Unu tuta tago por la Jaro

UAMLa tago? La 8an de februaro en Poznano. La jaro? La Jaro de la Lernanto proklamita de UEA kaj ILEI inter du julioj – tiu de 2016 kaj tiu de 2017, por la tuta mondo. La unutaga aranĝo estis titolita “Simpozio pri la Lernanto en la lingvolerna procezo”. Ĝin malfermis la vicdirektorino de la lingvistika Instituto de la universitato Adam Mickiewicz (UAM), prof. Grażyna Demenko. Jen resumo pri la 14 prezentaĵoj de 12 spertuloj el ses landoj (Brazilo, Hungario, Italio, Nederlando, Pollando kaj Usono).

Duncan Charters: Kie la fokuso: la materialo, la instruisto, aŭ la lernanto?
La graveco de sperteca lernado el la vidpunkto de daŭra utileco por la lerninto. Laŭ Stephen Krashen pli gravas granda kvanto de legkapabligaj kaj aŭskultkapabligaj materialoj, ol la pli tradiciaj ekzercofolioj. Lernantoj kundecidu pri la studmaterialo. Instruisto adaptiĝu al la bezonoj de la lernanto, ne inverse; tio laŭ la modelo de diferencigita instruado’.

Vilmos Benczik: Ĉu dissaltos la obstinaj baroj? Lingvaj baroj inter instruistoj kaj lernantoj.
Se la lerrneja lingva variaĵo ne samas kun la ‘privata’ lingvouzo de la lernanto – jam ekzistas baro. La preleganto skizis la unikan lingvoekzamenajn sistemojn en Hungario, kiuj donas al Esperanto rolon.

Renato Corsetti: Ĉu vi volas lerni la araban? Pri la roloj de instruanto kaj lernanto.
Reago-provoka prezentaĵo. Kiu estas la plej bona instruisto en la mondo? – la patrino, kaj ju malpli da teoriaj libroj ŝi legis, des pli bone. Kaj la plej bonaj lernantoj? La beboj – ili havas enorman motivigon lerni la tutan mondon kaj dediĉas al tio ĉiun vekan momenton de la fruaj vivjaroj. Sekvis fascinaj ekzemploj pri kelkaj konstruprincipoj de la araba.

Przemysław Grzybowski: Ankaŭ vi estas Fremdulo. Problemoj de interkultura edukado.
Li skizis la distingon inter diferenculoj kaj fremduloj. Diferenculoj povas esti proksimaj (ekz. parencoj) kaj malproksimaj, kiuj tamen restas lokeblaj en iun imageblan kuntekston. Fremduloj kontraste tiom neproksimas, ke ili estas rekoneble aliaj, kaj ofte ne eblas imagi iliajn cirkonstancojn. Reagoj al tiu kultura diferenco povas esti timo, agresemo, algluiĝo al sterotipoj aŭ la influo de la grega instinkto. Interkultura agado baziĝas sur kontaktoj inter individuoj kun la celo transponti tiujn diferencojn kaj atingi ŝanĝojn de konduto.

Grażyna Szubryczyńska: Kiel prezenti Esperanton al infanoj en infanĝardeno?
Per bildserio ni eksciis, kiel eblas riĉigi la spertojn de infanetoj per vizitoj de alilandaj esperantistoj, interŝanĝoj de leteroj, bildkartoj, glumarkoj kaj simile. Montrita estis ankaŭ la pozitiva efiko de transkulturaj dancoj. La emfazo ne estas la lingvolernado sed kreo de pozitivaj spertoj.

Krystyna Worobiej: Alternativa komunikado inter eŭropaj lernejoj (projekto AKEL).
Pri la efikoj de leterinterŝanĝoj inter lernantoj de Pollando kaj Brazilo, pri la rolo de projektoj Komenio (ekz. inter Hispanio, Portugalio kaj Italio) kaj la retblogo de AKEL – lernejliga projekto, kies fizika esprimilo estis la renkontiĝoj FRINGO en la kulturcentro Greziljono.

Małgorzata Komarnicka: Profilo de pli aĝa studento de Esperanto.
Multaj homoj en la t. n. ‘tria aĝo’ havas emon eklerni lingvon, ĉu pro simpla ĝuo, por ekzerci la cerbon, ĉu por plenumi tial pli facile aliajn celojn. La prezentanto spertiĝis unue en Poznano kaj plie en Herzberg am Harz (la Esperanto-urbo) pri lerantoj de la ‘tria aĝo’, kie floris diversaj interŝanĝoj pere de la programo Gruntvig. Reage al i.a. la neparolemo fontante el la timo erari, la preleganto prezentis sian kursmodelon, praktikatan en la Centro por la Tria Aĝo en Vroclavo: grupoj de 6-10 homoj tra 90 minutoj dufoje semajne, tra tridek semajnoj.

Katalin Kováts: Ekparolu! – malantaŭ la kulisoj.
Tiu ĵus lanĉita programo estis montrita per bildoj. Ĝi celas unuavice kursfinintojn el la kursaro ‘Duolingo’ kiu survojas al miliono da vizitintoj. La interfaco de ‘Ekparolu!’ proponas dek interparolajn sesiojn, po 30 minutoj, starigeblaj tra tiu interfaco. La projekto arigas ‘onklojn’ (mentorojn) kaj ‘nevojn’ (kursfinintojn, kiuj tipe ne havis eblon paroli la lingvon). La onklo-serĉado plurkaze aktivigis latentajn fortojn; onkloj devas bone regi la lingvon, kapabli uzi skajpon kaj havi bonan aŭdokapablon. Ili ne devas esti instruistoj, sed ili devas trairi preparan programon. De nevoj venas pozitivaj reagoj.

Balazs Wacha: Interlingvistiko por doktoriĝantoj.
Li skizis la programon de studebloj por tiu doktoriĝantoj; tio inkluzivas la disvastigon de etnolingvoj rilataj al ŝtatoj aŭ regionoj, la rolon de kreoloj kaj piĝinoj kaj la kontrastigon de ‘naturaj’ lingvoj kun la arte faritaj lingvoj. Li parolis ankaŭ pri la siatempa kaj nuna roloj de la universitato ELTE en Budapeŝto.

Stefan MacGill (UEA): Kiel ligi gramatikaĵojn kun situacioj – aktivigo de la lernantoj.
Ni donu al la lernantoj la elekton – ĉu ili spertiĝu nur per praktika uzo, ĉu per gramatikaj klarigoj. Kiel diris Auld – nur frenezulo neglektus eluzi la unike logikan kaj senesceptan karakteron de la baza Esperanto-gramatiko. Kio ne ekskludas la eluzon de situacioj kaj rolludado en la kursoj. Necesas rekoni, ke la gamo de realisme sperteblaj situacioj en la Esperanto-komunumo malplias ol por aliaj vaste uzataj lingvoj.

Fernando Pita: Defioj reteni studentojn en la hodiaŭa mondo.
Nuntempaj studentoj povas ne scii, kio estas radio aŭ presita literatura verko, komunikado okazas pere de komputiloj. Tradicia malestimo al Esperanto en brazilaj universitatoj estas kontraŭata per mallongaj kursoj por trejnataj instruistoj kun la unuavica celo pozitivigi la sintenon, ne instrui la lingvon. Estis tuŝita la ligoj inter la movado kaj religioj, kiel influilo de la publika opinio.

Ilona KoutnyIlona Koutny: Universitata studento. 50 jaroj de universitata instruado de esperantologio.
Ni prezentu en universitataj medioj Esperanton ne kiel unikan lingvon, sed montru la similaĵojn kun aliaj konataj lingvoj, laŭ respektataj lingvistikaj kriterioj, poste eblas prezenti la unikajn aspektojn de la lingvo kaj ĝia komunumo. Skizo de nuna universitata sceno emfazis la gravecon prezenti Esperanton en ĝia pli vasta kunteksto, inkluzive de la praktika uzeblo por studi aliajn fakojn. Ŝi prezentis la Esperanto-fakon fonditan de d-ro István Szerdahelyi en ELTE antaŭ 50 jaroj kaj poste transiris al la baldaŭ 20-jaraj Interlingvistikaj Studoj en Poznano.

Renato Corsetti: Denaskismo el psikolingvistika vidpunkto.
La prezentanto skizis la malfacilan vojon por akceptigi la valoron de dulingvaj infanoj, precipe en intelektaj rondoj kaj resumis la elformiĝon de denaskuloj.

Blazio Vaha: Spertoj pri denaskaj infanoj.
Konkretaj spertoj el la familia vivo, specife kun Esperant-lingvaj gepatroj kun komuna nacia lingvo.

Fermis la tagan programon la vicprezidanto de UEA, kiu emfazis la du aspektojn de la simpozio: unue la tre altan nivelon, due la densecon de eroj. La tuto reprezentis la plej ampleksan festadon de la Jaro de la Lernanto ĝis nun; fine li esprimis la dankojn kaj gratulojn de ILEI kaj UEA pro tiu sukceso.

Memorvespero dediĉita al Zbigniew Galor

Dum antaŭaj sesioj en UAM, la merkreda vespero havis festan karakteron. Ĉi-foje la komenca horo estis tre solena kun intimaj memoroj de kursanoj pri la vivo de laj ĵus kaj tro frue forpasinta Zbigniew Galor, kiu rolis tra longa serio de universitataj sesioj, kaj tra jardekoj da agado en la pola kaj internacia Esperanto-movadoj.

Kvardeko da omaĝantoj sidis en granda rondo ĉirkaŭ ornamita tablo kun kandeloj, portretfotoj kaj memoriga lanterno. Alternis emociaj alparoloj kun elvokivaj muzikaj eroj, ĉiuj preparitaj per la zorgaj manoj de teamo de helpantoj gvidataj de Katalin Kováts. La edzino Ilona Koutny fine dankis la kondolencojn kaj aldonis proprajn rememorojn pri la komuna vivo.

Post festa manĝo, sekvis impresa (foje eĉ ŝoka) projekciado de Przemek Grzybowski: ‘Projekto Belen’ pri ekspedicioj de doktoroj-klaŭnoj de Patch Adams al la mizeraj urbkvartaloj de Belem en la perua parto de Amazonio.

Stefan MacGilll

Fotoj: Stefan MacGill

Fonto: Estrara Komuniko EKO 2017-03 sendita el Poznano

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi