Amikumu, nova revolucia aplikaĵo por esperantistoj

La 18an de marto la longe atendita Esperanto-telefonaplikaĵo (apo) Amikumu eksplode lanĉiĝos al la publiko. Se vi tiutage ne scios, kie eblas elŝuti Amikumu, vi povos trovi ligilon ĉe https://amikumu.com/eo/ aŭ elŝuti ĝin rekte de la App Store (iOS) aŭ Google Play (Androjdo).

Amikumu estas elpensaĵo de la du plej bone konataj esperantistoj de la interreta generacio: Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea, la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo. Ni decidis interparoli kun Richard Delamore pri liaj spertoj kaj esperoj.

Kio estas Amikumu?

Amikumu estas apo, kiu celas helpi vin trovi kaj kontakti proksimajn esperantistojn kaj parolantojn de aliaj lingvoj. Ekzemple, ni neniam povas scii, kiuj survoje estas esperantistoj se tiuj ne portas verdan stelon. “Amikumu” celas aktualigi kaj virtualigi tiun koncepton de la “verda stelo” por nova generacio de poŝtelefonemuloj. Ni programas apon, kiu malkaŝos al la uzanto la plej proksimajn esperantistojn per simpla, facile uzebla interfaco.

Kiel Amikumu funkcias?

Amikumu havas interfacon tre netimigan kaj okulplaĉan. Oni simple devas (1) krei konton (2) aldoni foton kaj priskribon (3) serĉi kaj mesaĝi proksimajn esperantistojn por organizi kunvenojn. Ni simpligas la tutan interfacon por krei la plej bonan sperton imageblan.

Kiuj estas en via teamo?

La kerna teamo inkluzivas kvin homojn: Chuck Smith (Ĉefa Teknika Oficisto / iOS-programisto), Neil Roberts (Androida programisto), Judith Meyer (Servila Programisto), Elena Ĥusanova (Grafikisto) kaj mi (Ĉefa Afergvida Oficisto).

Tamen, la kerna teamo estas nur parto de la internacia teamo de Amikumu. Tiom grandskala projekto ne povas disvastiĝi sen la aktiva kaj senĉesa helpo de multaj bonkoruloj. Ekzemple, ni flegas longan liston de lingvaj ambasadoroj, testantoj ĉe Telegramo.org kaj Kickstarter-subtenantoj. Ĉiuj el ili estas gravaj por la sukceso de Amikumu.

Kiel progresis la programado de Amikumu?

Eĉ antaŭ ol ni finis la monkolekton, ni komencis programi la apon. Kompreneble, ĉio ne ĉiam iris laŭplane. Ni ekfrontis multajn problemojn kaj malfacilaĵojn survoje. Ekzemple, la tujmesaĝilo kaŭzis multajn kapdolorojn por niaj programistoj. Ni uzas jam kreitan kromprogramon por la tujmesaĝilo sed ĝi ne bone integriĝis kun nia sistemo kaj ni devis forpeli multajn cimojn el la kodo. Tamen, la problemoj ne ĉiam rilatas al programado. Aliflanke, ni havis neeviteblajn problemojn fondi internaciajn bank-kontojn pro tio, ke ni estas tro internacia teamo! Ni eĉ bezonis dungi advokatojn por trovi taŭgajn solvojn. Evidentiĝas, ke multaj novaj ekfirmaoj ne estas tiel internaciaj kiel la nia.

Kiel okazis, ke UEA fariĝis la oficiala sponsoro de Amikumu?

Mi ne plu memoras, kiam ni vere komencis diskuti oficialan sponsorecon kun UEA. Ni unue diskutis la ideon kun Martin Schäffer, kiu poste fariĝis iel proparolanto de Amikumu ĉe UEA. Fakte, lia senĉesa subteno de nia projekto estas nekalkuleble grava. Li helpis starigi la unuajn oficialajn diskutojn kaj eĉ gvidis nin ĝisfine tra la tuta procezo. UEA estas giganta asocio kun multe da kapoj, kiuj volas subteni kiel eble plej multe da novaj projektoj. Sed ili devas esti singardaj kaj protekti sian limigitan kapitalon kontraŭ malbonaj investoj. Tamen, rapide evidentiĝas, ke Amikumu estas pli ol ilo, sed ankaŭ nova maniero por pli bone kunordigi la lokajn movadojn.

Kion vi esperas pri la estonteco de Amikumu?

Ni esperas, ke Esperantujo rapide kaj vaste adoptos Amikumu. Ni konscias, ke kelkaj veteranaj esperantistoj ne tuj komprenas la necesecon de Amikumu ĉar ili bone konas siajn lokajn grupojn. Tamen, multaj freŝbakitoj duolinganoj kaj lernuanoj ne scias aŭ eĉ ne tuj volas renkontiĝi kun oficialaj grupoj. Ni esperas, ke Amikumu solvos tiun problemon kaj faciligos la vojon al movada aktivado. Ankaŭ ekzistas esperantistoj en lokoj kie la movado ne ekzistas, ni volas helpi al tiuj konatiĝi kun la aliaj.

Laste, ni ne nur celas allogi esperantistojn. Jes, ni estas Esperanto-firmao kaj nun disponigas nur Esperanton per Amikumu. Tamen, baldaŭ ni ebligos ĉiujn lingvojn en Amikumu por helpi la kreskon de interkompreniĝado inter la mondaj popoloj.

Kiel esperantistoj povas helpi al Amikumu?

Amikumu plej utilos, kiam la plejmulto de esperantistoj uzos ĝin. Do, se vi estas aktivulo en via loka movado, ni petas, ke vi priparolu kaj reklamu Amikumu al viaj samlokanoj. Se vi volas pli aktive helpi Amikumu kiel ambasadoro de specifa lingvo, ne hezitu kontakti richard@amikumu.com. Ambasadoroj helpas reklami kaj disvastigi Amikumu inter aliaj lingvaj komunumoj.

Respondis Richard Delamore

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/03/amikumu-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi