Maje estu gaje!

La francilia regiono bonvenigas la nacian kongreson de Esperanto France de la 25a ĝis la 28a de majo 2017. La Kongresejo situas en la urbeto Mandres les roses (Mandr’ le roz’), en la departemento Val de Marne (Val’ de Marn’), kiu situas nur 25 kilometrojn de Parizo.

Venu partopreni la aktivadojn de asocioj, malkovri la departementon kaj korpe movi dank’ al eksteraj sportoj por ĉiuj. La departemento Val-de-Marne famas pro siaj tavernetoj ĉe la riverbordoj, nomitaj “guinguettes” (ginget). Venu danci je la sono de grupo de muzikistoj el nia regiono.

Pluraj francilianoj komunikos siajn pasiojn per prelegoj, koncertoj, manatelieroj.

En 2017 okazos la centjara datreveno de la forpaso de Zamenhof: jen okazo prezenti al vi la arkivojn de la sidejo de la du asocioj Esperanto Francio kaj Esperanto Francilio, kiuj kunorganizas la kongreson.

Aliĝu frue! Ekde la 31a de januaro la prezoj plialtiĝos.

La kongresa devizo: maje estu gaje!

Retejo: http://kongreso2017.esperanto-france.org/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi