[La unua listo. | La dua listo.]
Ni daŭrigas listigi la librojn, kiujn BibLO – la biblioteko de La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) – ricevis de la societo “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien”. En la tria, antaŭlasta listo estas dek libroj.
Listo №3
Aktoj de Internacia Scienca Simpozio “Esperanto 100-jara”. Universitato de Vieno. 28-30.10.1987 / Red. Hans Michael Maitzen, Herbert Mayer, Zlako Tišljar. – Vieno: Esperanto Laborkomitato Aŭstria; Pro Esperanto; Maribor: Inter-kulturo, 1994. – 250 p.
Andreo Cseh – la *gaja stelo* kiel ekzperanto / Red. Ada Csiszár. – Budapest: [Ada Csiszár], 1996. – 56 p., il.
Beckmann, Karl. Historio de Esperanto. 2a aktualigita eld. – Vieno: Aŭstria Esperanto-Instituto, 1988. – 16 p. – (Serio La Dua Jarcento).
Csiszár, Ada. In Memoriam Dr. Kalocsay Kálmán (1891-1976). – Budapest: [Ada Csiszár], 1994. – 100 p., il.
Deŝkin, Georgo. Lasta amo de poeto: Versaĵoj. Libro tria (1958-1959). – Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997. – 27 p., il. – (Speciala numero de “La Dua Jarcento”, 1997, №1).
El la poŝtkesto de Kálmán Kalocsay. 1930-1975. / Ed. Ada Csiszár, Reinhard Haupenthal. – Budapest: [Ada Csiszár], 2007. – 177 p.
[Kalocsay, Kálmán]. Selektitaj leteroj de Kálmán Kalocsay. 1927-1975. / Ed. Ada Csiszár, Reinhard Haupenthal. – Budapest: [Ada Csiszár], 2006. – 275 p.
Montagut, Abel. Poemo de Utnoa / Enkond. William Auld; Postpar. Probal Daŝgupto. – Vieno: Pro Esperanto, 1993. – 225 p., il. – (Serio Originala Literaturo, №7).
Štimec, Spomenka. Geografio de miaj memoroj. – Vieno: Pro Esperanto, 1992. – 140 p. – (Serio Originala Literaturo).
Štimec, Spomenka. Kroatisches Kriegsnachtbuch / Vorwort Ulrich Lins. – Paderborn: Ferdinand Schöningh, 1994. – 104 s.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov