Lingvaj militoj en Galaksio

OkladkaLa unuiĝinta Tero, elirinta en la kosman spacon en la galaksia skalo, kunpuŝiĝis kun alia galaksiskala civilizo de brĵudoj, kaj komenciĝis la “stelmilito”. “La brĵudoj, feliĉe al semantikistoj, havis longan historion de la komuna lingvo, al kiu nepre venas ĉiu unuiĝinta raso. Se post la dorso de la Nova Esperanto, kiun uzis la homoj, kuŝis nur du jarcentoj, do la malamiko parolis la solan idioman ja tiam, kiam en Eŭropo oni plu bruligis sorĉistinojn kaj opiniis Latinon la krono de lingvistiko”.

Tio estas la mondo, kiun Dmitrij Kazakov priskribas en sia rakonto Infera vermo, publikigita en la kolekto Perdita patrolo. La plej bona fantasta literaturo de 2017 (Moskvo, AST, 2016). La temo estas lingvistika: reciproka sabotado per influo je alies lingvo per enkonduko de nocigaj modaj vortoj kaj esprimoj – ekzemple, nepra indikilo de la jesaj frazoj en la brĵuda lingvo estas ŝanĝata per ekonduko de pli longaj esprimoj, similaj al “je la panjo ĵuras” aŭ “la denton oferas”, kiu okupas pli da tempo kaj malpliigas la efikecon de interkomunikado – kaj, sekve, kondukas al kresko de perdoj dum bataloj. La brĵudoj, siavice, disvastigas kaj enmodigas poemojn, kies enhavo kondukas al detruo de la homa psiko…

Por ni speciale gravas, ke en la prezentata de la aŭtoro estonta homaro la sola interkomunikilo estas la Nova Esperanto, ĉiuj ceteraj lingvoj, kiel la rusa kaj angla, estas plene formortintaj! Kial Esperanto estas “nova”, ne klaras, sed nenia negativa nuanco en la fakto pri la unueca homa lingvo en la verko senteblas.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/03/kazakov

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi