Ĉu EU daŭros?

Eŭropo
Bruselo. — Se iu politikisto antaŭ dek jaroj proklamus, ke en 2020 la Eŭropa Unio disfalos, oni eble pensus, ke tiu politikisto estas mense malsana. Sed hodiaŭ pli kaj pli da homoj aŭ celas aŭ timas la disfalon de EU.

Malpli da homoj pripensas, kio anstataŭos la Eŭropan Union en Eŭropo. Ĉu ni revenos al Eŭropo de nacioj same kiel antaŭ la dua mondmilito? Tia Eŭropo de nacioj aperas nun ofte en la imagoj de politikistoj. Sed la timo estas, ke ĝi ne plu povas respondi al la demandoj de Eŭropo, kie ne plu eblas antaŭeniri al la mondo de la 1930aj jaroj. Kiom da ni, esperantistoj, esperas je monda registaro? Kiom da ni konsideris la Eŭropan Union ekzemplo sur la vojo al tia monda registaro?

La problemoj, kiujn frontas Britio ĉe la eliro el EU, montras, kiom malfacile estus por EU-landoj vivi sen EU. La popoloj de Britio, kiel granda lando, post dek jaroj verŝajne retrovos la saman vivnivelon, kiun ili havas en 2017. Tamen por multaj aliaj landoj de EU – eĉ por grandaj landoj kiel Francio kaj Germanio – eliro el EU estus atako al la persona riĉeco de civitanoj.

Ĉu paroli pri homaj kaj politikaj rajtoj? La eliro el EU permesus al la ĉefoj en kelkaj landoj – ekzemple, Hungario kaj Pollando, sed sendube ankaŭ al aliaj – starigi politikajn kaj sociajn sistemojn, kie ne eblos al la reganta partio aŭ politikisto perdi la povon. En tiuj landoj ekster EU oni ĉiam antaŭ la voĉdonado scios, kiu gajnos.

Iom da espero donas homoj en diversaj germaniaj urboj, kiuj unuiĝas sub la standardo “Korbato de Eŭropo”. Tamen pli gravas ke eŭropaj ministroj kaj ĉefministroj donu al Eŭropo la povon decidi, kaj rapide decidi. Restos tro multe da aferoj, ĉar nun eĉ unu EU-lando povas bari ĉiujn aliajn landojn, kiuj volas antaŭeniri.

Kiel esperantisto, vivanta en la koro de Eŭropo, mi daŭre esperas, ke EU transvivos la venontajn jarojn.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu teksto aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/02/bruselo-33

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Ĉu EU daŭros?1

  1. senprokraste diras:

    Via opinio estas probable ofta inter la E-istoj, bedaŭrinde ĝi pekas ankaŭ pro granda naiveco. La nuntempa Eŭropa-Unio fariĝis burokrata sistemo kiu agas kontraŭ la interesoj de la popoloj. Ĉu EU ebligas pacon ? Vidu kiel eŭropaj armeoj agrese batalas kaj mortigas en la mez-orientaj landoj kune kun NATO. Ne, Eŭropa Unio estas militema sistemo. Ĉu ĝi ebligas “riĉecon” de la popoloj, tiel kiel vi diras ? Rigardu la situacion en Grekio, informiĝu pri la suferoj kaj pri la malriĉiĝo al kiuj devas rezigni la greka popolo. Kiom granda estas la respondeco de la Eŭropa Unio pri tiu terura situacio ! Kaj fine, vi parolas pri la risko de malpliiĝo de demokratio en orientaj landoj… Nu, kio pri demokratio ? Okazis en 2005 voĉdonoj pri la EU-konstitucio en Nederlando kaj en Francio, kaj tiuj popoloj rifuzis la konstitucion. Kio okazis poste ? Oni altrudis al ili tiun konstitucion kontraŭvole per la Traktato de Lisbono (kaj pro mensogoj kaj perfideco de politikistoj). Eŭropa Unio do fariĝis kontraŭdemokratia reĝimo. Pro tiuj kialoj, multaj homoj en Eŭropo ne plu volas tiun perfortigan Eŭropan Uniigon, en kiu la eŭropismaj politikistoj serĉas manieron malebligi iun ajn eliron, iun ajn liberiĝon, kaj serĉas ekzemple nuntempe manieron puni la britan popolon pro la popola decido fari la t.n. Brexit. La EU-sistemo estas mola diktaturo, kiu pli kaj pli similas al la Sovetunia sistemo. Eble, iu stalinisto en 1950 same opiniis kiel vi, ke malapero de Sovetunio signifus danĝera retroiro al 1930, kun risko de reapero de naziismo kaj de militoj inter la ŝtatoj de Eŭropo… Same vi imagas tion pri la ebla disfalo de Eŭropa Unio. Sed same, vi eraras, ĉar verdire temas ĉi tie pri imperiisma sistemo (efektive regata de Usono kaj de Nato), kaj tiu sistemo jam malaperigas demokration anstataŭ ol fortigi ĝin. Fine, mi aldonu pripenson pri Esperanto : mi plene dubas ke Eŭropa Unio iam fariĝos reale favora al Esperanto (tian desuprisman iluzion havis ankaŭ E-istoj en socialismaj landoj…). Ja estas kelkaj subvencioj al TEJO. Ja estas penoj progresigi la aferon far EEU kaj kelkaj eŭropaj parlamentanoj. Ja estas helpataj minoritataj lingvoj kiuj estas minacataj. Sed kio estas la reala lingva politiko de Eŭropa Unio ? Kio ĝi estas koncerne la rilatoj inter la ŝtatoj, koncerne la registaraj interrilatoj kaj la EU-institucioj (vidu kiu estas la laborlingvo en multaj EU-institucioj ekster la parlamento…), koncerne la eduka kaj universitata sistemo, koncerne la sciencaj kaj teknikaj institucioj ? La EU-politiko celas nur al subtenado de la angla lingvo, kiel ĉefa lingvo antaŭvidata kiel lingvo de la estonta Eŭropa Unio (por konvinkiĝi pri tio, legu ĵurnalon, aŭskultu televidon, kaj vi certiĝos rapide pri tio). Do, eĉ kiel esperantisto, sed ĉefe kiel civitano kaj apoganto de la demokratio kaj de homaj rajtoj, mi ne povas aprobi tiun blindan subtenadon al tiu eŭropunia imperiisma sistemo kiu detruas la politikan kaj ekonomian situacion de la eŭropaj popoloj. Al mi plaĉus esperi ian pliboniĝon tiurilate en la eŭropaj instancoj, sed tiu espero estas iluzio. Konklude : por konservi demokration en la nacioj de la eŭropa kontinento, plej efike estos por ĉiu lando retrovi sendependencon, tiel ke ĉiu popolo povu mem decidi laŭ sia propra volo pri la naciaj leĝoj, pri la politiko, pri la ekonomia agado, pri la rajtoj, pri la propra mono, pri la lingvopolitiko, ktp.

Respondi