Internacia Literatura Konkurso Abritus EKRA 2017

La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” (Razgrad, Bulgario) anoncas la tradician Internacian literaturan konkurson pri originala Esperanta poezio kaj humuro. La verkoj devas esti komputile skribitaj kaj subskribitaj per pseŭdonimo. Ili devas esti ne publikigitaj. La nomon kaj adreson de la partoprenanto bonvolu sendi en aparta koverto, se vi uzos poŝton, sed per komputilo skribu ilin en alia letero.

Poŝtadreso: EDK, strato Sveti Kliment 36, ap. 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario.

Retadresoj: esperanto_razgrad@mail.bg, dkateva@mail.bg (konkursaĵoj),

ekra_razgrad@mail.bg (pseŭdonimo kaj adreso).

Limdato: la 31a de majo 2017.

La rezultojn oni anoncos en la tradicia festo Abritus / EKRA en junio 2017.

La premiitaj verkoj estos publikigitaj en Literatura Foiro, Bulgara Esperantisto kaj Esperantista Tribuno. Iliaj aŭtoroj ricevos nian donacon – jubilean antologion Abritus (2016), kie vi povus tralegi premiitajn konkursaĵojn de EKRA de 1991 ĝis 2015.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/konkurso-6

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi