Nekutima interlingvistika sesio en Poznano

UAM

Katalin Kováts gvidas la porinstruistan programon en UAM

La februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj, okazinta la 4-10an de februaro ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) estis speciala el pluraj vidpunktoj. La grupo ankaŭ en sia tria jaro restis rekorda: 16 gestudentoj (el kiuj du ne povis veni).

La kvar specialiĝoj – Esperanta literaturo, Esperanta lingvistiko, internacia kaj interkultura komunikado kaj instruado de Esperanto – daŭrigis sian laboron, la lasta kun aldonaj 13 persistaj partoprenantoj de la unujara instruista trejnado. Pro tio kontribuis pli multe da prelegantoj ol kutime.

La lingvistika kaj komunika specialiĝoj povis ĉeesti la kurson de d-ro Blazio Vaha (Balázs Wacha, Hungario) pri komparo de planlingvoj kaj de prof. Ilona Koutny pri Esperanto kompare kun aliaj lingvoj kaj ĝia rolo en la mondo. La kurson pri nuntempaj problemoj de la Esperanto-movado – por ĉiuj partoprenantoj – gvidis prof. Renato Corsetti, kiu el sia propra grandega sperto povis plilumi diversajn aspektojn, pasintecon kaj estontecon de la movado.

La instruistan programon gvidis d-rino Katalin Kováts (Nederlando) kun neelĉerpebla energio kaj inventemo. Prof. Duncan Charters (Usono) kun granda kompetento gvidis interesan kurson pri Esperanta metodiko inkluzive ĝiajn kulturajn ligojn. Kontribuis prof. Ilona Koutny pri tiklaj problemoj de Esperanto-gramatiko kaj lernfaciligo per Esperanto.

Prof. Vilmos Benczik (Hungario) prezentis resuman kurseton pri la du unuaj periodoj de la Esperanta literaturo al la instruista grupo kaj gvidis kurson kun tekstanalizoj por la literatura specialiĝo. Roman Dobrzyński fermis la sesion per siaj spertoj ĉe la tradukado de la filmigita versio de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz.

Merkrede okazis riĉa kaj sukcesa simpozio dediĉita al la Jaro de lernanto kun surlokaj kaj invititaj prelegantoj kiuj prezentis vastan gamon de lernantoj: de infanĝardenuloj tra bazlernejaj kaj universitataj studentoj ĝis maljunuloj.

La merkreda komuna vespero komenciĝis per kortuŝaj rememoroj pri la ĵus mortinta prof. Zbigniew Galor (la edzo de Ilona), kiu regule kontribuis al la antaŭaj sesioj per prelegoj pri la Esperanta kulturo kaj sociologio de la Esperanto-movado (legu pli pri li: http://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=225&s=1159902c0830ab3575d46c76241327de). Zuzanna Kornicka kun gitarludo kantis kantojn, kiujn li tradukis. La dua parto de la vespero gastigis la interesan prelegon (kun lumbildoj) de prof. Przemek Grzybowski (Universitato de Bydgoszcz) pri instruado per rido en malriĉaj landoj kiel Peruo. Tio ligiĝis ankaŭ al la esplortereno de Zbigniew pri la homoj ekskluditaj.

La laborigan kaj emocian semajnon kompletigis ekskurso al Gniezno fama pro la malnova katedralo. Por la kursanoj sekvos la lasta kaj plej malfacila tasko: verki finlaboraĵon kaj defendi ĝin en la septembra sesio, kiu regalos la alvenontojn per la 4a Interlingvistika Simpozio kun speciala sekcio, dediĉita al Zamenhof, kaj festos la 20-jariĝon de la Interlingvistikaj Studoj.

Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/uam-13

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi