Donaco el Vieno (2)

Libroj el Vieno

[Vidu la unuan parton de la listo.]

Ni daŭrigas listigi la librojn, kiujn BibLO – la biblioteko de La Ondo de Esperanto (Kaliningrado, Ruslando) – ricevis de la societo “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien”. En la dua parto estas dek pliaj beletraj libroj, originale verkitaj en Esperanto, kaj en la komenco de la 1990aj jaroj (re)eldonitaj de la eldonejo Pro Esperanto (Vieno) en la serioj “Originala Literaturo” kaj “Originala Literaturo Klasika”.

Listo №2

Bulthuis, Hindrik Jan. Inferio: Originala scienc-fikcia romano. – 2a eld. – Vieno: Pro Esperanto, 1990. – 153 p. – (Serio Originala Literaturo Klasika).

Bulthuis, Hindrik Jan. La vila mano: Originala romano. – 2a eld. – Vieno: Pro Esperanto, 1991. – 315 p. – (Serio Originala Literaturo Klasika).

EMBA (Ps. de Imre Baranyai). Maria kaj la grupo / Antaŭpar. Julio Baghy; Postpar. Vilmos Benczik. – 2a eld. – Vieno: Pro Esperanto, 1990. – 180 p. – (Serio Originala Literaturo Klasika).

Kalocsay, Kolomano. Versojn oni ne aĉetas: Originala poemaro / Postpar. Ada Csiszár; Giorgio Silfer. – Vieno: Pro Esperanto, 1992. – 64 p. – (Serio Originala Literaturo Klasika).

Leser, Jolanthe. La vivo estas pli forta / Ed., antaŭpar. Herbert Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1991. – 36 p. – (Serio Originala Literaturo, №2).

Matthias, Ulrich. Fajron sentas mi interne: Originala romano / Antaŭparolo de Elena Zaja. – Vieno: Pro Esperanto, 1990. – 108 p. – (Serio Originala Literaturo, №1).

Privat, Edmond. Pri Esperanta literaturo / Ed., postpar. Herbert Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1991. – 31 p. – (Serio Originala Literaturo Klasika).

Steele, Trevor. Memori kaj forgesi: Noveloj el la Norda Montaro / Antaŭpar. Herbert Mayer – Vieno: Pro Esperanto, 1992. – 143 p. – (Serio Originala Literaturo, №5).

Ŝirjaev, Ivan. La dormanta grafino: Originalaj noveloj. Plena verkaro, Vol 1 / Ed., antaŭpar. Herbert Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1993. – 157 p. – (Serio Originala Literaturo Klasika).

Ŝirjaev, Ivan. La Nova Vivo: Originala romano. Plena verkaro, Vol 2 / Ed., antaŭpar. Herbert Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1993. – 80 p. – (Serio Originala Literaturo Klasika).

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi