Donaco el Vieno (4)

Wüster

[La unua listo. | La dua listo. | La tria listo.]

En la kvara, lasta listo de la libroj, kiujn BibLO – la biblioteko de La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) – ricevis de la societo “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien” estas la unika Enciklopedia vortaro Esperanta-germana de Eugen Wüster, konsiderata kiel la patro de la terminologio. Wüster verkis ĝin en sia junaĝo (1918-20), kiam li vigle interesiĝis pri Esperanto. Nur kvar partoj (576 paĝoj de la vortaro kaj 72 paĝoj da enkonduka teksto) aperis dum la vivo de Wüster, kaj nun ili estas en BibLO.

Ni dankas al la societo kaj persone al samideano Tuider pro la valora donaco.

Ni memorigas, ke BibLo, fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj per libroj, kiujn oni sendas al La Ondo de Esperanto por recenzo.

La ĉefa celo de BibLO estas kolektado, registrado kaj diskonigo de libroj en/pri Esperanto kaj de libroj interlingvistikaj, eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. Krome, ni kolektas ankaŭ librojn pri zamenhofologio, esperantologio, historio kaj kulturo de Esperanto, tradukojn de la rusa beletro kaj originalan beletron.

Donacemuloj kontaktu la bibliotekon rete: sezonoj@yahoo.com

Listo №3

Wüster, Eugen. Enciklopedia vortaro Esperanta-germana. Unua parto. Kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo. – Leipzig: Ferdinand Hirt& Sonh, 1923. – 24 + 136 p.

Wüster, Eugen. Enciklopedia vortaro Esperanta-germana. Dua parto. Kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo. – Leipzig: Ferdinand Hirt& Sonh, 1925. – 16 + 144 p.

Wüster, Eugen. Enciklopedia vortaro Esperanta-germana. Tria parto. Kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo. – Leipzig: Ferdinand Hirt& Sonh, 1926. – 26 + 134 p.

Wüster, Eugen. Enciklopedia vortaro Esperanta-germana. Kvara parto. Kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvuzo. – Leipzig: Ferdinand Hirt& Sonh, 1929. – 6 + 162 p.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi