Leonid Andrejev: Bargamoto kaj Garasko

Leonid AndrejevOkaze de Pasko, kiun ĉi-jare festas je la sama dato, la 16a de aprilo, la kristanoj de ĉiuj konfesioj kaj kalendaroj, ni aperigas la krestomatian Paskan rakonton (1898) de Leonid Andrejev (1871–1919). Pro ĉi tiu traduko Igor Sokolov iĝis laŭreato de la literatura konkurso Liro-2015 en la branĉo “Traduko el la rusa lingvo”.

Gajan Paskon!

Bargamoto kaj Garasko

de Leonid Andrejev

Estus maljuste diri, ke la naturo mistraktis Ivanon Akindinoviĉ Bergamotov, kiu estis oficiale nomata “Policisto №20”, kaj neoficiale – simple Bargamoto. La loĝantoj de unu el la urborandoj de la gubernia urbo Orjol, pro sia loĝloko nomataj “kanonistoj” (laŭ la Kanonista strato), kaj en la spirita aspekto karakterizataj kiel “kanonistoj kun kapoj rompitaj”, donis al Ivano Akindinoviĉ ĉi tiun kromnomon, tute ne pensante pri la ecoj, apartenantaj al la subtila kaj delikata frukto bergamoto. Laŭ sia aspekto Bargamoto pli similis al mastodonto aŭ ĝenerale al unu el tiuj ĉarmaj sed pereintaj estaĵoj, kiuj pro spacomanko jam antaŭ longe forlasis la Teron, okupitan de feblaj hometoj. La alta, dika, forta, laŭtvoĉa Bargamoto estis rimarkinda figuro sur la horizonto de ĉi-urba policistaro, kaj li certe antaŭ longe atingus pli altan rangon, se lia animo, premita per dikaj muroj, ne estus en heroece profunda dormo. Eksteraj impresoj, penetrante en la animon de Bargamoto tra liaj mallarĝaj grasaj okuletoj, survoje perdis siajn akrecon kaj potencon kaj atingis la celitan lokon kiel malfortaj resonoj kaj rebriloj. Homo kun sublimaj pretendoj eble nomus lin karnopeco; la distriktaj inspektoroj titolis lin “ŝtipkapulo”, kvankam ja diligenta ŝtipkapulo. Sed por la kanonistoj — personoj plej interesataj tiurilate— li estis impona, serioza kaj solida viro, ĉiel honorinda kaj estiminda. Tion, kion Bargamoto sciis, li sciis bone. Ne gravas, ke tio estis nur la instrukcio por la stratpolicistoj, kiun li iam ellernis, streĉante sian tutan grandegan korpon, sed ĉi tiu instrukcio tiel profunde fiksiĝis en lia rigida cerbo, ke de tie ne eblis elpeli ĝin eĉ per plej forta vodko. Same firman pozicion okupis en lia menso kelkaj scioj, akiritaj per ĉiutaga sperto kaj senkondiĉe regantaj en la menciita distrikto. Pri tio, kion Bargamoto ne sciis, li silentis kun tia nefrakasebla solideco, ke la sciantoj kvazaŭ iom hontus siajn sciojn. Sed ĉefe, Bargamoto estis enorme forta, kaj en la Kanonista strato ĝuste la forto regis ĉion. La loka loĝantaro, konsistanta el ŝuistoj, kanabfibristoj, tajloroj kaj reprezentantoj de aliaj liberaj profesioj, havante je sia dispono du tavernojn, dimanĉojn kaj lundojn, kutimis dediĉi sian tutan liberan tempon al grandioza interbatalado, kiun partoprenis ankaŭ la edzinoj — taŭzitaj, senkaptukaj, penantaj disigi siajn edzojn — kaj etaj infanoj, kun admiro spektantaj la bravecon de siaj paĉjoj. Sed ĉi tiu sovaĝa ondo da ebriaj kanonistoj rompiĝis, kvazaŭ renkontinte ŝtonan bastionon, kontraŭ la neŝanceleblan Bargamoton, kiu nehaste kaptis per siaj fortaj manoj paron da plej aŭdacaj skandaluloj kaj mem kondukis ilin al la karcero. La skandaluloj humile konfidis siajn sortojn al Bargamoto, nur afektante proteston.

Tia estis Bargamoto en la fako de internaciaj rilatoj. En la sfero de interna politiko li kondutis ne malpli digne. La kliniĝinta kabaneto, en kiu Bargamoto loĝis kun siaj edzino kaj du gefiloj, nur pene entenis lian pezan korpon, tremante pro la kadukeco kaj timo pri sia ekzisto, kiam Bargamoto turniĝis. Ĉi tiu ligna kabano eble ne povis esti certa pri sia firmeco, sed ĝi estis tute trankvila pri la firmeco de la familia vivo. La mastrumema, diligenta Bargamoto, ŝatanta libertempe labori en sia legomĝardeno, estis severa. Per la sama metodo de fizika influo li instruis la edzinon kaj la gefilojn, konforme ne tiom al iliaj realaj bezonoj pri lernado, kiom al malklaraj ideoj, kiuj vegetis en iu anguleto de lia granda kapo. Tio ne malhelpis al lia edzino Maria, ankoraŭ juna kaj bela virino, unuflanke, respekti sian edzon kiel homon seriozan kaj sobran, kaj aliflanke, malgraŭ ties korpulenta staturo, ŝi manipulis lin tiel lerte kaj forte, kiel kapablas nur malfortaj virinoj.

Proksimume je la deka horo de varma printempa vespero Bargamoto staris sur sia kutima deĵorloko ĉe la kruciĝo de la stratoj Kanonista kaj 3a Urboranda. Li estis mishumora. Morgaŭ estos la sankta festo de la Krista Resurekto, baldaŭ ĉiuj iros al la preĝejo, sed li devos deĵori ĝis la tria horo nokte kaj revenos hejmen nur al la komenco de la postfasta festmanĝo. Bargamoto ne sentis preĝemon, sed ankaŭ lin tuŝis la festa, hela etoso, disverŝita en la nekutime kvieta kaj trankvila strato. Li malŝatis la lokon, kie li ĉiutage trankvile staris dum jardeko. Li eĉ deziris fari ion festan, kion faras la aliaj. Interne de li, kiel malklaraj sentoj, estis leviĝantaj malkontento kaj senpacienco. Krome li estis malsata. Hodiaŭ lia edzino tute ne permesis al li tagmanĝi. Li nur glutaĉis simplan miksaĵon de kvaso kaj pano. Lia granda ventro insiste postulis nutraĵon, tamen ĝis la festmanĝo estis ankoraŭ longe!

— Pu! — Bargamoto kraĉis kaj, farinte cigaredon, eksuĉis ĝin sen iu apetito. Hejme li havis bonajn cigaredojn, kiujn al li donacis loka butikisto, sed ankaŭ ili estis rezervitaj ĝis la fino de la fasto.

Baldaŭ al la preĝejo ekiris kanonistoj: puraj, bonaspektaj, surhavantaj jakojn kaj veŝtojn super ruĝaj kaj bluaj lanaj ĉemizoj, piedvestitaj per altaj botoj kun multaj faldoj kaj grandaj kalkanumoj. Morgaŭ iuj el ĉi tiuj luksaĵoj trafos sur tavernajn vendobretojn, kaj aliaj estos ŝiritaj dum amikeca batalo por la harmonio, sed hodiaŭ la kanonistoj estis brilaj. Ĉiu el ili zorgeme portis tolan saketon kun paskaj kukoj. Neniu atentis Bargamoton, kaj ankaŭ li ne tre tenere rigardis al siaj “baptofiloj”, malklare antaŭsentante, kiomfoje li devos morgaŭ vojaĝi al la policejo. Fakte, li enviis, ke ili estas liberaj kaj iras tien, kie estos lumo, bruo kaj ĝojo, dum li devas staraĉi ĉi tie kiel malbenito.

— Jen, mi staru ĉi tie pro vi, drinkuloj! — li resumis sian meditadon kaj denove kraĉis, sentante malplenon en la stomako.

La strato senhomiĝis. La sonoriloj ĉesis voki al la meso. Post iom da tempo ĝoja sonorado onde ŝanĝanta sian tonon, tre gaja post la mornaj grandfastaj sonorilsonoj, disigis tra la mondo la bonan novaĵon pri la resurekto de Kristo. Bargamoto demetis sian ĉapon kaj krucosignis sin. Baldaŭ li revenos hejmen. Bargamoto gajiĝis, imagante la tablon, kovritan per pura tuko, paskajn kukojn kaj ovojn. Li nehaste gratulos ĉiujn per kisoj kaj ovoj. Lia edzino vekos kaj alportos Ivaĉjon, kaj la etulo tuj postulos farbitan ovon, pri kiu li dum la lasta semajno serioze konversaciis kun sia pli sperta fratineto. La bubo malfermos pro miro sian buŝon, kiam la patro donos al li ne iun kolorperdeman ovon, farbitan per fuksino, sed marmoran ovon, kiun al li mem donacis la sama diligenta butikisto.

“Amuza knabeto!” — subridis Bargamoto, sentante, kiel io simila al la patra tenero leviĝas el la profundo de lia animo.

Sed la bonhumoro de Bargamoto estis rompita en plej kovarda maniero. El post la stratangulo aŭdiĝis malcertaj paŝoj kaj raŭka balbutado. “Kiun la sorto portaĉas ĉi tien?” — pensis Bargamoto, ĵetis rigardon postangulen kaj ekindignis tutanime. Estis Garasko! Jes, li mem kun sia ebria personeco — kvazaŭ li mankus ĉi tie! Kie li sukcesis ensuĉi alkoholon antaŭ la aŭroro — estis lia sekreto, sed lia ebriiĝo estis senduba fakto. Lia konduto, eble enigma por fremdulo, por Bargamoto, kiu konis la animojn de la kanonistoj ĝenerale kaj la fian naturon de Garasko speciale, tiu konduto estis tute klara.

Nerezistebla forto fortrenis Garaskon de la stratmezo, kie li kutimis defiladi, kaj premis lin al la barilo. Apogante sin ambaŭbrake kaj fikse-demande kontemplante la muron, Garasko ŝanceliĝis, kolektante la fortojn por nova lukto kontraŭ surprizaj obstakloj. Post nelonga intensa meditado Garasko energie forpuŝis sin de la muro, retiriĝis al la stratmezo kaj, farinte kuraĝan turnon, per larĝaj paŝoj impetis en la spacon, kiu evidentiĝis esti ne senfina, kiel oni asertas, sed en realo limigita per aro da lanternofostoj. Kun la plej proksima fosto Garasko tuj ekhavis plej intiman rilaton, forte kaj amike brakuminte ĝin.

— Ho, lanterno. Tpr! — kurte konstatis Garasko la okazintan fakton. Li estis nekutime bonhumora. Anstataŭ ŝuti al la fosto merititajn insultojn, Garasko adresis al ĝi mildajn riproĉojn kun iom familiara nuanco.

— Haltu, stultuleto! Kien vi? — li balbutis, jen retiriĝante de la fosto, jen denove tutbruste premiĝante al ĝi kaj preskaŭ platiginte sian nazon kontraŭ ĝia malvarma kaj humida surfaco. — Jen, jen!.. — Garasko, jam duone glitinta suben laŭ la fosto, sukcesis rektigi sin kaj enpensiĝis.

Bargamoto, malestime paŭtante rigardis al Garasko de la alto de sia staturo. Neniu alia en la Kanonista strato ĉagrenis lin tiel, kiel ĉi tiu drinkulo. Kvankam aspekte tre malforta, li estis la ĉefa skandalulo ĉi-distrikte. Ne viro, sed ulcero. Kutima kanonisto ebriiĝas, skandaletas, tranoktas en la policejo — kaj ĉio ĉi okazas en nobla maniero, sed Garasko ĉion faras kaŝe, sarkasme. Oni jam batis lin preskaŭ ĝismorte kaj tenis lin en la karcero preskaŭ senmanĝe, tamen oni ne sukcesis malkutimigi lin de lia insultado, tre ofenda kaj malica. Li kutimis proksimiĝi al la fenestroj de iu el la plej respektindaj personoj de la Kanonista strato kaj sakri tute senkaŭze, simple pro nenio. Komizoj kaptis Garaskon kaj batis lin, dum homamaso ridegis, konsilante draŝi pli fervore. Ankaŭ Bargamoton Garasko insultadis kun tia fantasta realeco, ke la policisto, eĉ ne komprenante la esencon de la aŭditaj spritaĵoj, sentis sin pli ofendita ol se oni vipus lin.

Per kio Garasko vivtenas sin estis por la kanonistoj unu el la misteroj, kiuj vualis lian vivon. Neniu vidis lin sobra, eĉ ne tiu vartistino, kiu pro neglekto kontuzas infanojn, pro kio ili odoras alkoholon — ja Garasko eĉ antaŭ la kontuzo fetoris brandaĉon. Li loĝis, aŭ, pli ĝuste, noktumis en ĝardenoj, sur riverbordo, sub arbustoj. Vintre li ien foriris kaj reaperis kun la unua spiro de printempo. Kio logis Garaskon al la Kanonista strato, kie lin ne batis nur pigruloj, estis plia mistero de lia senfunda animo, sed oni neniel povis forpeli lin. Estis kaŭzoj supozi, ke Garasko ŝtelas, sed oni ne sukcesis lin kapti ĉe ŝtelo kaj batis lin nur surbaze de nerektaj pruvoj.

Verŝajne Garasko ĉi-foje havis malfacilan vojaĝon. Lian ĉifonaĵon, pretendantan vesti lian magran korpon, kovris ankoraŭ ne sekiĝinta koto. La fizionomio de Garasko kun la granda malsuprenpenda ruĝa nazo, kiu sendube estis unu el la kaŭzoj de lia malstabileco, kovrita per maldensaj, neregule kreskantaj haroj, vidigis evidentajn signojn de materiaj rilatoj kun alkoholo kaj kun pugnoj de proksimuloj. Survange, apud unu el la okuloj, videblis grataĵo, gajnita verŝajne antaŭnelonge.

Garasko finfine disiĝis de la fosto kaj rimarkis la majestan kaj silentan figuron de Bargamoto. Garasko ekĝojis.

— Nian saluton al vi, Bargamoto Bargamotiĉ!.. Kia estas via trezora sano? — Li faris galantan mangeston kaj, ŝanceliĝinte, por ĉiu okazo premis sian dorson al la fosto.

— Kien ci iras? — morne tondris Bargamoto.

— Nia vojo estas rekta…

— Ĉu ŝteli? Sed ĉu ci deziras en karceron? Mi tuj cin, kanajlon, kondukos tien.

— Vi ne povas.

Garasko volis fari bravecan geston, sed prudente detenis sin, kraĉis kaj ŝovis la piedon, kvazaŭ viŝante la kraĉaĵon.

— Babilu en la policejo! Marŝ’! — La forta manego de Bargamoto kaptis la grasmakulitan kolumon de Garasko. Ĝi estis tiel makulita kaj ŝirita, ke estis klare, ke Bargamoto evidente ne estis la unua gvidanto de Garasko sur la dornoplena vojo al virto.

Bargamoto skuetis la drinkulon por ĝuste direkti kaj iom stabiligi lian korpon, kaj ektiris lin al la menciita celo kvazaŭ fortega trenŝipo, tiranta leĝeran skunon, kiu rompiĝis ĉe la eniro al haveno. Bargamoto sentis sin profunde ofendita: anstataŭ meritita ripozo li devas nun eskorti ĉi tiun ebriulon al la policejo. Ho! Liaj manoj eĉ jukis, sed bremsis lin la penso, ke hodiaŭ, je tia granda festo estas nekonvene uzi la pugnojn. Garasko paŝis vigle, mirinde kunigante la aplombon kaj eĉ arogantecon kun humilo. Li evidente havis ideon, kiun li komencis disvolvi kiel Sokrato.

— Sed diru, sinjoro policisto, kiu tago nun estas?

— Prefere silentu! — malestime respondis Bargamoto. — Ebriiĝis antaŭ la mateniĝo.

— Sed ĉu oni sonorigis ĉe la preĝejo de ĉefanĝelo Mikaelo?

— Jes, sonorigis. Kiel tio rilatas al vi?

— Sekve Kristo resurektis, ĉu?

— Jes, resurektis.

— Do permesu… — Garasko, kiu ĝis nun parolis duonturninte sin al Bargamoto, rezolute frontis lin vizaĝ-al-vizaĝe.

Bargamoto, tre interesita pri la strangaj demandoj de Garasko, nevole ellasis lian grasan kolumon. Garasko, perdinte la apogpunkton, ŝanceliĝis kaj falis, ne sukcesinte montri al Bargamoto la ĵus elpoŝigitan aĵon. Duonlevinte sian torson kaj apoginte sin je la brakoj, Garasko ekrigardis suben, poste faligis sian vizaĝon teren kaj ekhurlis simile al kampulinoj, kiuj priploras mortinton.

Garasko hurlas! Bargamoto miregis. “Verŝajne, li elpensis novan ŝercon”, — li konkludis, tamen interesiĝis: kio sekvos? Sed Garasko plu hurlis senvorte, kvazaŭ hundo.

— Hej, ĉu ci freneziĝis? — Bargamoto puŝetis lin per sia piedo.

Garasko hurlis plu. Bargamoto enpensiĝis.

— Pro kio ci tiel disŝiriĝas?

— O-ve-to…

Garasko, daŭre hurlante, sed jam ne tiel laŭte, eksidis kaj levis sian manon. Ĝin kovris iu muko, al kiu algluiĝis pecetoj de farbita ovoŝelo. Bargamoto, plu embarasita, eksentis, ke okazis io malbona.

— Mi… noble… intergratuli… oveto… sed ci… — konfuzite balbutis Garasko, sed Bargamoto komprenis. Do, Garasko celis gratuli lin, laŭ la kristana moro, per ovo kaj kiso, sed li, Bargamoto, intencis treni lin al la policejo. Eble li alportis la ovon de malproksime, sed jen frakasis ĝin. Kaj nun ploras.

Bargamoto imagis, kvazaŭ la marmora ovo, kiun li gardas por Ivaĉjo, frakasiĝus, kaj kiel li, Bargamoto, bedaŭrus tion.

— Ho, kia okazaĵo! — Bargamoto balancis sian kapon, rigardante al la kuŝanta drinkulo, kaj sentante kompaton al tiu ĉi homo, kvazaŭ al sia frato, kiun kruele ofendus ties propra frato.

— Volis gratuli… Ankaŭ li estas animo vivanta, — balbutis la policisto, penante malgraŭ sia interna mallerteco analizi la situacion kaj tiun kompleksan senton de honto kaj kompato, kiu pli kaj pli premis lin. — Kaj mi jen… al la policejo! Jen kiel!

Kun peza ĝemo, frapinte sian sabron, nomatan “haringo”, kontraŭ ŝtonon, Bargamoto kaŭris apud Garasko.

— Nu… — li konfuzite murmuris. — Eble ĝi ne frakasiĝis?

— Ĉu ne frakasiĝis?.. Ci eĉ muzelon pretas frakasi. Idolano!

— Sed ci kial?..

— Ĉu kial?… — moke ripetis Garasko. — Mi al li noble, kaj li… al policejo. Eble ĉi tiu ovo estas la lasta ĉe mi, ĉu? Idolano!

Bargamoto brue spiregis. La insultoj de Garasko neniom ofendis lin. Per sia tuta mallerta esenco li sentis kompaton aŭ konsciencriproĉon. En la plej fora interno de lia grandega korpo io ĝene drilis kaj turmentis lin.

— Sed ĉu eblas ne bati vin? — demandis Bargamoto ĉu sin mem, ĉu Garaskon.

— Sed ci, birdotimigilo ĝardena, komprenu…

Garasko, videble, ekiris sian kutiman vojon. En lia iom klariĝinta cerbo konturiĝis larĝa perspektivo de plej tentaj insultoj kaj ofendaj moknomoj, kiam la enpensiĝe snufeganta Bargamoto per voĉo, kiu ne permesis eĉ iomete pridubi la firmecon de lia decido, deklaris:

— Ni iru al mi por la postfasta manĝo.

— Eĉ ne revu, dikventra diablo, ke mi iros al vi!

— Iru, mi diras!

La mirego de Garasko estis senlima. Li tute senreziste permesis levi sin kaj nun iris brak-en-brako kun Bargamoto… kaj kien iris? — ne al la policejo, sed al la hejmo de Bargamoto mem por tie… festmanĝi! En la kapo de Garasko fulmis tenta ideo — forgliti de Bargamoto kvazaŭ sur skioj, sed kvankam lia kapo klariĝis pro la neordinareco de la situacio, liaj “skioj” estis en la plej aĉa stato — ili kvazaŭ ĵuris ĉiam interkroĉiĝi kaj reciproke obstakli dum la irado. Krom tio, Bargamoto estis tiel bizara, ke Garasko fakte ne volis foriri. Pene movante sian langon, serĉante vortojn kaj konfuziĝante, Bargamoto jen rakontis al li la instrukcion por stratpolicistoj, jen revenis al la ĉefa temo pri batado kaj la policejo, samtempe traktante ĝin pozitive kaj negative.

— Vi ĝuste parolas, Ivano Akindinoviĉ… Maleblas ne bati nin, — konsentis Garasko, sentante eĉ ioman ĝenon: ja tre bizara estis Bargamoto!

— Sed ne, mi volis diri ne tion… — balbutis Bargamoto, komprenante verŝajne eĉ malpli ol Garasko, kion esprimaĉas lia mallerta lango…

Finfine ili venis, kaj Garasko jam ĉesis miregi. Maria komence larĝigis siajn okulojn, ekvidinte la neordinaran paron, sed laŭ la embarasita vizaĝo de la edzo konjektis, ke ŝi devas ne protesti, kaj dank’ al sia virina milda koro ŝi tuj komprenis, kion necesas fari.

Jen la perpleksa kaj silentiĝinta Garasko sidas ĉe la festa tablo. Li tiel hontas, ke pretas fali subteren. Li hontas siajn ĉifonojn, siajn malpurajn manojn, sian tutan memon — ĉifonan, ebrian, aĉan. Brogetante la lipojn kaj langon, li manĝas diable varmegan, grasan brasiksupon, preterverŝas ĝin sur la tablotukon, kaj kvankam la mastrino delikate ŝajnigas sin ne rimarki tion, li konfuziĝas kaj verŝas eĉ pli. Tre forte tremas liaj krudaj fingroj kun grandaj malpuraj ungoj, kiujn Garasko rimarkis kvazaŭ unuafoje.

Bargamoto

— Ivano Akindiniĉ, kaj ĉu vi al Ivaĉjo… surprizeton? — demandas Maria.

— Ne necesas, poste… — rapide respondas Bargamoto. Ankaŭ li brogetas sin per la supo, blovas sur sian kuleron kaj solide viŝas siajn lipharojn, sed tra ĉi tiu solideco videblas la sama mirego, kiel tiu de Garasko.

— Manĝu, manĝu, — kuraĝigas Maria. — Gerasimo… kio estas via patronomo?

— Andreiĉ.

— Manĝu, Gerasimo Andreiĉ.

Garasko provas engluti tion, kion li havas enbuŝe, misglutas kaj, ĵetinte sian kuleron, faligas la kapon tablen, ĝuste sur la grasan makulon, kiun li ĵus kreis. El lia brusto denove eliĝas tiu lamenta kaj sovaĝa hurlo, kiu tiel konsternis Bargamoton. La infanoj, kiuj jam preskaŭ ĉesis atenti la gaston, ĵetas siajn kulerojn kaj soprane aliĝas al lia tenoro. Bargamoto konsternite kaj mizermiene rigardas al la edzino.

— Nu, kial vi, Gerasimo Andreiĉ! Ĉesu, — ŝi konsolas la maltrankvilan gaston.

— Kun la patronomo… Ekde mia naskiĝo… neniu alparolis min kun la patronomo.

Tradukis el la rusa Igor Sokolov

Noto:

* … vartistino, kiu pro neglekto kontuzas infanojn, pro kio ili odoras alkoholon. Temas pri jena citaĵo el La revizoro:

Urbestro. — via asesoro <…> sendube estas homo instruita, sed de li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo <…>

Ammos Fjodoroviĉ. — <…> li diras, ke en la infaneco la nutristino lin kontuzis, kaj de tiu tempo de li ĉiam iras iom la odoro de brando.

(Gogol N. La revizoro / Tr. L. Zamenhof. Akto 1, Sceno 1).

Ĉi tiu traduko aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/04/andrejev

Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto kaj de la redakcio.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi