La 27a de oktobro 2016 en La Balta Ondo aperis la novelo Dankesprimo de Julian Modest. Ekde tiu tago en ĉi tiu novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Hodiaŭ, la 26an de marto estas la 150a tago en ĉi tiu senprecedence longa seninterrompa serio. Ĉi tiu “ronda” nombro estas bona preteksto por resumi la funkciadon de la retejo.
La Balta Ondo estis lanĉita je la Zamenhofa tago 2010. Nun en ĝi estas 1410 artikoloj (afiŝoj, laŭ la terminaro de WordPress). Krome en la rejeo estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj kaj markitaj per 1853 temaj etikedoj. La artikolojn sekvas 2 mil 351 aprobitaj komentojn de niaj legantoj.
En aŭgusto 2011 ĉe La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Kompreneble, robotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko. Malgraŭ la filtrilo de Counterize kaj malgraŭ la kontraŭspamaj kromprogramoj, ĉiutage la administranto mane forigas dekojn (iam eĉ centojn) da vizitoj registrataj de Counterize, kaj rezulte ni havas sufiĉe fidindajn informojn pri la reala vizitado de la retejo”.
Ekde aŭgusto 2011 en nia retejo okazis 525 mil 369 paĝovizitoj (hits). Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke jam 330 mil 398 fojojn estis vizititaj konkretaj afiŝoj.
En la listo de la plej ofte vizitataj artikoloj plej supre plu estas “Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata” al Esperanto de Dennis Keefe.
22 tekstoj en nia retejo estis legitaj pli ol milfoje; vidu la liston:
Venont-semajne ni aperigos la liston de la plej popularaj prikongresaj artikoloj.
La kalkulilo ebligas vidi la 173 landojn, en kiuj estas registritaj la vizitantoj. Plej multe, nature, la novaĵretejo vizitas ruslandanoj, kaj Usono estas en la dua loko.
Jen la listo de la dek plej vizitantaj landoj:
Ruslando | 114122 |
Usono | 73366 |
Francio | 27144 |
Germanio | 26129 |
Hispanio | 18877 |
Ukrainio | 17120 |
Pollando | 14146 |
Ĉinio | 13893 |
Brazilo | 12440 |
Litovio | 9932 |
La landlisto ne estas absolute fidinda, ĉar 52 mil 726 vizitoj estas faritaj el neidentigitaj landoj, kaj 28 mil 833 vizitoj havas Eŭropan Union kiel la landon.
Aleksander Korĵenkov