Teo kaj Amo: Komenciĝas voĉdonado

Teo kaj amo

Nun videblas la filmetoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm, kaj komenciĝis voĉdonado por la l0 plej ŝatataj filmetoj, bonvolu viziti la paĝojn kaj doni viajn voĉojn.

Danke al apogado kaj subtenado de Esperantujo, la kolektado de konkursaĵoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ricevis tre bonan rezulton: 77 filmetojn el 27 landoj kaj 4 kontinentoj – Argentino, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉinio, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Indonezio, Kazaĥio, Kolombio, Kubo, Litovio, Nepalo, Pollando, Rusio, Turkio, Svedio, Svislando, Sud-Koreio, Slovakio, Ukrainio, Usono, Uzbekio, Venezuelo, Vjetnamio kaj Kongo (D.R.). Dume pri la konkurso raportis amaskomunikiloj en Malajzio, Litovio, Ĉeĥio kaj Ĉinio. Ankaŭ pli ol dukdek landaj, regionaj, urbaj kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj multe helpis kaj subtenis la konkurson.

Nun ok membroj de la ĵurio laboras por la rezulto de premiotoj, aprile oni anoncos la rezulton kaj oktobre la premiotoj senpage partoprenos en la filmfestivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinio.

Freŝaj informoj kaj progresoj de la konkurso videblas ĉe: Facebook, Vkontakte kaj Twitter.

Se vi havas iun ajn dubon aŭ problemon bonvolu sendi mesaĝon al perfectgoja@163.com aŭ filmkonkurso2015@163.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №673.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi