Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2017

4. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Vilho Setälä (1892-1985), konata finna fotisto kaj esperantisto, direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando de ĝia fondo (1920), fondinto de Esperanta Finnlando (1918) kaj ĝia redakoro ĝis 1973 (escepte de periodoj, kiam la gazeto ne aperis), komitatano de UEA (1920-63), dum 55 jaroj (1930-85) membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto de EAF (1955-65). Aŭtoro de vortaroj kaj lernolibroj, interalie, de Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto (1960), kiu dum pluraj jaroj estis la plej furora libro en libroservo de UEA.

11. Antaŭ 140 jaroj naskiĝis Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjajev (1877-1933), ruslanda instruisto kaj rusortodoksa pastro, iniciatinto-ĉefredaktoro de Enciklopedio de Esperanto, aŭtoro de pluraj originalaj Esperanto-prozaĵoj inkluzive de Sen titolo, kiun kelkaj fakuloj konsideras la plej frua originala Esperanto-romano kaj la plej interesa el la fruaj romanoj verkitaj en Esperanto.

14. Antaŭ 100 jaroj mortis Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof (1859-1917), la aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto (1887) kaj de aliaj lerniloj, tradukinto de pluraj beletraĵoj kaj de la Malnova Testamento, redaktoro de la unua Esperanto-gazeto (La) Esperantisto (1889-95), fondinto de la religia-etika doktrino homaranismo, nomita de siaj samtempaj esperantistoj La Majstro. Lia poemo La Espero estas la himno de Esperanto.

15. Antaŭ 105 jaroj en la katastrofo de “Titanic” pereis William Thomas Stead (1849-1912), angla ĵurnalisto, pacifisto kaj filantropo, pioniro de Esperanto en Britio, en 1902 fondinta Esperanto-rubrikon en sia revuo The Review of Reviews.

22. Antaŭ 40 jaroj mortis Laksmishvar Sinha (1905-1977), bengala instruisto, kunlaboranto de Rabindranath Tagore, eminenta barata esperantisto, farinta per Esperanto prelegvojaĝojn en Eŭropo, fondinto de Bengala Esperanto-Instituto (1963), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por bengaloj (1974), tradukinto de la novelaro de Tagore Malsata ŝtono, kiu aperis en 1961 kiel la unua volumo de la libroserio “Oriento-Okcidento”.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/04/aprilo-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi