La 15a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken

nr

Pupteatras Christoph Frank (Foto: Brian Moon)

Post unu jaro ni denove renkontiĝis en Saarbrücken por kune festi la Novjaran Renkontiĝon en gaja kaj amika etoso. La evento estas organizata de la asocio EsperantoLand. La ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven kun pluraj helpantoj pretigis interesan jarfinan semajnon. Pri la programo zorgis Betti Maul, pri la tekniko okupiĝis Pjotr de Mulder kaj Klaus Rumrich. Al la programo multe kontribuis ankaŭ Ines kaj Christoph Frank. La NR-on partoprenis 196 geesperantistoj el 15 landoj ne nur el Eŭropo. Ĉeestis multaj familioj kun infanoj kaj gejunuloj ĝis 19-jaraĝaj.

La riĉa programo kontentigis ĉiujn ĉeestantojn, kiuj povis ĝui prelegojn, diskutrondojn, laborgrupojn, atelierojn, kvizojn, diversnivelajn Esperanto-kursojn. Oni povis lerni ankaŭ la hispanan. Ne mankis riĉa libroservo, variaj tabloludoj, filmoj, malstreĉiga gimnastiko aŭ ritme vigla zumbo, kurso de tango kaj ĉendancado. Intereson vekis plibonigo de memoro per la japana lingvo, budaisma plenkonscia meditado, balada kulturo de Feroaj insuloj, la libroarto-Orimoto kaj aliaj programeroj.

Ni eksciis, kiu inventis la komputilon kaj kial oni neas sciencon, kien iros Eŭropo post la breksiĝo, pri la dana filozofo Martinus, pri liberalaj religioj, pri Duolingo, pri la Edena ĝardeno, pri justa komerco, pri gravitaj ondoj, pri Esperanto en Afriko, pri perspektivoj de la Eŭropa Unio kaj eĉ pri bano, duŝo kaj necesejoj tra la mondo. Interesis nin matematika prelego pri senfineco, ĝiaj problemoj kaj paradoksoj, la historio de Kubo kaj Usono, la vivo en strangaj mondoj kaj la vivo sur la orient-frisaj insuloj.

<…>

<…>

<…>

Liba Gabalda

Ĝi estas komenco de la artikolo de Liba Gabalda, publikigita en la februara numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi