Konferenco okaze de 100a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof

PEAKonferencejo: La Konferenco okazos la 28-30an de aprilo 2017 en Mazovia Kultura Instituto en la centro de Varsovio ĉe la strato Elektoralna 12. La konferencejo situas je du haltejoj norde de la stacidomo Warszawa-Centralna. De la stacidomo veturu per tramo 16, 17, 33 ĝis la haltejo “Hala Mirowska”. Poste iru dekstren al la strato Elektoralna.

Provizora programo
2017-04-28 vendredo
10:00. Registrado de partoprenantoj
11:00. Solena malfermo de la konferenco Bonvenigo, himno, paroladoj
11:40. Ludoviko Zamenhof – biografia trajto
12:00. Kafo/teo paŭzo
12:30. Prelegoj kaj paroladoj
14:00. Malfermo de la ekspozicio
14:30. Tagmanĝa paŭzo
16:00. Distra vespero: solistoj, teatraĵo, koncerto

2017-04-29 sabato

10:00. Promenado tra kvartalo Muranow laŭ spuroj de Ludoviko Zamenhof
11:30. POLIN Muzeo pri Historio de Pollandaj Judoj
15:00. Tagmanĝa paŭzo
16:00. Sankta Meso en Esperanto
17:30. Prelegoj
18:30. Distra Vespero: solistoj, kant-muzika grupo

2017-04-30 dimanĉo

9:00. Solena Ceremonio ĉe la tombo de Ludoviko Zamenhof. Vizitado de tomboj de Klara, Rozalia, Marek, Feliks, Leon…
11:00. Muzeo de Varsovia Ribelo 1944
14:00. Tagmanĝa paŭzo
15:00. Konkludoj / Fermo de la konferenco
16:00. Promenado tra la Malnova Urbo – adiaŭo de Varsovio.

Tranoktejoj:
Hotelo IBIS, str. Solidarności 165, PL-00-876 Warszawa. A-1: ĉambro unupersona kun matenmanĝo, banejo, duŝo: 175,00 PLN A-2: ĉambro 2-persona kun matenmanĝo, banejo, duŝo: 105,00 PLN (persone)
Gastoĉambroj “Metalowcy”, str. Długa 29, PL-00-238 Warszawa. (Bufedejo surloke, mempaga). B: ĉambro 2, 3, 4 – persona kun lavejo aŭ banejo: 50,00 PLN (persone) Decidas laŭvica deklaro
Dom Nauki CMKP, ul. Schroegera 82, PL-01-828 Warszawa. C: ĉambro 2-, 3-persona kun lavejo: 50,00 PLN (persone)

Aliĝilo: http://aligxilo.net/a/zamenhof-konferenco-2017/eo
Adreso: PEA, Zarząd Głównyul. gen. W. Andersa 37 lok. 59a, PL 00-159 Warszawa, Pollando.
Retadreso: peaestraro@gmail.com
Telefono:+48222400700 (Alina Mozer)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi