Bohemiaj lumoj en makabra malhelo

Bohemiaj lumojValle-Inclán, Ramón del. Bohemiaj lumoj: Esperpento / Tradukis el la hispana, komentis Miguel Fernández. Madrid: Madrida Esperanto-Liceo, 2015. 176 p.

Mi ŝatas legi Esperanto-tradukojn de la monda literaturo ne nur pro mia amo al nia lingvo, sed ankaŭ pro la tute praktikaj konsideroj. La tradukistoj plejparte estas denaskaj parolantoj de la fontolingvo, do ili komprenas kaj sentas lingvajn, kulturajn kaj psikologiajn nuancojn de la verko pli bone ol alilingva profesiulo. Sed ĉiam interesis min demando: ĉu eblas esperantigi ion ajn sen grandaj perdoj de la senco kaj gusto? Ĝis nun mi respondis jese, sed Bohemiaj lumoj dubigis min.

Diablaj cirkloj

Mi diru kelkajn vortojn pri la verko mem. Temas pri la teatraĵo de Ramón del Valle-Inclán verkita en 1920. Ĝi ne ofte gastis sur la scenejoj kvankam la tradukinto, hispana esperantisto Miguel Fernández, nomas ĝin “la plej bona teatraĵo en la hispana lingvo kaj unu el la plej gravaj verkoj en la historio de la hispana literaturo”. La du ĉefaj herooj – blinda verkisto kaj lia ruza amiko – vagadas la tutan nokton tra Madrido tiutempa, kie ili renkontas diversajn homojn kaj trafas ne tre plaĉajn situaciojn. La tradukinto en longa enkonduko diras ke per tiu ĉi verko Valle-Inclán establis la novan ĝenron – esperpentismon, kiu kombinas groteskon kaj ŝercon. Eble mi ne sufiĉe spertas en literatura teorio, sed mi nomus tion farso.

La teatraĵo komenciĝas kaj finiĝas tragike. En la unuaj paĝoj la blinda verkisto, ĵus ricevinta maldungan leteron de redaktoro, proponas al la edzino triopan sinmortigon, sed tiu rifuzas ĉefe pro ilia juna filino. En la lasta paĝo homoj kolektiĝintaj post la entombigo de la verkisto, legas en gazeto novaĵon pri du virinoj kiuj sufokiĝis de la karbofumo – do la propono realiĝis.

Kio toviĝas inter tiuj du bildoj? Dekkvin scenoj, plenaj je mizero, sensenca marŝado, lozaj dialogoj kaj amaraj ŝercoj. La herooj iras laŭ madridaj stratoj kvazaŭ du mortulaj ombroj, ĉiam pli subiĝantaj laŭ la diablaj cirkloj en la nigran inferon seneliran. Friponaj drinkejestroj, stratvirinoj, fanatikaj anarkiistoj, kruelaj policanoj, tumultemaj poetoj-modernistoj – ĉio interplektiĝas en unu nodon, kiun la senespera verkisto ne kapablas malnodi, nur dishaki per sia morto sur sojlo de la dormanta hejmo.

Obskura tempo

Ĉu mi ŝatis la verkon? Mi ne sukcesis traĝui ĝin same kiel la tradukinto, kies profunda fascino kaj admiro senteblas en la enkonduko, plurnombraj rimarkoj kaj apendico. Mi sentas ke temas pri la altkvalita literaturaĵo kun la stilo, strukturo kaj enhavo neriproĉeblaj, sed… evidente tio simple estas “ne mia” verko, do kulpas pri tio mia persona gusto, ne tiu de la aŭtoro.

La priskribata bildo de la frankisma Hispanio estas makabra, sed apenaŭ troiga. Aŭtoritarisma reĝimo sin apoganta sur la eklezion kaj la tiel nomatajn “tradiciajn valorojn”, malantaŭ kiuj sin kaŝas banalaj patriarĥato, subpremado de alipensado, kun samtempa disfloro de korupto kaj nepotismo – ĉion ĉi ni vidas en la nuna Ruslando, kvankam ankoraŭ ne tiom grandskale.

Tiu ĉi nigra mallumo senesperigas la ĉefheroojn, kiuj jam ne kredas sian landon iam eliri al pli klera epoko, kie uniformitaj kretenoj lasos almenaŭ iom da spaco al pensohavuloj, kaj la fera kalkano de la ŝtato ne plu enpremos en koton liberecon kaj homajn rajtojn. Duonjarcento pasis antaŭ Hispanio sukcesis forskui la lastan faŝisman reĝimon en Eŭropo, kvankam ĝia postinfluo plu senteblas en la politika kaj kultura vivo de la lando. Kiam kaj kiel ŝanĝiĝos Ruslando, nun balanciĝanta inter la vera demokratio kaj rigora aŭtoritatismo – espereble ni povos respondi tiun demandon pli frue.

Lingva baro nesuperebla

Mi komencis de la traduko kaj jam tempas reveni al ĉi afero. Mi ne volas diri ke ĝi estas malbona, tute inverse – la tradukinto solvis plurajn kaprompilojn antaŭ kiuj mi povus nur palplebrumi stupore. Gratulon! Li regas Esperanton majstre kaj libere, kio ebligas al li elbuŝigi vortojn kaj frazojn neimageble malkutimajn, sed belajn kaj trafajn.

La admiro antaŭ la fama hispana tradukisto Fernando de Diego videblas en la aktiva uzado de neologismoj, sed ĝi ne estas tiom ĝena kaj nek atingas nivelon de la stranga Esperanto-dialekto, kiun oni renkontas ekzemple en la tradukoj de Cent jaroj da soleco kaj Norda odiseado. Min kiel ruson amuzis la vorto “besedo” en la senco “amika interparolo”, ĉar la PIVa vorto “konversacio” tute kovras tiun ĉi sencokampon kaj krome en la rusa, de kiu derivas tiu ĉi kreaĵo, “besedo” ne nepre estas amikema, ĝi povas esti ankaŭ eduka aŭ averta kiel tiu fare de policano. Sed mi dankas la tradukinton ke li almenaŭ ne daŭrigis la stultan batalon de Fernando de Diego kontraŭ mal-vortoj, kiu naskigis plurajn monstrojn kiel “men”, “hati”, “mokra” k. s. feliĉe ne postvivintaj sian kreinton.

Renkonte al la aŭtora teksto mi alfrontis alian baron, multe pli fortan kaj evidente ne supereblan – la tempon kaj lingvon mem. Miguel Fernández atakis ĝin kuraĝe, uzante ĉiujn imageblajn rimedojn. La enkonduko ampleksas preskaŭ 30 paĝojn kaj detale priskribas la aŭtorajn biografion, verkadon, socio-politikan kaj kulturan kuntekston. Ĉiupaĝe aperas skrupulaj piednotoj (sume 210) kaj finas ĉion apendico preskaŭ dudekpaĝa. Do la konscienco de Miguel Fernández puras kiel blanka neĝo – li faris sian plejeblon.

Sed ĉu li sukcesis? Post legi duonon de la verko mi komprenis kio ĝenas min – ĉiupaŝa neceso lasi la tekston por konsulti piednoton aŭ reveni al la enkonduko, komprenigante al mi plian frazon, personon aŭ eventon. Mi sentis min kvazaŭ lingvolernanto kiu haltigas ĉiuminute alilingvan filmon por konsulti vortaron. Ĉu mi povus legi la verkon sen fari tion? Jes. Ĉu mi komprenus ĝin? Ne.

Kaj temas ne nur pri la socia-politika-kultura kunteksto, kvankam ĝi ankaŭ tre gravas, ĉar en la verko abundas mencioj kaj aludoj al personoj kaj eventoj konataj al la samtempaj hispanoj, sed tute sensencaj por la eksterlanda leganto. Pli forta baro sin kaŝas en Esperanto mem. Ni ĉiam asertas ke nia lingvo estas riĉa, fleksa kaj povas esprimi ĉion, transdoni ion ajn el la monda kulturo. Mi pli-malpli kredas je la unua deklaro, sed dubas pri la dua.

La lingvo, eĉ tiu planita, ne estas dokta kreaĵo, vivanta in vitro. Ĝi evoluas memstare, ene de la regulaj bordoj, sed tamen sengvide kaj nekontrolate. La lingvon kreas ĝiaj parolantoj, do ĝi spegulas iliajn bezonojn kaj gustojn. Tiurilate la hispana kaj Esperanto grave malkongruas, ĉar la hispanaro kaj esperantistaro diferencas multege. La nunaj esperantistoj estas plejparte bone edukitaj urbanoj, ĝentilaj kaj inteligentaj. Iliaj okupoj malsamas, sed decas kaj almenaŭ laŭleĝas. Tio estas grava avantaĝo de nia ĉarma komunumo kaj allogilo por komencantoj, sed grava obstaklo por la tradukintoj.

Kiam oni tradukas de unu nacia lingvo al alia oni povas uzi sinonimojn preskaŭ por ĉio, ĉar en ĉiu nacio haveblas ŝtelistoj, prostituitinoj, policanoj ktp, kiuj havas siajn ĵargonojn. Ni povus nur supozi kiel parolus Esperanto-prostituinoj kaj verdaj ŝtelistoj, kiujn mi ne sukcesis trovi eĉ dum kvin UKoj. La tradukisto ĉiufoje elektas ĉu traduki tiaĵojn laŭvorte aŭ inventi analogiaĵojn, sed ajnakaze li devas halti por klarigi, ke “kokido” estas familiara formo de “junulo”, ke “ĝendormo” estas la familiara disdegna formo de “ĝendarmo”, ke “inundito” signifas “ebriulo”, “malkombi” celas “bati”, “lumo” estas “mono”, “la tigo” egalas al “la kolo” ktp. Evidente ĉi-foje ni alfrontis la baron nesupereblan, almenaŭ ĝis la fina venko, kiam Esperanto estos parolata de pli vastaj sociaj tavoloj kaj vivos en la plej malnoblaj medioj.

La eldonaĵo

La libro estas preparita kaj eldonita zorgeme. Mola kovrilo, blankaj paĝoj bone intergluitaj, tiparo nemalbela. Ilustraĵoj mankas, komentoj abundas. La kovrilbildo estas makabra, sed trafa.

Mi aldonu kelkajn vortojn pri la tradukisto kaj ties labormaniero. Mi jam rimarkigis ke el 176 libropaĝoj almenaŭ 52 estas okupitaj de la tekstoj de Miguel Fernández – la enkonduko kaj apendico, sen paroli pri 210 liaj piednotoj, foje longaj. Evidentas ke la tradukista rolo tro malvastas por li, do li prenas ankaŭ aliajn taskojn – klarigi la kuntekston, rakonti pri la vivo de la aŭtoro kaj liaj verkoj, esprimi propran opinion rilate tiujn kaj aliajn aferojn.

Mi ne asertas ke tio fuŝas la libron, tute invesre – mi opinias tiun ĉi libroparton la granda avantaĝo de la Esperanto-eldonaĵo. Nur denaska hispano povas tiom profunde kaj fajne ne nur kompreni, sed ankaŭ trasenti la hispanan literaturaĵon. Do kial ne pluriri tiun ĉi vojon? Miguel Fernández jam verkis longan kaj detalan artikolon pri la Iberia Grupo (Beletra Almanako, 2012, №14-15). Lia antologio Poezio: armilo ŝargita per futuro (2013), kiun li kompilis, tradukis kaj abunde komentis, fascinas pro la kolosa kaj skrupula laboro, kiun li faris (bedaŭrinde mi malsukcesis admoni min mem aĉeti la libron pro la terure aĉa, sengusta, kliŝea kovrilo – espereble malaperonta en reeldonoj).

Li havas kion diri al la Esperanto-legantaro kaj li scias fari tion, do jen mia sugesto: vastigu kaj daŭrigu. Mi esperas ke fine aperos pliaj antologioj kaj eble eĉ specialaj esploraĵoj pri la hispana literaturo. Se iam aperos Historio de la hispana literaturo fare de Miguel Fernández mi promesas esti inter la unuaj aĉetantoj kaj legantoj. Kompreneble se la kovrilo estos almenaŭ same bona kiel tiu de Bohemiaj lumoj.

Stanislav Belov

Ĉi tiu recenzo aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/recenzo-73

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi