Tradukantoj por paĝo pri la Zamenhof-Jaro kaj blogo pri novaĵoj

Por celebri la Zamenhof-Jaron UEA disponigas nun baldaŭ aperontan plurlingvan paĝaron. Per la paĝaro ni provos diskonigi al la tuta mondo la vivon de Zamenhof kaj lian verkaron. Por ĝi ni bezonos tradukon al pli ol 50 lingvoj. Se vi pretas traduki la novan retejon al via lingvo, bonvolu kontakti nin per la retadreso zamenhofjaro100@gmail.com.

Krom tiu plurlingva paĝaro, estas ankaŭ la paĝo por kolekti kaj montri eventojn aŭ aperintajn artikolojn pri la Zamenhof-Jaro sur mapo, kalendaro kaj blogo. Por aldoni informojn al ĝi, bonvolu uzi la formularon, kiu estas ĉe www.gazetaro.org/eventoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №675.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi