La januara Ondo senpage legebla

La Ondo de EsperantoLa 30an de decembro 2016 en la elŝutejo de La Ondo de Esperanto aperis la januara numero de ĉi tiu revuo, kiu ekde 2017 ne plu aperas papere, sed estas eldonata kiel bitgazeto (elektronika gazeto) laŭ la popularaj normoj “pdf” (ĉefe por komputiloj) kaj “ePub” (ĉefe por legiloj kaj telefonoj). La abonantoj (ankaŭ la pasintjaraj) jam elŝutis la januaran Ondon aŭ ricevis ĝin perpoŝte, kaj la redakcio de La Ondo sojle de la orient-kalendara Kristnasko disponigis ĝin senpage, por ke ĉiu deziranto povu legi ĝin kaj decidi pri (ne)abono.

La 65-paĝa kolorplena januara Ondo (2017) estas nun libere elŝutebla en la kiosko de Sezonoj:
http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

En la kiosko oni povas elŝuti ankaŭ 15 senpagajn librojn (kaj tri numerojn de La Ondo) kaj aĉeti 2 librojn (fragmente elŝuteblaj kiel provlibroj). Tie estas legeblaj ankaŭ klarigoj pri legado de bitlibroj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto (11 numeroj + literatura suplemento) estas abonebla kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj, UEA-konto, kaj per PayPal/bankkartoj ĉe
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Vian opinion pri la nova Ondo vi povas skribi ĉi sube en “Komentu”.

La red.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi