Stefan MacGill respondas

Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2016

Stefan MacGill

En la januara kajero de La Ondo de Esperanto ni informis, ke Stefan MacGill, 68-jara novzelanda esperantisto loĝanta en Hungario, iĝis la Esperantisto de la Jaro 2016. Malgraŭ sia granda okupateco, interalie pri la redaktado de la vintraj numeroj de la revuo Esperanto, li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Mi estis komplete surprizita kaj ĝojas pro la agnosko de miaj laboroj kaj streboj.

Vi ricevis ĉi tiun honoran titolon unue “pro la lanĉo kaj realigo de la programo de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO), speciale pro la planado kaj okazigo de pluraj AMO-seminarioj en diversaj landoj”. Bonvolu rakonti pri ĉi tiu programo.

Ĝi estas nia reago al la fakto, ke nia eta komunumo ne havas potencajn helpantojn. Ni prosperos grandparte pro niaj propraj pretecoj persisti. Ne sufiĉas amatore kaj diversdirekte persisti. Tial ekzistas tiu kerna imperativo organizi trejnadan programon.

Kiom da AMO-seminarioj okazis ĝis nun?

La sekva estos la 30a. Ok okazis en 2014, naŭ en 2015 kaj dek en 2016. En 20 landoj en kvar kontinentoj. Ni jam havas ĝis julio naŭ, do en la tuta jaro atendeblas 12 aŭ 13. La apetito por trejnado ŝajnas nesatigebla!

Kiu(j) el ili estis, laŭ vi, la plej sukcesa(j) en 2016?

Elstaras la du seminarioj kiujn ni nomas SUPER-AMO; tio estas, sesioj por trejni trejnistojn. Ekzemplo de nia interna politiko de daŭripova evoluo. Por mi persone, la plej elstaraj estis la 20a en Katmanduo, Nepalo kaj la 21a en Bandung. Indonezio. Novaj landoj por mi persone kaj por la AMO-programo.

Ni legas en la decido pri via laŭreatiĝo ankaŭ jenon: “… kaj pro informado pri ili kaj pri aliaj movadaj aktivadoj”. Temas pri la estraraj komunikoj, aŭ EKOj, kiujn vi redaktas kaj dissendas. Antaŭ la apero de EKOj, UEA rilatis kun la membroj per artikoloj en la revuo Esperanto kaj per Gazetaraj Komunikoj (jam pli ol 660). Kial estis lanĉita plia informa serio?

EKO atingas parte aliajn ricevantojn ol la Gazetaraj Komunikoj (GK). Oftas, ke temposentiva alvoko povos preskaŭ tuj aperi en EKO, kiam kontraste ne plu indas aperigi ĝin en la revuo pro la jama paso de la limdato ĝis eĉ la reta aperigo de la revuo. Ĝuste hodiaŭ mi spertis precize tian kazon. GK konsistas nur el tekstoj, EKO akceptas kolorajn bildojn, mapojn, diagramojn. Spaco en EKO estas preskaŭ senpaga, dum revu-hektaroj kostas ege. EKO permesas aperigon de pliaj detaloj ol nia revuo. Tra jaroj GK tendencis trakti ĉefe oficejajn kaj formalajn temojn (feliĉe tio iom ŝanĝiĝas kaj nun aperas informoj pri la agado, i.a. de estraranoj).

Kiom da EKoj vi pretigis?

Naŭ en 2013, 52 en 2014, 53 en 2015 kaj 40 en 2016 kaj ĝis nun unu en 2017. Do, entute 155, averaĝe 3.7 monate kontinue tra 42 monatoj – kun intensaj preskaŭ realtempaj aperigoj el la kongresoj en 2014 kaj 2015. Ni nun diskutas estonton por tiu informkanalo – mi mem preferus ligi ĝin al la revuo Esperanto ol al la estraraj laboroj. Ĝi ŝtopus mankon en niaj informfluoj ĝis la revuo povos akiri pli kontentigan propran retejon.

Intertempe vi ricevis plian informan taskon, unue, kiel kuratoro de Attila Kaszás, la nuna redaktoro de la revuo Esperanto, kaj poste kiel provizora redaktoro de la unuaj numeroj por 2017. Ĉu vi povas klarigi, kial Kaszás, la plej bona el la kandidatoj por la redaktora posteno, ne sukcesis ĉe la redaktado (kiel redaktoro de simila gazeto, mi scias, ke la redaktado de unu numero daŭras ne pli ol sep-dek labortagojn)?

Revuo EsperantoNu, mi ne volas eniri tion tro detale; tamen klaras, ke la intervjua procezo (en kiu mi ja partoprenis!) ne kapablis malkovri tiun kritikan bezonon, nome, la tenon de la monata ritmo. Attila rikoltis bonan kolekton de rekomendaj mesaĝoj, kiuj imponis nin; liaj numeroj estis ja bonkvalitaj. De kie vi havas la ideon, ke redaktado de unu revu-numero postulas 7 ĝis 10 tagojn? Ekde mia intensa ekokupiĝo de la januara ĝis la reta aperigo pasis 54 tagoj! Nedaŭripova situacio!

Kion vi faris kaj faras por savi la situacion?

Duvorte, mi suferas. La januara Esperanto ĵus aperis rete, el kio ni lernis lecionon, ke ne sufiĉas nur redakciaj streboj, sed necesas efikigi kaj reformi la tutan revupretigan proceduron. Tio nun okupas multajn horojn. La februara estas en aktiva preparo, kun materialoj delonge arigataj por la marta.

Vi estis redaktoro de, interalie, Juna Amiko kaj de Internacia Pedagogia Revuo (kaj teknika redaktoro de Kontakto). Ĉu vi pripensis la ideon iĝi konstanta redaktoro de Esperanto? Ja kiel redaktoro de la plej vaste legata Esperanto-gazeto vi eble farus pli grandan servon al la esperantistaro ol en aliaj viaj postenoj?

Jes, mi pripensis la ideon iĝi konstanta redaktoro de Esperanto. Mia redakta kariero ege pli longas ol via listigo! Mi en aĝo de 12 aŭ 13 fondis kaj ekredaktis en Nov-Zelando tra ok jaroj la dumonatan revuon de EJANZ, kiu nomiĝis Junularo, multobligante ĝin hejme per la maŝino Gestetne – simila al tiu uzita en via mondoparto por “samizdat”. Inkaj fingroj, paperoj ĉie, mispresaj mismaŝoj, ĉio… Poste la instruista revuo en Nov-Zelando, Jarlibro de UEA k. m. a. Ne imagu ke la teknika pretigo de Kontakto kaj Esperanto tra deko da jaroj en CO havis neniun edukan valoron! Victor Sadler kaj Simo Milojeviĉ instruis al mi multon!

Se temas pri diversaj postenoj, vi estis ankaŭ prezidanto kaj vicprezidanto de TEJO, prezidanto de ILEI, kaj nun vicprezidanto de UEA. Kiu el ĉi tiuj taskoj donis al vi plej multe da “plezuro” kaj da sento pri la graveco de la plenumita laboro?

Eble la tempo ĉe ILEI; kvankam malpli ol kvarjara periodo, tie relative facile eblis enkonduki reformojn kaj atingi progreson. En pli granda asocio tio ege pli malfacilas. Pri TEJO, mi retrospektive plej fieras pro nia sukceso en majo 1980 realigi en Strasburgo la unuan seminarion de TEJO kun subteno de la eŭropaj instancoj. Tiaj seminarioj pluiras ĝis hodiaŭ.

Kiun rolon Esperanto havas en via vivo?

Mi havas ĝin denaske, iam en aĝo de 12 aŭ 13-jara decidis konscie eniri la movadon. Mi apartenas al kvar-generacia familio – sed tio okazis ne laŭ la kutima skemo. Mia patro en sia universitata aĝo trovis lernolibron. Kelkajn jarojn poste, li malkovris, ke fakte ekzistas parolantoj de tiu lingvo – eĉ samurbe. En simila aĝo li malkovris budhismon kaj vegetaranismon – tiam en la 1930aj jaroj li kredeble estis la sola budhano en Nov-Zelando, kaj vegetarismo estis krimo pli-malpli nur unu nivelo malpli ol ŝtatperfido (pensu, je kio tiam bazis sin la nov-zelanda ekonomio). Li parolis al mi Esperante, mia panjo angle (sed ŝi kapablis paroli Esperanton). Mia patro rakontis pri la lingvo al mia avino, poste ŝi mem lernis ĝin. Por daŭrigi la tradicion, niaj tri filinoj denaske kaj bone parolas la lingvon, sed nun havas aliajn interesojn en la vivo.

Kiun rolon vi vidas por revua retejo?

Unuavice, kiel aperigejo por artikoloj tro longaj por la revuo, aŭ por tro specifa publiko. Retejo proponu forumojn, kie legantoj povu diskuti aperintajn artikolojn. Ĝi aperigu diversajn rubrikojn, kiuj okupas tro da spaco en la presita revuo ekzemple: detala kalendaro – la presita elstarigu nur pli gravajn eventojn. Leteroj al la redakcio: nur unu/du en la presita revuo – pliaj en la retejo. Aliflanke, la retejo estu komplete malferma al iu ajn, tiel ke ĝi formu potencan varbilon por abonado aŭ membrigo. Tiu retejo kontribuu al mia delonga revo liveri iun retan servon al niaj Aligitaj Membroj, kaj plie al la starigota kategorio “Amikoj de Esperanto”.

Neniu laŭreato sukcesis eskapi du niajn tradiciajn demandojn. Unue: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus al neloĝata insulo?

Ve! En mia nuna situacio: la Strategia Plano de UEA, la pretigata Estrara Raporto pri la finiĝanta jaro kaj la Asocia Statuto kaj Regularo. Mia fasko de vere legindaj/endaj libroj ampleksas pli ol tridek, kaj “aliaj libroj” ĉirkaŭ cent. Tiu ideo de neloĝata insulo havus ian allogon, ĉar mi tre ŝatas legi!

Due kaj laste: pri viaj planoj.

Kiu scias? Transvivi la pretigon de ankoraŭ du revunumeroj. Tio, minimume. Viziti tiom da landoj kaj tie kontribui al la loka kaj regiona agado, tiom longe, kiom mia sano permesos tion. Laste, morti “en la botoj” – ankoraŭ aganta kaj ankoraŭ agkapabla.

Ke viaj deziroj realiĝu!

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/macgill-2

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi