Slovakio invitas: 3. Lingvopolitika konferenco

La konferenco kun la titolo “Lingvaj komunikado kaj kompetentoj en EU (Dungeblo, movebleco, kresko kaj situacio post Briteliro)” okazos la 21an de septembro en la Ekonomia universitato en Bratislavo. La celo estas daŭrigo kaj plua evoluigo de la diskutoj kaj rezultoj de la Nitra deklaro (http://www.ikso.net/dok/pre-media/nitra_deklaro_2016-7-29.pdf), kiu aperis kiel rezulto de la lingvopolitika konferenco, organizita en la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro.

La eventon oficiale kunorganizos Fakultato de aplikataj lingvoj de la Ekonomia universitato kaj E@I, kunlabore kun SKEF kaj eventuale pliaj organizoj. La ĉefa celo estas diskutigi pri la lingvaj temoj politikistojn, lingvistojn kaj reprezentantojn de la civitanaj organizoj. Oni antaŭvidas centon da partoprenantoj de pluraj (ĉefe, eŭropaj) landoj. Kaze de interesiĝo pri partopreno, bv. skribi al peter.balaz@ikso.net, detaloj pri la konferenco aperos baldaŭ ĉe: www.lingvafest.sk. Tiu ĉi lingvopolitika konferenco okazos tuj antaŭ lingva festivalo, kiu okazos dum sekvaj du tagoj samloke (vidu la sekvan priskribon).

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/slovakio-16

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi