Monda Tago de Poezio: “En amara horo” de Kalocsay

Hodiaŭ, la 21an de marto, okaze de la Monda Tago de Poezio en pluraj landoj de la mondo oni diversmaniere omaĝas sialandajn kaj sialingvajn poetojn. Ankaŭ ni en Esperantujo rajtas fieru pri niaj poetoj. Kaj inter ili aparte elstaras Kálmán Kalocsay (1891-1976), kiu, laŭ Wiliam Auld, «kvazaŭ mem ellaboris la tutan “tradician poezion” en Esperanto».

Ni proponas al vi relegi lian poemon En amara horo, verkitan en 1924 kaj aperintan en la unua ciklo “Eĥo de l’ Forta Voko” de la poemaro Streĉita kordo (1931), eble la plej referencata poemaro en nia literaturo. En ĝi nia “poeto sen popolo” malgraŭ la malperfektaĵoj de la esperantista “popolo” (dormema rondo familia, stranga sekto eta) deklaras sian fidelon al Esperanto “ne glora kaj fiera”m sed “orfa, senpotenca, senforta, senmatura, / Svenema kaj senhelpa kaj — eble — senespera / Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura”, kiun li taksas “la konsolo en nia mond’ amara”.

Poemoj akompanu vin ne nur en la Monda Tago de Poezio.

Kálmán Kalocsay

EN AMARA HORO

Nenio estas vi, nenio,
Se, pri la senco sen konscio,
Vi hurlas pri la “nova sento”!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, fort’ magia:
Dormema “rondo familia”.

Ĉu la ĝiskreva himnokanto,
Kolekta, koresponda vanto,
Kaj ke pri gramatikreguloj
Disputas aro da stranguloj
Rajdante sur la Fundamento:
Jen estas do la Nova Sento?

Ke rifuĝante de la devoj,
Nur gapas vi kun strabaj revoj
Kaj alprenante dignan pozon
Kelkfoje ĵetas vi almozon
Sur la altaron de l’ Afero:
Ĉu tio estas do ofero?

Mi batas. Fraton batas frato.
Lin mem turmentas ĉiu bato.
Ho, gento, gento, verda gento!
Mi volus scii vin fermento,
Potenca povo, gvida torĉo,
En sorĉ’ malbona — bona sorĉo!

Kaj, kvankam “stranga sekto eta”,
Sed fidi, lukti, venki preta,
Por kiu, malgraŭ ĉia moko,
La mond-iranta Forta Voko
Ne sangmalriĉa iluzio,
Sed estas kredo, religio!

Oferoj nutras la aspirojn,
Postulas ĉiu venk’ — martirojn!
Ne kovru palo vian vangon,
Neniu volas vian sangon,
Sed donon, faron, kaj fervoron
Kaj koron, sed la tutan koron!

Ve, ĉio vana! Mi konscias,
Ke en dezerto mi forkrias.
Vi restos plue en kvieto
Amuziĝanta societo.
Ho, kie estas la konsolo
Por mi — poeto sen popolo!

*

Poeto sen popolo, ho animprema scio,
Ke surdas la oreloj por ĉiu mia voko…
Forsonos senresone la plora melodio,
Kiel ŝirita kordo en forlasita loko.

Ĉu plu projekti, fidi kaj revi malgrandknabe,
Kaj meti mozaikon el la lingveroj splitaj,
Aŭ ĵeti for el mano la plumon, kiel Kabe,
Kaj eksilenti — patro de versoj abortitaj?

Pli oportune estus kaj certe pli prudente:
La vanajn sapvezikojn plu ne flugigi blove,
Kaj ektirinte ŝultrojn feliĉindiferente,
La “Kanton de la Sklavo” ne kanti plu Schulhofe.

Sed kien iri? Kie troviĝas idealo,
Sur kiu mi ne vidus malican ekrikanon,
En kies altartukon, freneze, post batalo,
Neniu adoranto jam viŝis sangan manon?

Ho, jen vi, Esperanto! Ne glora kaj fiera,
Nur orfa, senpotenca, senforta, senmatura,
Svenema kaj senhelpa kaj — eble — senespera,
Sed nobla, blanka, klara kaj senmakule pura.

Mi konas vin. Enkore vi kantis najtingale
En nokto de la mondo. Vi kiel povis trili!
Vin oni ne aŭskultis, buĉadis sin “reale”…
Ĉu ŝtopu mi l’ orelojn por ilin eksimili?

Ne! En la kor’ plusonu la kanto dolĉetrila,
Ho, kantu birdo eta, senforta, kara, kara!
Vi estu mia bela mensogo sorĉebrila,
Vi estu la konsolo en nia mond’ amara!

(1924)

Fonto: Streĉita kordo. Budapest: Literatura Mondo, 1931. P. 33-35.

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.