Urboj de Ruslando: Jessentuki

Jessentuki

Jessentuki: Sanatorio “Rusj” (Ruslando)

Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj estas Ruslanda kuraca regiono sur la nordaj deklivoj de la Ĉefa Kaŭkaza montospino, je nur 90 km de Elbruso. Pli ol cent fontoj de minerala akvo kaj unika kuraca ŝlimo de la lago Tambukan kreis ĝian famon. Jessentuki (kun akcento je la lasta silabo) estas populara banurbo situanta en la stepa parto de la regiono, en la valo de la rivero Podkumok.

Ĉevala fonto

Jessentuki, kies nomo devenas de la 14-jarcenta ĥano Jessen-Tug kies ruina maŭzoleo troviĝas apud la nuna urbo, aperis kiel kozaka vilaĝo. Je unu kilometro de la enfluejo de Jessentuk en 1798 estis konstruita reduto por gardi la sudajn limojn de la Ruslanda Imperio. En 1826 ĉi tie oni loĝigis tricenton da kozakaj familioj kaj per tio fondiĝis la kozaka vilaĝo Jessentukskaja.

En 1810 sciencisto Fjodor Gaaz (Friedrich-Joseph Haass), senlaca evoluiganto de banurboj, dum sia vojaĝo trafis marĉozan valon de Podkumok. Ĉe la rojo Kisluŝa (ruse: acideta) lia akompananto atentigis lin pri akvofonto, kiun kozakoj inter si nomas Ĉevala. Ili jam delonge rimarkis, ke lacaj ĉevaloj volonte trinkas akvon el tiu ĉi fonto.

Gaaz ĉirkaŭiris la valon, trovis multajn akvofontojn, sed nur post 13 jaroj profesoro de Medicina-kirurgia akademio Aleksandr Nelubin priskribis la lokajn acid-alkalajn kaj sulfur-alkalajn akvojn. Ĉirkaŭ la Alkala monto li trovis 23 fontojn kaj numeris ilin.

En la unuaj jaroj mineralaj fontoj apartenis al la kozaka vilaĝa komunumo. La loĝantoj kaj la unuaj vizitantoj sin banis en kuvoj elfositaj apud la fontoj. Pli poste oni uzis barelojn por banado. Precipe famiĝis la fontoj №17 kaj №4 de la naskiĝanta banloko. En 1844 la urbeton vizitis 200 malsanuloj kaj tiomon oni konsideris “multe”.

Kuraci per akvo

La vera evoluo komenciĝis en 1846, kiam la mineralakvaj fontoj ekapartenis al la ŝtato. Princo Voroncov skribis pri la areo ĉirkaŭ la Alkala monto, kie koncentriĝis la fontoj: “Necesas pripensi, kiamaniere per plantado de arboj oni povas beligi ĉi tiun tute nudan kaj malplaĉan lokon”. Ĝuste tiam estis fondita la Malsupra Parko kun senpretendaj akacioj kaj poploj.

La unua “ŝtata” kuracisto en Jessentuki, armea kuracisto Ivan Orfanov raportis, ke ĉirkaŭ la fontoj estas nesekiĝanta marĉo, “en kiu nestas putraj kaj sufokaj vaporoj, infektantaj la aeron ĝis grado kaj forto de febra miasmo”. Li aldonis, ke akvo en la fonto №17, plej ŝatata de malsanuloj, ne sufiĉas eĉ por 20–40 kuracatoj, ke la profitamaj kozakaj mastroj, luigantaj siajn dometojn, la nesufiĉan mineralakvon anstataŭas per akvo el la plej proksima fonto ĉe la marĉo.

Fjodor Dostojevskij, aŭdinte pri la malbona aranĝo de la banurbo, rezignis veni al ĝi kuraccele kaj veturis eksterlanden. Malnovaj bildoj de Jessentuki el la fino de la 19a jarcento montras grandan vilaĝon, sur kies stratoj apud festvestita publiko promenas porkoj kaj anseroj, sin tretas bovoj.

“Mia Dio, kien mi trafis? Ĉu al Hindujo, Persujo aŭ Ĉinujo?!” – skribis Konstantin Stanislavskij al sia edzino en 1901 kaj plendis, ke liaj blankaj kompletoj ne estas uzeblaj pro polvo kaj koto. Kvankam la grundo ĉirkaŭ la fontoj estis jam sekigita kaj arboj plantitaj.

En la tiama tempo la akvokuracado ankoraŭ ne estis scienc-metrode ellaborita. Malsanuloj por resaniĝi trinkis multajn glasoj da akvo, dum horoj sidis en kuvoj. Aliaj kredis, ke la numero de fonto signifas kvanton da trinkendaj glasoj.

La kuraca parko en Jessentuki vastas ĉ. 1 km². Ĝi kreiĝis en 1849 laŭ la ordono de Miĥail Voroncov. Arboj estis veturigitaj el botanikaj ĝardenoj de Tifliso (nun: Tbiliso) kaj Varsovio, samtempe estis aranĝataj akvotrinkejoj kaj banejoj. La parko havas kelkajn pordegojn en la “antikva” stilo kaj laŭbojn, la plej konata estas la aĵura krudfera laŭbo.

Impeta evoluo

En 1899 ekfunkciis la Supraj Mineralaj Bankuvoj sur aleo de la Kuraca parko. Post tri jaroj aperis la Malsupraj Bankuvoj, kiujn apudis Instituto de Zander pri kuraca gimnastiko kun specialaj aparatoj, kiuj funkcias ĝis nun. Estis konstruitaj ŝtata hotelo, somera sanatorio kaj nova akvodukto.

En 1903 la urbo ricevis elektron. Komenciĝis aktiva konstruado de hoteloj, loĝdomoj, somerdomoj, ripozejoj kaj sanatorioj. Tre rapide estis konstruataj multaj vilaoj en mirinde bela kaj originala arkitekturo, kun balkonoj kaj terasoj, kun turetoj kaj piramidoj sur tegmentoj; aperis stratoj kaj bulvardoj, estis plantataj arboj kaj floroj.

Grandan popularecon ĝuis vilaoj, kiel “Dezirata” posedata de la edzino de la baritono Figurnov, kiun vizitis Ŝaljapin, Raĥmaninov, Stanislavskij kaj aliaj kulturagantoj; “Agla nesto”, “Capri”, “Eldorado”, “Florbedo” k. m. a.

Jessentuki

La ŝlimkuracejo de Jessentuki

Unu el la plej belaj arkitekturaj kompleksoj estas la ŝlimkuracejo. “Templo de resaniĝo” nomis sian verkon la arkitekto Viktor Ŝrjotter, konstruinta ĝin en 1915 por la carido Aleksio. En la 15 metrojn alta ĉefsalono “Atrium” regas ĉielloĝantoj – Apolono, Venuso, Merkurio; en niĉo estas Nimfeo. Mebloj estis produktitaj el nigra kverko.

“Espero”

Ĉi-oktobre, promenante en Jessentuki apud la trinkakva galerio, ni ekvidis hotelon kun la latinlitera nomo “Espero” http://www.hotel-espero.ru/. Laŭ la bela informtabulo en la akceptejo, la hotelo situas en la vilao “Espero”, konstruita en 1905 de generalo Reŝetin kaj renovigita en 2009. Krom la hotel-ĉambroj, en ĝi estas keletaĝa kafejo kaj SPA-salono. Tamen pli fidindaj fontoj informas, ke la malnova vilao estis malkonstruita en la 2000aj jaroj, kaj sur ĝia loko aperis nova konstruaĵo stile simila al la malnova.

Vialo Espero (Foto de Halina Gorecka)

Generalo kaj Esperanto-pioniro Nikolaj Lavrentjeviĉ Reŝetin (1842-1914) ekservis kiel estro de kavalerio de la Kaŭkaza armea distrikto en 1903. En decembro 1905 li demisiis kaj ekloĝis en Jessentuki, kie li aktive partoprenis la socian vivon. Li iĝis tre populara persono en la tuta regiono de Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj. Oni nomis lin “avĉjo” pro la bonkoreco kaj honesto.

Nova epoko

Nova vivo de la kurac-urbo komenciĝis post 1925, kiam pluraj grandaj konstruaĵoj estis rearanĝitaj kiel sanatorioj kaj komenciĝis konstruado de novaj sindikataj sanatorioj kaj medicinaj institucioj. Estis funkciigita fizioterapia kuracejo kaj la unua en la lando dietmanĝejo ĉe la kliniko de banterapia instituto. En 1925 la kozaka vilaĝo Jessentukskaja ricevis la urbo-statuson kaj eknomiĝis Jessentuki.

Ekde 1931 sanatorioj kaj banterapiaj klinikoj funkcias tutjare por akcepti pli da homoj. Tio postulis grandajn penojn por rearanĝi la loĝ- kaj kurac-konstruaĵojn, kiuj estis destinitaj nur por somera periodo. En 1935 la sovetunia registaro dekretis grave rekonstrui la kuracurbojn de Kaŭkazaj Mineralaj Akvoj. Estis kreita evoluplano de Jessentuki por 15 jaroj. Estis nete difinita kuracprofilo – ĉefe, digesta sistemo kaj metabolo.

Danke al la malavara ŝtata financado en 1940 Jessentuki estis jam komforta urbo kun bonegaj sanatorioj, stratoj, parkoj, skvaroj, medicinaj institucioj. Pliboniĝis loĝkondiĉoj de la ripozantoj kaj ilia priservo.

Moderna stato

Fine de 1950aj jaroj en Jessentuki funkciis 21 sanatorioj, ebligantaj jare akcepti 100 mil homojn.

Apud la kuraceja urboparto estas vastaj parkoj: Kuraca (malsupra) Parko kaj Parko de la Venko (supra). En la parkoj situas mineralakvaj fontoj, kuracejoj, markitaj vojoj por saniga promenado, laŭboj k. s.

La bazon de kuracado konsistigas mineralakvoj, danke al kiuj Jessentuki iĝis la plej granda banterapia kuracurbo en Ruslando, ĉefe kun trinkakva signifo. Nun funkcias pli ol 30 sanatorioj kaj ripozejoj, ankaŭ por infanoj kaj adoleskuloj.

Jessentuki

Jessentuki: Sanatorio Ŝaĥtjor (= Ministo)

Ĉi tiu parto estas trankvila kaj silenta, la vivo bolas post la sanatoriaj bariloj, kie okazas kuracado kaj resanigado. Nur maloftaj unuopuloj kaj grupetoj direktiĝas al la parko. Akvotrinkaj galerioj funkcias trifoje dum tago, ĉirkaŭ la maten- tag- kaj vespermanĝoj. Tiam oni svarmas en kaj ĉirkaŭ la galerioj, kie estas ofertataj biletoj por ekskursoj kaj koncertoj, vendataj lokaj delikataĵoj, teoj kaj aliaj produktaĵoj.

Pluraj ripozantoj kaj resaniĝantoj (malgraŭ malrekomendo de kuracistoj) frekventas restoraciojn kaj kafejojn kun moderprezaj eŭropaj kaj kaŭkazaj pladoj kaj vinoj, pasigas sian libertempon en amuzejoj, vendejoj kaj en la urba bazaro.

En nia ĉi-aŭtuna restado en Jessentuki mi konstatis, ke ĉi tiu urbo kun centmilpersona konstanta loĝantaro nun impete evoluas: en la urbocentro pluraj stratoj kaj piedvojoj estas rekonstruataj, multaj domoj estas renovigataj, kaj la urbo aspektas bonstata kaj prospera.
La ĉefa baro por plua evoluo estas nesufiĉeco de minerala akvo. Tial oni devas limigi plian kreskon de lito-kapacito de sanatorioj kaj organizi esploradon de pliaj mineraakvaj fontoj kaj provizadon de sanatorioj, ŝpareman uzadon kaj gardadon de naturaj kuracaj riĉaĵoj.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/03/jessentuki

Pli frue aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)

Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)

Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)

Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)

Halina Gorecka: Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio (La Ondo de Esperanto, 2016, №1)

Aleksandr Mitin: Niĵni-Novgorodo (La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5)

Anatolo Sidorov: Siktivkaro, la ĉefurbo de Komio (La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9)

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.