Kvin jarkolektoj de La Ondo libere legeblaj

La Ondo de EsperantoAntaŭ dek jaroj, en januaro 2007 komencis aperi la elektronika versio (laŭ la normo “pdf”) de la sendependa internacia gazeto La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando). La redakcio post paso de kvin jaroj publikigas la malnovajn jarkolektojn. Ĵus en la retejo de La Ondo estis enretigitaj la pdf-versioj de ĉiuj numeroj de la 2011a jaro, kaj nun kvin jarkolektoj de La Ondo de Esperanto (2007, 2008, 2009, 2010, 2011) estas libere elŝuteblaj kaj legeblaj ĉe la adreso
http://esperanto-ondo.ru/Lo-old.htm

La Ondo de Esperanto (11 numeroj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” + literatura suplemento) estas abonebla por la tuta jaro 2017a kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe pluraj landaj perantoj, ĉe nia UEA-konto, kaj per PayPal/bankkartoj ĉe http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi