Parolu Esperanton kun samlandanoj

Krokodilado inter samlandanoj

Antaŭ pli ol dudek jaroj, kiam mi memoris ĉirkaŭ mil Esperantajn vortojn, mi ege esperis interparoli kun iu ajn por praktiki parolon kaj aŭskulton. Mi kelkfoje telefone vokis konatajn esperantistojn en Ĉinio. Ili ĝoje responde salutis min en Esperanto, sed post kiam ili konstatis ke mi estas ĉino, ili tuj ĉesis paroli en Esperanto, kaj komencis paroli nur ĉine. Ili preskaŭ ĉiuj rifuzis daŭrigi Esperantan parolon malgraŭ ke mi persiste parolis en Esperanto. Mi multfoje petis, ke ili parolu Esperanton kun mi, sed ili rifuzis paroli Esperanton.

Nun la situacio iom ŝanĝiĝas. Tamen plejparto da esperantistoj en Ĉinio ankoraŭ ne ŝatas paroli Esperanton kun samlandanoj. Ofte videblas, ke multaj ĉinoj flue parolas Esperanton kun fremdlandanoj dum kongresoj, UK, kaj aliaj fakaj kunvenoj aŭ renkontiĝoj, tamen krokodilas eĉ altnivelaj esperantistoj. Ŝajnis ke ili lernus Esperanton nur por paroli kun fremdlandanoj.

Mi kelkfoje partoprenis en ILEI-konferencoj kaj UK. Tio donis al mi fortan impreson pri la lingvonivela diferenco inter ĉinaj kaj eŭropaj esperantistoj. Eŭropaj esperantistoj flue interparolas Esperante, kvazaŭ en denaskaj lingvoj. Kun granda scivolemo mi faris simplan enketon pri la krokodilado de eŭropaj kaj ĉinaj esperantistoj en 2014 ĝis 2016. La rezulto montris ke ĉinaj krokodilantoj superis pli ol 90% precipe en naciaj Esperanto-eventoj, kaj eŭropaj krokodilantoj estas malpli ol 50%.

Eŭropanoj ŝatas paroli Esperanton kun samlandanoj. En ILEI-konferenco 2013 en Herzberg iu germana esperantistino rakontis, ke ŝi interparolis nur en Esperanto kun esperantisto dum tuta jaro, ne sciante de kie venis la homo, kaj post unu jaro ŝi eksciis ke li fakte estas samlandano. En Ĉinio tio estas nekredebla.

En nia propagando ni ofte diris al junuloj, ke Esperanto estas facila lingvo, ke oni povas facile posedi la lingvon post nelonga lernado. Sed la propagantoj mem ĉiam krokodilas. Malbonajn modelojn ni donas al niaj junaj esperantistoj. Junuloj ofte supozas ke ni la propagantoj de Esperanto estus elstaraj Esperanto-parolantoj. Junuloj vane pagis multajn vojaĝojn por persone vidi kiel ni elstaraj esperantistoj flue parolus Esperanton. Sed ili vidis nur ĉinlingvajn babilemajn homojn en la Esperantaj kunvenoj. Junuloj estas kuraĝaj.

Eble kelkaj junaj kuraĝuloj provas paroli Esperanton al ĉinaj esperantistoj, kiuj lernis Esperanton antaŭ dudek aŭ tridek jaroj. Se la lastaj rifuzas daŭrigi interparolon en Esperanto kun la junuloj, la junuloj certe pensas ke Esperanto estas malfacila lingvo, ĉar eĉ la elstaraj esperantistoj ne kapablas bone paroli.

Mistakso pri la kapablo de samlandaj komencantoj

En Ĉinio ekzistas multaj komencantoj, kiuj ellernis nur bazan gramatikon kaj memoras nur kelkcent bazajn vortojn. Oni opinias, ke komencantoj ne posedas sufiĉan nivelon por paroli Esperanton. La vidpunkto fakte malĝustas.

Antaŭ longa tempo, kiam mi entuziasme lernis la anglan lingvon en lernejo, mi legis artikolon en ĉina ĵurnalo, kiu montris, ke iuj loĝantoj en Britio uzas maksimume nur 500 bazajn vortojn dum tuta vivo. Mi kredas, ke plejparto da komencantoj posedas minimume 500 bazajn vortojn. Por ĉinoj la baza gramatiko estas tre facila. Tio signifas ke plejparto da ĉinaj komencantoj ja posedas sufiĉan scion por bone paroli Esperanton.

Mia provinco estas Gansu en la nord-okcidenta Ĉinio. En ties ĉefurbo Lanzhou troviĝas multaj esperantistoj. Ni ofte renkontiĝis, sed neniam parolis en Esperanto krom “saluton” kaj “ĝis revido”. Multfoje mi provis paroligi amikojn de la urbo, sed vane. Ili ofte diris “pardonon, mia nivelo ne sufiĉas por paroli”. Mi foje provis paroli Esperanton kun iu veterana estrarano de la urba asocio. Li en la ĉina lingvo diris, ke ni havos multan tempon por paroli post la kunveno, ĉar dum kongreso ĉiu estas okupita! Pasis pli ol dek jaroj, kaj, kvankam ni multfoje renkontiĝis, li neniam parolis Esperanton kun mi.

Alia esperantisto en Lanzhou posedis sufiĉe altan lingvan nivelon. Sed li ĉiam rifuzis interparoli en Esperanto kun mi. Mi supozis, ke li kapablus paroli Esperanton. Ankaŭ kelkaj jaroj pro oficlaboro mi refoje vizitis la provincan ĉefurbon. Nokte mi ege sopiris telefone babili kun li per Esperanto. Sed mi sciis, ke li certe parolus nur ĉine, se li scius ke la telefona vokanto estas mi. Mi do ŝajnigis min japana esperantisto, ĉar japanoj tiam tre ŝatis viziti Ĉinion. Mi nomis min Tomato, ĉar la tono kaj la silabo de la vorto “Tomato” iom similas al japana nomo. Mi vokis lin per la fiksa telefono de la hotelo, ŝanĝinte miajn voĉon kaj tonon, ĉar li konas mian voĉon, diris: “Saluton”. Li respondis “saluton” en Esperanto kaj poste demandis min ĉine: “Kiu vi estas?” Mi diris “Pardonon, mi estas japana esperantisto, mi turisme veturas al via urbo por renkontiĝi kun lokaj esperantistoj, bonvole parolu Esperanton, ĉar mi tute ne komprenas kion vi parolas, ĉu vi parolas en la ĉina?” Mi tre malrapide diris, ĉar mi timis ke li ne komprenus mian Esperanto-paroladon. Feliĉe, li tute komprenis mian paroladon kaj demandis en Esperanto “Ĉu veeere? Jaapaana esperantisto?” Post nelonga balbutado lia parolado en Esperanto fariĝis pli kaj pli klara kaj flua. Per la telefono ni parolis unu horon kaj duonon.

Mi neniam aŭdis lian tiom longan kaj fluan paroladon. Lia parolado ege ĝuigis min. Li volis viziti mian hotelon. Mi rifuzis lian peton, ĉar mi timis, ke li ĉesigus Esperanto-paroladon vidinte min samlandano. Mi diris, ke mi ne konas la nomon de la hotelo, ĉar mi ne komprenas la ĉinan lingvon, mi estas gvidita de interpretisto, kiu jam dormis en alia ĉambro. Antaŭ fino de nia telefona konversacio li scivoleme demandis min:

“Kiel vi ricevis mian telefonan numeron?” – Mi respondis “Mi ricevis la telefonan numeron per Trezoro Huang Yinbao”. – Li diris “Ĉu vere? Trezoro estas mia bona amiko!”

En la sekva nokto, post mia oficlaboro mi denove telefone vokis lin. Li refoje proponis renkontiĝi en la hotelo, kaj mi ĝoje akceptis lian proponon kaj sciigis al li la nomon de la hotelo kaj la numeron de mia ĉambro. Post dudek minutoj li frapis la pordon, salutante min en Esperanto, sed, malferminte la pordon, li mire demandis min en la ĉina lingvo: “Ankaŭ vi venas por renkonti la japanan amikon?” Mi daŭre parolis en Esperanto, ridete petis lian pardonon kaj klarigis la kialon. Post mia klarigo kaj persista parolado nur en Esperanto, li komencis balbuti en Esperanto; ŝajnis ke ekvidinte min li tuj perdis la kapablon flue paroli. Tamen post dek sekundoj lia parolado en Esperanto fariĝis pli kaj pli flua. Li rakontis pri siaj familio, laboro, historio, sperto dum UK, kaj pri multaj interesaj aferoj en sia vivo. Mi vere ĝuis lian fluan paroladon en Esperanto. Li parolis kun mi ĝis la 2a horo en profunda nokto. Li loĝis en mia dulita ĉambro en la hotelo. En la sekva mateno li entuziasme daŭrigis paroladon nur en Esperanto. Li konfesis, ke li ne povus flue paroli, se li scius ke mi estas ĉino en telefonado. Li fakte posedas sufiĉan nivelon bone paroli en Esperanto. Mankas al li nur kuraĝo.

Mistakso pri la facileco de parolado kaj skribado

Kio estas pli facila inter parolado, aŭskultado, legado kaj skribado por lerni fremdan lingvon? Mi multfoje faris ĉi tiun demandon al esperantistoj en Eŭropo kaj en Ĉinio. Plejparto da eŭropanoj opinias, ke parolado kaj aŭskultado estas pli facila ol legado kaj skribado, sed preskaŭ ĉiuj ĉinoj opinias ke legado kaj skribado estas pli facila ol parolado kaj aŭskultado. Mi serĉis la demandon per reta serĉilo Baidu en Ĉinio kaj trovis, ke ĉiuj diris, ke parolado estas la plej malfacila.

Pri tiu demando mi kiel ĉino bone konas la vidpunkton de ĉinoj. Ĉar mi propraokule vidis, ke plejparto da profesiaj anglalingvaj instruistoj en multegaj ĉinaj elementaj kaj mezaj lernejoj ne kapablas bone paroli anglan lingvon. Ĝuste pro tio ankaŭ la lernantoj ne povas bone paroli la anglan. Ni ĉinoj do opinias ke parolado kaj aŭskultado sendube estas la plej malfacilaj por lerni fremdan lingvon. Ankaŭ mi tiel pensis dum longa tempo. Tamen iu evento ŝanĝis mian penson.

TEJO eldonas la Pasportan Servon. Ĉiuj, kiuj deziras gastigi esperantistojn tra la mondo, povas senpage anonci siajn nomon, adreson, telefonan numeron, skajpo-konton, kondiĉojn kaj postulon por gastigo. Miaj nomo kaj informoj ankaŭ aperis en ĝi. En 2013 mi ricevis simplan mesaĝon kun lingva eraro, ke fremda esperantisto deziris gasti en mia hejmo. Mi ĝoje konsentis. Sed post kelkaj korespondaĵoj mi trovis, ke liaj mesaĝoj estas tiel malbone skribitaj, ke mi devis diveni, kion li deziris diri, ĉar liaj skribaĵoj estas kunmetitaj el nelogikaj, sengramatikaj vortoj. Mi vere dubis, ĉu li kapablus interkomuniki kun mi parole. Sed post lia alveno al mia hejmo, li povis facile interkomuniki kun mi kaj mia filo en Esperanto, li bone komprenis mian paroladon, kaj mi povis kompreni lian paroladon. Mi supozis, ke eble li bone kaj rapide preparis la lingvon antaŭ lia alveno al Ĉinio. Sed post lia reveno al sia hejmo mi trovis, ke lia skribado estis same erara kiel en la antaŭaj mesaĝoj. Tio signifas, ke lia parolado en Esperanto estas multe pli bona ol la skribado. Por la ĉinaj esperantistoj tio estas ne imagebla. Multaj ĉinaj esperantistoj povas facile skribi, sed ne kuraĝas paroli Esperanton.

Tio pensigis min pri la lingva lernado de infanoj. Kiel ili lernas la gepatrajn lingvojn? Infanoj nature lernas unue aŭskultadon kaj paroladon, kaj poste legadon kaj skribadon. Kaj ni plenkreskuloj lernas fremdan lingvon ekde legado, skribado al aŭskultado kaj parolado. Se bebo diras “pano” aŭ “akvo” sen la akuzativo “n”, ni ĉiuj komprenas, ke ĝi deziras manĝi panon aŭ trinki akvon. Tamen, se ni vidas la vorton “pano” aŭ “akvo” sur blanka batulo, ni vere ne komprenas la celon de la skribinto.

Por bone lerni Esperanton, ni devas lerni de beboj. Ni vidu la paroladon de beboj. La fluaj paroladoj de beboj venas el eraroj kaj balbutadoj. Beboj lernas la lingvon tiel: ili komencas aŭskulti la paroladon de gepatroj ekde la naskiĝo, poste balbutante imitas la paroladon de la gepatroj. Ili plibonigas la aŭskultadon kaj paroladon ĝis plenkomprena aŭskultado kaj perfekta parolado antaŭ la eniro al elementa lernejo. Post la eniro en infanĝardenon aŭ elementan lernejon ili komencas lerni legadon kaj skribadon. En mezlernejo kaj universitato, la ĉefa tasko por lerni la gepatran lingvon estas legado kaj skribado. Nur tre malmultaj lernantoj de la nacia lingvo fariĝas verkistoj aŭ lingvistoj, kaj amasoj da gepatrolingvaj lernantoj fariĝas nur perfektaj parolantoj en la vivo.

Iuj eble timas mokon de aliaj Esperanto-parolantoj. Laŭ mia persona sperto, bonaj Esperanto-parolantoj neniam mokas aliajn esperantistojn. Iuj eble timas parolajn erarojn. Sed kie venos senerara parolado, se ni ne praktikas ĝin?

Parolu Esperanton ankaŭ kun samlandanoj

Esperanto vere estas la plej facila lingvo en la mondo. Tamen ni devas konfesi, ke Esperanto estas vere malfacila por azianoj. Multaj ĉinaj esperantistoj, kiuj lernis ekde antaŭ tridek jaroj, kapablas nek paroli nek kompreni en Esperanto, kvankam ili legis multajn librojn, posedis sufiĉan kapablon bone skribi, sed finfine ĉesis lerni, ĉar ili ne kredis, ke ili povas ellerni ĝin ĝis flua parolado. Se ili povus libere paroli Esperanton, ili havus grandan memfidon por daŭrigi la lernadon. Do parolado ege gravas por bona lernado.

Por bone lerni naĝadon oni devas iri en akvon. Por bone lerni paroladon oni devas iri al Esperanto-parolantoj por aŭskulti ilian paroladon kaj praktiki paroladon. UK kaj multaj aliaj internaciaj kunvenoj estas sendube bonegaj ŝancoj por praktiki la lingvon. Tamen ne ĉiuj esperantistoj povas facile partopreni pro la limigo de tempo, distanco, financo kaj diversaj kialoj.

Por dise loĝantaj esperantistoj la plej facila, plej malkosta kaj plej efika metodo estas paroli Esperanton kun samlandanoj. Oni povas fondi grupon, elekti temon por diskuti: ekzemple, pri vivo, vetero, trafiko, prezoj, historio, politiko, filmo, novaĵo ktp. Por altnivelaj Esperanto-parolantoj, la plejbona metodo por disvastigi Esperanton estas paroligi samlandanojn, paroli Esperanton kun samlandanoj. Plejparto da esperantistoj nur celas komuniki per Esperanto, nur malmultaj esperantistoj celas fariĝi Esperantaj verkistoj aŭ tradukistoj. Se ni en mallonga tempo posedus kapablon paroli Esperanton, ni ja plejparte atingus nian celon komuniki per Esperanto. Tial ni do havus grandan memfidon por daŭrigi la lernadon, aŭ plialtigi nian celon.

Trezoro Huang Yinbao
Direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto

Ĉi tiu teksto aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/01/azio-2

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi