vaste korespondis, redaktis revuojn kaj librojn, aŭtoris artikolojn kaj poemojn, tradukis verkojn de la monda literaturo kaj ekde la unua Universala Kongreso en 1905 prezentis ankaŭ serion de inspiraj kongresaj paroladoj. Estas eksterdube, ke lia konstanta, senlaca kaj saĝa agado tra tiuj ofte malfacilaj jaroj estis nepra por la stabiligo de la lingvo kaj ĝia komunumo.

“Kune kun sia etika vizio, Zamenhof obstine tenis sin al la ideo, ke Esperanto apartenas al ĉiuj siaj parolantoj,” aldonas Fettes. “Malsame ol multaj aliaj planlingvaj aŭtoroj, li dekomence serĉis manieron fordoni sian gvidan rolon. Tial li reagis tre pozitive al la fondo de UEA en 1908, ĉar li prave vidis, ke la movado bezonas komunan tegmentan organizon en kiu ĉiuj esperantistoj povas kunlabori, sendepende de siaj naciecoj kaj siaj diversaj ideaj tendencoj. Liaj ideoj kaj lia ekzemplo restas inspiraj por ni ankoraŭ hodiaŭ.”

Okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, en 1959, Unesko rekonis lin kiel unu el la Grandaj Personecoj de la Homaro. Ankaŭ ĉi-foje, lia mortodatreveno estas listigita de Unesko inter la notindaj datrevenoj de la jaro 2017. Agante laŭ tiu instigo, la pollanda parlamento la 7an de aprilo aklame akceptis rezolucion pri la signifo de lia vivoverko. Solenaĵoj, simpozioj kaj aliaj datrevenaj eventoj okazados tra la mondo ĝis la jarfino; kalendaro troveblas ĉe http://www.gazetaro.org.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №680.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi