Donaco el Vieno

Libroj el Vieno
En novembro en ĉi tiu novaĵretejo aperis listo de 360 beletraj libroj originale verkitaj en Esperanto, kiuj estas konservataj en BibLO – la biblioteko de La Ondo de Esperanto. En la fino de la enkonduko ni skribis: “Volonte ni akceptos donace originalajn beletraĵojn, kiuj mankas en la listo”.

Ĉi tiujn vortojn legis la Viena esperantisto Bernhard Tuider el la societo “Internacia Esperanto-Muzeo en Wien”, kiu fine de la 20a jarcento eldonis multajn librojn en/pri Esperanto. Danke al lia malavara propono ni povis elekti el la eldonlisto ne nur originalajn beletraĵojn, sed ankaŭ aliajn librojn laŭ la profilo de BibLO. Fine, antaŭ kelkaj tagoj ni ricevis naŭkilograman pakaĵon el Vieno, kiu entenis 35 librojn, eldonitajn de IEM kaj de ties antaŭulo Pro Esperanto.

Ni kore dankas al la societo kaj persone al samideano Tuider pro la tre valora donaco. Hodiaŭ ni komencas aperigi la liston de la libroj, ricevitaj el Vieno.

Ni memorigas, ke BibLo, fondita en 1998 surbaze de la privata kolekto de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj per libroj, kiujn oni sendas al La Ondo de Esperanto por recenzo.

La ĉefa celo de BibLO estas kolektado, registrado kaj diskonigo de libroj en/pri Esperanto kaj de libroj interlingvistikaj, eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. Krome, ni kolektas ankaŭ librojn pri zamenhofologio, esperantologio, historio kaj kulturo de Esperanto, tradukojn de la rusa beletro kaj originalan beletron.

Listo №1

Balano, Johán (ps. de Claude Piron). Ĉu ŝi mortu tra-fike?: Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo. – 2a eld. – Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 2000. – 74 p. – (Serio Originala Literaturo, №32).

Becker, Ulrich. La Aĵoj kaj la Sezonoj: Originala novelaro. – Vieno: Pro Esperanto, 1996. – 114 p. – (Serio Originala Literaturo, №15).

Engholm, Stellan. La Lupo sur Kapitolo kaj aliaj noveloj. – Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997. – 93 p. – (Serio Originala Literaturo, №22).

Gates, Ronald Cecil. La vidvino kaj la profesoro: Romano. – Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997. – 132 p. – (Serio Originala Literaturo, №23).

La maŝino kiu kriis: Rakontoj pri strangaj fenomenoj. Vol 1 / Ed. Herbert Mayer. – Vieno: Pro Esperanto, 1995. – 105 p. – (Serio Originala Literaturo, №13).

Montagut, Abel. Karnavale (Maskita rakonto). – Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997. – 65 p. – (Serio Originala Literaturo, №25).

Salovaara, Eija. Kie boacoj vagadas. – Vieno: Pro Esperanto, 1994. – 96 p. – (Serio Originala Literaturo, №11).

Seabra, Manuel de. Promeso en obskuro: Noveloj. – Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1997. – 110 p. – (Serio Originala Literaturo, №24).

Steele, Trevor. Apenaŭ papilioj de Bergen-Belsen: Originala romano pri Germanio. – Vieno: Pro Esperanto, 1994. – 152 p. – (Serio Originala Literaturo, №10).

Steele, Trevor. Aŭstralia Felix: Noveloj. – Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1999. – 134 p. – (Serio Originala Literaturo, №29).

Valano, Johán (ps. de Claude Piron). Ĉu vi kurias ĉine?: Romano. 3a eld. – Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1996. – 135 p. – (Serio Originala Literaturo, №20).

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi