Slovakio invitas: 1. Polyglot Gathering

Polyglot GatheringLa jaro 2016 estis unika por la Slovakia Esperanto-movado, ĉefe pro la 101a Universala Kongreso de Esperanto. Ofte oni opinias la kongreson pinto de organiza laboro, kiun sekvas “velko”, ripozo, malaktiviĝo. Ne tiel okazis en Slovakio. La jaro 2017 estos por esperantistoj kaj lingvemuloj ne malpli interesa ol la antaŭa. Ĉefe danke al la agado de E@I, sed ankaŭ de SKEF kaj SKEJ, la videbligo de Esperanto estos bunta ankaŭ ĉi-jare. Okazos kvar internaciaj eventoj, en kiuj Esperanto kaj esperantistoj ludos gravan (ofte, la ĉefan) rolon! Jen ilia superrigardo kaj skiza prezento laŭ la kalendara sinsekvo:

Polyglot Gathering (31.05.–4.06.2017, Bratislavo)

Ĉi tiu “plurlingvula kunveno” estas ĉiujara renkontiĝo organizata por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj. Ĝi daŭras kvar tagojn kaj kutime venigas pli ol 300 partoprenantojn. Dum la tago okazas prelegoj pri diversaj temoj (metodoj de lingvolernado, prezentoj de unuopaj lingvoj, ktp.), vespere okazas lingvorilata distra programo, ekzemple, ludoj aŭ multlingva koncerto (ekzemple, de JoMo). La ĉefa komuniklingvo estas la angla, sed ĝi ne estas deviga kaj prelegoj okazas ankaŭ en aliaj lingvoj, ĉefe en la germana, franca, hispana, itala, rusa kaj Esperanto.

La unua Polyglot Gathering okazis en 2014 en Berlino. Pluraj el ĝiaj ĉefaj organizantoj (interalie Chuck Smith kaj Judith Meyer) volis krei kunvenon por lingvoŝatantoj kaj transdoni la etoson de Esperanto-renkontiĝoj al neesperantista publiko. Pro tio la funkciado de la kunveno estas tre inspirita de Esperantujo kaj enhavas ekzemple gufujon kaj aligatorejon (kaj tiuj du Esperantaj vortoj estas uzataj).

Ĉi-jare organizos la eventon unuafoje la teamo de E@I, kune kun plurlingvemulino Lýdia Machová (kiu sukcese debutis en Esperantujo ĝuste je la 101a UK kun sia prelego “Kiel efike lerni lingvojn”). Ĝi okazos en la Ekonomia universitato, kaj aŭspicias ĝin la rektoro de la universitato. Krom “ordinaraj” prelegoj oni planas dediĉi ĵaŭde specialan programon al lingvopolitikaj temoj (pri kiuj ofte eĉ plurlingvuloj malmulton scias) kaj konsciigi homojn pri la bezono de vasta interhoma interkompreniĝo.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/slovakio-14

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi