Freŝbakitoj atendas vin en Amikumu

La 22an de aprilo eksplode lanĉiĝis la apo (poŝtelefona aplikaĵo) Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn. Tri tagojn post la lanĉo, ni parolas kun Richard Delamore, la ĉefa afergvida oficisto.

Kio estas Amikumu?

Amikumu estas poŝtelefona aplikaĵo, kiu helpas esperantistojn trovi kaj kontakti aliajn esperantistojn en ties ĉirkaŭaĵoj. Ĝi montras al la uzanto la cent plej proksimajn esperantistojn. Unue, oni bezonas havi saĝtelefonon. Oni tiam devas viziti la “Appstore” aŭ “Google Play” kaj serĉi “Amikumu”. Kiam vi elŝutas ĝin, simple sekvu la malmultajn sciigojn por starigi konton.

Oni povas elŝuti la apon per nia retejo https://www.amikumu.com/eo/. Oni simple devas klaki sur iOS aŭ Androido (depende de la speco de onia poŝtelefono)

Ĉu Amikumu jam sukcese kunvenigas homojn?

Jes ja. Mi aŭdas pri tiom da sukcesaj kunvenoj rezulte de Amikumu, ke mi ne povas listigi ĉiujn. Jen kelkaj:

Ruth Kevess-Cohen: Pro Amikumu mi eksciis, ke konatulo mia Raúl troviĝas en mia urbo dum la semajnfino pro matematika kongreso. Mi invitis lin kaj lian amikinon Rocio al mia hejmo, kaj ni ĝuis spontanan tagmanĝon kune kun Erin kaj ŝia bebo Yaŝa! Dankon Amikumu!

@morphocapics (Tvitero): Danke al Amikumu mi povis paroli esperanton pli hieraǔ ol la tuta pasinta jaro, kaj mi konas nun proksimajn esperantistojn.

Mariana Evlogieva: Hieraŭ mi instalis la aplikaĵon, kaj mi ege ĝojas, ke per ĝi mi jam trovis kelkajn junajn bulgarajn esperantistojn, kiujn mi ne konis ĝis nun.:-) Por la maljuniĝanta bulgara E-movado Amikumu estas sloŝilo al trezorejo, el kiu ni povas ĉerpi novajn fortojn! Ankoraŭfoje dankon al la kreintoj!

Steven D. Brewer‏ @limako (Tvitero): Notis novan s-anon per Amikumu dumvoje al Bostono sed revenis al la oficejo ĉi-matene kaj konstatis, ke li nun estas malpli ol kilometro for!

Giridhar Rao: Hodiaŭ mi elŝutis, instalis kaj lanĉis la apon Amikumu. Mi eltrovis, ke estas esperantisto el Kenjo(!) kiu loĝas malpli ol 200-kilometrojn de Bengaluro (mia loĝurbo). Kaj ke li eklernis Esperanton pasintjare per Duolingo…

Reĝa Ardeo‏ @RegxaArdeo (Tvitero): Per Amikumu, mi malkovris ke alia esperantisto laboras je 300m de mia laborejo.

Enrique Ellemberg: Hodiaŭ mi havis mian unuan sperton per Amikumu. Antaŭ du tagoj ĉi tiu sinjoro vokis min. Li loĝas pli ol milo da kilometroj de ĉi tie, sed nun li vizitas familianojn nur 60 kilometrojn de ĉi tie. Ni planis por hodiaŭa renkontiĝo mezvoje. Ni parolis dum kelkaj horoj. Ni trovis ke iam li estis mia lernanto per retpoŝto. Sed ĝi estis bonega sperto, neebla sen Amikumu.

Yanior Chemar‏ @yaniorchemar (Tvitero): Amikumu jam donis al mi mian 1-an tre-proksiman esperantist-amikon, mi baldaŭ parolos al li persone. (Finfine persone) PD: Mi estas Venezuelano

Tim Morley: Jam malkovris tri Esperanto-lernantojn en mia urbo, kiujn mi ne konis.

Amikumu

Kiom vi ŝatus diri en la fino?

Jam abonis al Amikumu 2758 esperantistoj, kaj entute ili sendis pli ol 30 mil mesaĝojn. Des pli interesa estas la statistiko pri aĝo. Tri kvaronoj de amikumanoj havas malpli ol 35 jarojn kaj la averaĝa aĝo de ĉiuj estas 36. Mi atentas tion, ĉar oni frekvente demandas kie troviĝas la ondo de Duolingo-lernantoj. Evidentiĝas, ke ili atendas vin en Amikumu. Freŝbakitoj troviĝas en ĉiu lando (krom kelkaj en Afriko), sur ĉiu kontinento. Mi instigas ĉiun veteranan esperantiston ekuzi Amikumu. Verŝajne jam troviĝas kelkaj freŝbakitoj en via ĉirkaŭaĵo, kiuj alte aprezus vian helpon integri en la lokan movadon.

Ĝi estas artikolo el la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/04/amikumu-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Freŝbakitoj atendas vin en Amikumu1

  1. dennis keefe diras:

    Tre utila artikoleto pri diversaj manieroj utiligi la apon AMIKUMU. Estus interese ekvidi en somero ghis kioma grado AMIKUMU povas kontribui al la projekto PARALELA UNIVERSO. Lastjare mi mem provis organizi, en Florido, unu el la chirkau dudek eventoj de P-U (mi havis la plej malmultnombran cheestantaron, bedaurinde), sed mi ne havis ilon por provi kontakti freshbakitajn Esperantistojn.

    Chu per utiligo de AMIKUMU, oni povas pligrandigi la kvanton da homoj kiuj partoprenos en PARALELA UNIVERSO? Certe jes, kaj tio estos interesa “eksperimento” per kiu ni chiuj povas lerni plifortigi LOKAJN GRUPOJN de Esperantistoj. Loka strategio estas, mi kredas, fundamenta parto de ajna strategio por la antauenigo de Esperanto.

Respondi