Nova paĝaro por la Zamenhof-Jaro

Per la Konkurso por paĝaro pri Zamenhof uea.org/gk/654a1 UEA havos novan plurlingvan paĝaron. La realigo de la paĝaro estos de Guillem Sevilla, magistro pri tipografio, profesia reteja dezajnisto kaj enpaĝigisto el Barcelono.

La strukturo de la retejo konsistus el 8 ĉefaj paĝoj:

  1. Hejma paĝo
  2. Vivo de Zamenhof
  3. Verkaro
  4. Fotoj
  5. Filmetoj
  6. Citaĵoj
  7. Idearo
  8. Kontakto/Kolofono

Teknike ĝi ebligos tradukon al pli ol 50 lingvoj, kaj depende de volontulaj tradukantoj, ni intencas prezenti la vivon kaj verkon de Zamenhof al plej multaj popoloj.

Ni bonvenigas konsilojn, sugestojn, historiajn faktojn kaj fotojn, traduk-proponojn al zamenhofjaro100@gmail.com aŭ en la oficiala forumo de UEA http://forumo.esperanto.net/index.php?board=30.0

La retejo estos preta en la komenco de marto, kaj la tradukado komenciĝos tuj poste.

Ni profitas la okazon por rememorigi vin, ke ni bezonos la helpon de ĉiuj por disvastigi la retejon kaj kontakti la gazetojn. Bonvolu legi ankaŭ nian Alvokon por labori por la Gazetara Kampanjo Zamenhofjaro uea.org/gk/668a1

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №671.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi