Ankoraŭfoje pri la naskiĝo de Marko Zamenhof

Marko ZamenhofLa 2017a jaro estas riĉa je datrevenoj. Du el ili tuŝas la patron de Ludoviko Zamenhof, Markon, kiu naskiĝis antaŭ 180 kaj mortis antaŭ 110 jaroj.

Informojn pri li mem kaj pri lia parencaro donas al ni naskiĝatestiloj troviĝantaj en la Ŝtata Arkivo en Suwałki. Inter la rete konsulteblaj dokumentoj[1] troveblas atestilo, kiu plej interesas nin, nome: en la “Aktoj de Oficejo de la Civila Stato de anoj de Judisma Kredo de la Distrikto de Suwałki kaj Jeleniewo el la jaro 1837” sub la pozicio 20 troviĝas jena pollingva[2] enskribo:

Tio okazis en la urbo Suwałki la sepan de februaro de la jaro mil okcent tridek-sepa, je la dek-unua horo matene. Prezentiĝis Fajba Volfoviĉ Zaamenhof, loĝanta ĉi tie en Suwałki, tridekjara, en ĉeesto de la atestantoj dudekkvinjara komercisto Lejzer Klinkovŝtejn kaj dudeksepjara bakisto Zelman Ŝarkanski, loĝantaj en Suwałki, kaj prezentis al ni virseksan infanon, naskitan de lia edzino Rajna Percovna havanta dudek ok jarojn ĉi tie en Suwałki je la dudek-sepa tago de januaro en la nuna jaro, je la sepa horo vespere, kiun dum cirkumcido oni nomis Motel, post kio ĉi tiun akton oni legis al la veninto kaj la atestantoj, kiuj deklaris, ke ili ne scias skribi.
Makovski, Oficejo de Civila Stato.

Motel Zamenhof

Rimarkindaj estas pluraj aferoj. Unue, la dokumento rekonfirmas[3] la naskiĝlokon de Marko, kiu estas la urbo Suwałki troviĝanta tiam en Pola Reĝlando (parto de Ruslanda Imperio), nun en la nord-orienta Pollando. Tio klare malkonfirmas, ke li naskiĝis en Tykocin, kie la familio loĝis post Suwałki kaj antaŭ Bjalistoko. Pri la naskiĝo en Tykocin ĝis nun misinformas tykocinaj retejoj kaj la memortabulo troviĝanta fronte de la Tykocina sinagogo, kiun modifi petis ĉi-jare Bjalistoka Esperanto-Societo al la urbestro de Tykocin.

La naskiĝdato estas skribita laŭ la Julia kalendaro, kiu tiam estis oficiala en la tuta Ruslando. La 27a de januaro korespondas al la 8a de februaro laŭ la Gregoria kalendaro.

La nomo de Marko en ĉi tiu dokumento estas Motel, jida varianto de la hebrea nomo Mordeĥaj, uzata ĉefe en interna familia vivo de la judoj. Alia formo de ĝi estas Mordka (Mordĥe).

La oficisto notis, ke la “veninto”, t. e. Fajba Volfoviĉ Zaamenhof kaj la atestantoj estis analfabetaj. En la naskiĝatestilo de Ryfka Zamenhof (naskiĝis la 2an de decembro 1839 Julie, aŭ la 14an de decembro Gregorie), fratino de Marko, oni notas, ke Fajba estis “przekupnik”, kio pollingve signifas etkomerciston, ŝakriston aŭ bazariston.

Ankaŭ la naskiĝatestilojn de la supre menciita Ryfka kaj de Perla (naskiĝis la 30an de julio 1843 Julie, aŭ la 11an de aŭgusto Gregorie), la dua fratino de Marko, oni povas legi en la arkivo en Suwałki. En ĝi kaj en aliaj arkivoj estas retrovindaj aliaj atestiloj pri naskiĝoj, nuptoj kaj mortoj de Zamenhofoj en Suwałki, Tykocin, Bjalistoko kaj aliaj urboj.

Przemysław Wierzbowski

Notoj

1. Aktoj de civila stato de judoj en la distrikto Suwałki: http://szukajwarchiwach.pl/63/204/0/#tabJednostki

2. La 7an de septembro 1830 la Administra Konsilio en Pola Reĝlando decidis, ke rabenoj devas noti informojn en aktoj de civila stato post religiaj ceremonioj. La aktojn plu kontrolis civilaj oficistoj. La dokumentoj estis komence pollingvaj, kaj ekde la 1a de januaro 1868 – ruslingvaj.

3. Romaniuk Z., Wiśniewski T. Ĉio komenciĝis ĉe la Verda: Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto / Tr. el la pola P. Wierzbowski. Łódź: Księży Młyn, 2009, p. 5; Korĵenkov A. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2009, p. 28.

Pri la vivo kaj agado de M. Zamenhof oni legu en la subaj artikoloj de Aleksander Korĵenkov:

Korĵenkov A. Mark Fabianoviĉ Zamenhof, instruisto en ŝtataj lernejoj // La Ondo de Esperanto, 2010, №3.

Korĵenkov A. Vera trezoro de oficista saĝo: la Varsovia cenzuristo M. F. Zamenhof // La Ondo de Esperanto, 2010, №4.

Korĵenkov A. Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto // La Ondo de Esperanto, 2012, №2.

Korĵenkov A. Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto (2) //  La Ondo de Esperanto, 2012, №3.

Korĵenkov A. Tri dokumentoj pri Marko Zamenhof // La Ondo de Esperanto, 2012, №10. http://sezonoj.ru/2012/10/216mark/

Korĵenkov A. Mark Zamenhof: Novaj dokumentoj, novaj enigmoj…// La Ondo de Esperanto, 2012, №12.

Ĉi tiu teksto aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/markoz

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi