Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’

SapozhnikovAntaŭ kvin jaroj, la 4an de februaro 2016 forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016), rusa esperantisto (ekde 1980), brila rakontisto, aŭtoro de pluraj recenzoj, felietonoj, artikoloj, satiroj kaj humuraĵoj, aperintaj en Sezonoj, La Ondo de Esperanto kaj en lia novelaro Ljusjka Benc (1992), la tradukinto de la romano Resurekto de Lev Tolstoj.

Omaĝe al Viktor Sapoĵnikov ni republikigas lian humuraĵon Lumbildit’, kiu aperis en la plej unua kajero de la legenda samizdata almanako Sezonoj en 1984. Ĉi tiu klasikiĝinta humuraĵo aperis ankaŭ en la kolekto Samideanoj (2006).

Ĉi tiun verketon de Sapoĵnikov, legitan de Aleksander Korĵenkov, oni povas aŭskulti en la 28a podkasto de Radio Esperanto. Ĝi estas aŭskultebla ankaŭ ĉi tie:
Musklaku por aŭskulti:

Lumbildit’

Originala rakonto de Viktor Sapoĵnikov

Mi malfruis al la komenco de la tradicia renkontiĝo okazanta en konata orientsovetia urbo, sed, veninte en la kulturpalacon indikitan en la invitilo, mi estis tre agrable surprizita, ĉar deĵoranto atendis min. Li eĉ proponis al mi sian poŝtukon, ke mi viŝu la ŝvitan vizaĝon. La viŝtuko strange odoris. “Similas kloroformon”, — mi sukcesis pensi antaŭ sveno…

— Rekonsciiĝis, ĉu? — senpacience demandis vira voĉo.

Strabinte, mi ekvidis kelkiom da homoj, lacaj kaj desperintaj, kiuj fikse rigardis la malgrandan ekranon antaŭ si.

— Kio? Kio okazas? — mi nerve demandis.

— Mi ĝojas inviti vin al la slajdvespero. Tuj estos prezentitaj tre interesaj slajdoj pri la pasintjara Fola Rinocero.

“Hm, jes… Tiel devas esti, — mi rememoris la programon de tiu ĉi renkonto. — Ja oni ĉiam faras tiel. Kutima afero. Kial do mi ne pli prokrastis mian venon?”

La responsuloj ŝargis la aparaton kaj stariĝis ĉe la pordo, ke la ĉeestantoj ne povu fuĝi. Do, mi estis devigita ree toleri la kretenajn bildojn. Mi ekvidis starantajn, sidantajn, naĝantajn, kuŝantajn, predikantajn kaj precipe manĝantajn apenaŭ konatajn homojn. Post horduono iu sovaĝe ekkriis kaj aŭdiĝis obtuza bruo de falo.

— Ĉiuj restu surloke! — tondris vira voĉo.

Iu ŝaltis lumon. La unua montristo kuŝis sur la planko palvizaĝe. Ŝajnis, ke li ne plu spiras.

— Tuj mi al vi montros slajdojn pri la OSER en Omsk, — anoncis nekonata al mi blujaka barbuleto ĝoje frotanta al si la manojn. — Forŝaltu la lumon.

Sur la ekrano mi neatendite ekvidis Taŝkenton.

— Komploto, perfido! — histerie kriis la barbulo, — estas ne niaj slajdoj!

— Jes ja, ne viaj, estimato, — diris orient-aspekta junulo, kiam la lumo estis ree funkciigita.

La barbulo avide kaptis aerporcion kaj glutis ĝin ne povante eĉ bleketi.

— Tuj mi demonstros, — la mezaziano emfaze paŭzis antaŭ la grava sciigo, — ĉion pri la Taŝkenta tendaro. — Kaj li montris al la mirigitaj spektatoroj ses slajdoskatolegojn.

Sed estis vidigita nenio, ĉar la aparato subite elĵetis bluan fajron, blindiginte ĉiujn. Ekregis plena mallumo kaj tumulto.

— Donu la manon, — mi ekaŭdis virinan voĉeton, — kaj sekvu min. Mi havas la ŝlosilon de la dua pordo. Al diablo ilian tedaĵon.

La mistera savinto estis linda junulino. Bela. Kaj ŝi ne lasis la manon ridetante kaj okulumante per tiaj okuloj… per tiaj okuloj… La okuloj vokis min, kaj mi piedpinte sekvis la knabinon.

Ni eniris en iun ĉambron. Ŝi ŝaltis la lumon kaj riglis la pordon.

— Ĉu estas studĉambro? — mi embarasite demandis.

— Jes! Kaj nia por la tuta nokto.

— Bone, mi ja ne sukcesis enhoteliĝi.

— Kaj ne necesas, — ŝi flustris per la tono, kvazaŭ ŝi admonus hundon por poste ĝin kapti. — Dum la tuta nokto ni spektos slajdojn pri la Tjumena tendaro.

Feliĉe, la ĉambro situis nur en la dua etaĝo. Nun mi preskaŭ ne lamas, sed ne estas certa, ke mia salto ne estis slajdigita…

Fonto: Sezonoj, 1984. №1.

Represo: Samideanoj: Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006.

Ĉi tiu teksto aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/02/viks

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi