La feliĉa Nordio

La 20a de marto estas anoncita de UN kiel la Internacia Tago de Feliĉo. Okaze de tiu Tago hodiaŭ estis publikigita la Monda raporto pri feliĉo (World Happiness Report), kompilita de ekspertoj el Sustainable Development Solutions Network. Laŭ ĉi tiu raporto Norvegio estas la plej feliĉa lando en la mondo, kaj en la deko de la plej feliĉaj landoj estas ankaŭ Danlando, Islando, Finnlando kaj Svedio. La plej malfeliĉaj landoj estas Ruando, Sirio, Tanzanio, Burundo kaj Centrafrika Respubliko (CAR).

Ĉe la kompilado de la raporto oni esploris informojn pri 155 landoj kun konsidero de malneta pokapa enlanda produktado, sociala subteno de civitanoj fare de la ŝtato, daŭro de la sana vivo, libereco elekti vivgravajn decidojn, helpemo kaj rilato al korupto. Kvankam la tri lastaj kriterioj ne estas precize mezureblaj, UN ja publikigas ĝin, do vidu la komencon de la listo kaj kelkajn pliajn landojn kun relative forta Esperanto-movado.

1. Norvegio (7.537 poentoj)
2. Danlando (7.522)
3. Islando (7.504)
4. Svislando (7.494)
5. Finnlando (7.469)
6. Nederlando (7.377)
7. Kanado (7.316)
8. Novzelando (7.314)
9. Aŭstralio (7.284)
10. Svedio (7.284)
11. Israelo (7.213)
12. Kostariko (7.079)
13. Aŭstrio (7.006)
14. Usono (6.993)
15. Irlando (6.977)
16. Germanio (6.951)
19. Britio (6.714)
22. Brazilo (6.635)
23. Ĉeĥio (6.609)
24. Argentino (6.599)
31. Francio (6.442)
34. Hispanio (6.403)
40. Slovakio (6.098)
46. Pollando (5.973)
48. Italio (5.964)
49. Ruslando (5.963)
51. Japanio (5.920)
52. Litovio (5.902)
54. Latvio (5.850)
56. Koreio (5.838)
62. Slovenio (5.758)
66. Estonio (5.611)
67. Belarusio (5.569)
73. Serbio (5.395)
75. Hungario (5.324)
77. Kroatio (5.293)
79. Ĉinio (5.273)
89. Portugalio (5.195)
94. Vietnamio (5.074)
105. Bulgario (4.714)
108. Irano (4.692)
121. Armenio (4.376)
125. Kartvelio (4.286)
132. Ukrainio (4.096)
153. Tanzanio (3.349)
154. Burundo (2.905)
155. CAR (2.693)

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/03/whr

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi