Alvoko al artistoj por la 102a UK en Seulo

La organizantoj de la 102a Universala Kongreso de Esperanto alvokas ĉiujn Esperantajn artistojn dezirantaj prezentiĝi en la Seula UK, sendi sian kandidatiĝon tiel, ke ĝi alvenu plej laste ĝis la 14h00 laŭ la horzono de la Centra Oficejo de UEA la
15an de januaro 2017. La kandidatiĝoj estu senditaj rete al artkandidatoj@co.uea.org, aŭ letere al la adreso de la CO de UEA, kun jenaj informoj:

  • kontaktinformoj de la artistoj (laŭeble telefonnumero, retadreso,
    artista kaj oficiala nomoj);
  • speco (koncerto, teatro, danco ktp);
  • daŭro;
  • bezonataj teknikaĵoj;
  • mallonga teksto kun informoj pri la artisto(j)/trupo kaj resumo de la prezento
    (inkluzive de eventualaj specifaj petoj – teknikaj aŭ alispecaj – rilataj al la prezentaĵo);
  • specimeno de la prezento (mp3, DVD, ligilo al retejo ktp);
  • eventuala financa subteno bezonata (honorario+elspezrepago).

La decidantoj aparte bonvenigas proponojn rilatajn al la Zamenhof-Jaro 2017 (pri L.L. Zamenhof, lia idearo kaj lia agado) kaj favoros la programerojn, kiuj plej kvalite kapablos montri nian tutmondecon kaj diversecon, sub la konsidero de niaj disponeblaj financaj rimedoj.

Kandidatiĝu!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №656.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi