Radio Esperanto provizore neaŭskultebla

Radio EsperantoKelkaj aŭskultantoj informis nin, ke ili ne plu sukcesas aŭskulti la sonprogramojn de Radio Esperanto, ĉar en la ĉefpaĝo de la plej grava ruslingva podkastejo PodFM.ru estas nur jena informo: “Извините, на сайте ведутся технические работы. Попробуйте к нам зайти через несколько минут!” (Pardonu, en la retejo oni faras teknikajn laborojn. Provu revenis al ni post kelkaj minutoj).

Ni eksciis de aliaj podkastistoj, uzantaj PodFM, ke la retejo ĉesis funkciis la 2an de februaro kaj ke estis reespondita neniu el la informpetoj pri la kaŭzoj de la nefunkciado. Unu el personoj, proksimaj al PodFM, skribis ke ili nun ŝanĝas la tutan aparataron kaj denove eksfunkcios la 8an de februaro. Ni ne povas iel ŝanĝi la situacion, kaj ni petas vian paciencon!

Feliĉe, ni konservas en niaj komputilojn ĉiujn sonprogramojn de Radio Esperanto kaj, se PodFM en februaro ne refunkcios, ni serĉos alian taŭgan retejon. Viaj konsiloj estas bonvenaj.

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi