Kvar poemoj de Julio Baghy (1891-1967)

Julio BaghyAntaŭ 50 jaroj, la 18an de marto 1967 en Budapeŝto mortis Gyula “Julio” Baghy (1891–1967), elstara hungara esperantisto, instruisto, verkisto, aktoro kaj movadano, kunredaktoro de Literatura Mondo, aŭtoro de Preter la vivo (1923), Viktimoj (1925), Pilgrimo (1926), Dancu, marionetoj! (1927), Migranta plumo (1929), Hura! (1930), Printempo en la aŭtuno (1931), La vagabondo kantas (1933), Sur sanga tero (1933), Verdaj Donkiĥotoj (1933), La teatra korbo (1934), La verda koro (1937), Sonĝe sub pomarbo (1958), Koloroj (1960), Ĉielarko (1966) kaj aliaj libroj.

Pli detale pri Julio Baghy legu en la artikolo Julio Baghy, homo homa de Carlo Minnaja, kiu aperis antaŭ kvin jaroj en la rubriko “Nia trezoro” de La Ondo de Esperanto, kaj hodiaŭ, je la 50 mortodatreveno de “Paĉjo” ni proponas al vi kvar el liajn poemojn (morgaŭ en nia retejo aperos lia novelo).

ĈE SAMOVARO

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro
Dum la akvo zume bolas
la amikoj ekparolas:

“Havi landon en libero,
tamen migri tra la tero
iri vojon, sed sencelan…
Ĉu vi konas pli kruelan?”

La hungaro ne respondas,
liaj pensoj ĝeme ondas,
viŝas larmon retenitan:
“Havi landon, sed perditan…”

Ĉe malnova samovaro
sidas ruso kaj hungaro.
Dum la akvo bolas zume
ili ploras, ploras kune.

IVAĈJO

Ivaĉjo estis brava kampobubo,
naiva filo de vilaĝa rond’.
En bluokuloj mankis zorgonubo,
neniom sciis li pri l’ granda mond’.
La vivon miris li kun pia timo,
kantadis gaje dum la kamplabor’
kaj sur la pajla lito al patrino
biblion legis dum vespera hor’…

Sed venis tempo, mondon detruanta,
kanonoj blekis: buŝo de l’ milit’
kaj lin forrabis tiu buŝ’ giganta…
Tre orfaj restis — kampo, pajla lit’,
sed ili memoris kun kutima pio
pri lastaj vortoj de l’ patrin’ al fil’:
“Ivaĉjo kara, diras la biblio.
armiluzanto mortas per armil’…”

La batalkampo en li miron vekis…
Ne greno kreskis tie, sed grenad’,
ne birdoj pepis, sed ŝrapneloj blekis,
ne gaja kanto sonis, sed vead’
kaj ne plugilojn, sed pafilojn premis
la fortaj manoj spasme kun furor’…
Ivaĉjo miris kaj elkore ĝemis:
“Ne de la Dio estas ĉi labor’…”

Li ĵetis for pafilon, bajoneton
kaj senarmile staris en arme’
kaj senarmile ŝturmis drato-reton
kaj senarmile servis en tranĉe’
kaj vanis puno kaj ordon’ de l’ stabo,
la kapon ĉiam nee skuis li.
Obstine diris la vilaĝa knabo:
“Mi konas nur — dek leĝojn de la Di’…”

Perfido… Mortverdiktis la juĝisto
kaj kvin soldatoj tuj fortrenis lin…
Dum lasta marŝo pensis li pri Kristo
pri la biblia krista disciplin’…
Ŝtonkoraj kamaradoj… Pastro mankis…
nur ĉirpis kampa gril’ tra l’ monta mut’…
Ivaĉjo preĝis, Dion psalme dankis,
mildkore iris al la ekzekut’…

Dum ŝargis la soldatoj li subite
ekpalpis ŝarĝon de la panosak’…
En ĝi postrestos pano netuŝite,
patrinfarita pan’ el hejma bak’…
Li prenis ĝin, karesis kun kompato…
eklarmis… Kiel peze en la man’!
Ivaĉjo ĝin etendis al soldato:
“Akceptu, frato! Estu via pan’…”

NUR MIGRI, ĈIAM MIGRI, MIGRI FOR

Nur migri, ĉiam migri, migri for,
postlasi ĉie iom el la kor’,
al hejm’ sopiri ekster hejma ter’,
sed hejme sklave revi pri l’ liber’
kaj ree kuri for ĝis spira halt’
de ombra fundo al sunriĉa alt’;
jen vivo mia: migro kaj sopir’…
Celperda halto kaj celserĉa ir’.

Forviŝi fremdan larmon per konsol’,
sed lasi flui propran en la sol’
kaj arlekeni kun kaŝita larm’
por senti korkareson de korvarm’,
dividi min kun donacema sent’
kaj poste vei pro l’ malfrua pent’;
jen sorto mia: dono kaj ricev’…
Semado vana kaj senfrukta rev’.

Al mi nur vortoj ŝajnas ĉio jam:
ideo, celo, bono, vero, am’…
Mi scias, ke la tuta glora mond’
nur estas en dezerto seka font’.
Por ĉerpi el ĝi, por vivteni nin
la proprajn sentojn verŝas ni en ĝin,
Fatalo: klara vido, blinda mir’…
Infera sobro, migro en delir’.

ESTAS MI ESPERANTISTO

Verda stelo sur la brusto
iom palas pro la rusto.
Mi ne estas purigisto;
estas mi esperantisto.

Kuŝas ie sub tegmento
“Netuŝebla Fundamento”.
Tuŝu ĝin nur la Mefisto;
estas mi esperantisto.

Polvkovrite sur bretaro
putras mia SAT-vortaro.
Tedas min la vorto-listo;
estas mi esperantisto.

Gramatikon mi ne konas
kaj gazeton ne abonas…
Librojn legu la verkisto;
estas mi esperantisto.

Mi parolas kun rapido:
“Bonan tagon! Ĝis revido!”
Ĝi sufiĉas por ekzisto;
estas mi esperantisto.

Pionirojn mi kritikas,
la gvidantojn dorne pikas
kaj konspiras kun persisto;
estas mi esperantisto.

Por la venko mi esperas,
sed nenion mi oferas.
Mi ne estas ja bankisto;
estas mi esperantisto.

Se baraktas en la krizo,
la movado, organizo
helpas mi nur per rezisto;
estas mi esperantisto.

Flugas per facila vento
el la buŝo Nova Sento.
Ĝi sufiĉas por sofisto;
estas mi esperantisto.

Post la mort’ ĉe tombo mia
staros “rondo familia”,
nekrologos ĵurnalisto:
estis li esperantisto.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2017/03/baghy-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi