La kvara Interlingvistika Simpozio dediĉita al Zamenhof

UAM

La Interlingvistikaj Studoj (Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, Pollando), kiu festas sian 20-jariĝon ĉi-jare, organizas sian kvaran internacian Interlingvistikan simpozion la 21-22an de septembro 2017 en Poznano, inter la kutima septembra interlingvistika sesio kaj la tradicia kultura festivalo Arkones.

La ĉefa temo estas: “Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo”.

La simpozio havos apartan sekcion dediĉitan al Zamenhof tiel festante la 100-jariĝon de lia morto, kiun ankaŭ Unesko metis en sian kalendaron de festataj elstaraj personecojn en 2017 kaj estos malfermita al vasta publiko. La temaro rilatas al la ideo de dialogo inter nacioj kaj kulturoj alfrontante lingvajn kaj kulturajn defiojn ekde la 19.-a jarcento ĝis hodiaŭ kaj la rolo de internaciaj lingvoj.

Prelegoj pri la sekvaj temoj estas bonvenaj (en esperanto, la angla kaj pola):

Zamenhof: vivo kaj verkaro
• internacieco kaj internaciaj lingvoj ekde la 19a jarcento
• lingvopolitiko en plurlingvaj landoj
• lingvaj defioj en la ŝanĝiĝanta Eŭropo
diversaj aspektoj de Esperanto:
o Lingvistiko: la rolo kaj strukturo de la internacia lingvo
o Literaturo kiel portanto de internaciaj valoroj kaj temoj
o Instruado: modernaj metodoj
o Esperanto-movado por lingvaj rajtoj kaj egaleco

Limdato por prelegproponoj: 31.05.2017 (ne estas konferenca aliĝkotizo). Jam anoncis sian kontribuon profesoroj: Věra Barandovská-Frank, Nicolau Dols Salas, Sabine Fiedler, Ilona Koutny.

Aliĝo kaj informoj: interlingv@gmail.com

Organiza Komitato:
Ilona Koutny, prof.
Ida Stria, dr
Michael Farris, MA
Michał Kozicki, MA

Scienca Komitato:
Věra Barandovská-Frank, prof., Akademio Internacia de la Sciencoj, San Marino
Vilmos Benczik, prof., Loránd Eötvös Universitato, Hungario
Duncan Charters, prof. Principia College, Usono
Renato Corsetti, prof., Universitato La Sapienza en Romo, Italio
Probal Dasgupta, prof. , Indian Statistical Institute, Kolkata, Barato
Nicolau Dols Salas, prof., Universitato de Balearaj Insuloj
Sabine Fiedler, prof., Universitato de Leipzig, Germanio
Federico Gobbo, prof. Universitato de Amsterdamo
Ilona Koutny, prof., Adam Mickiewicz Universitato, Pollando
Ulrich Lins, dr, historiisto, Germanio
Ida Stria, dr, Universitato de Varsovio, Pollando
Humphrey Tonkin, prof. , Universitato Hartford, Usono

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi