Novtipa Zamenhof-Tago en Moskvo

Moskvo (Foto: Maksim Silantjev)

La nova publika MASI-aranĝo – Festo de libroj en diversaj lingvoj je la nomo de Ludoviko Zamenhof – sukcese pasis la 18an de decembro 2016 en la moskva kinejo “Kosmo”. Klaras, ke la Zamenhof-festo estas vaste celebrata en Esperantujo, kaj ĉiu esperantisto scias, ke ĝi estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, sed ekster la esperantista mondeto neniu havas tiujn scion.

Mi ne scias pri la tuta Ruslando, sed en Moskvo dum la lasta duonjarcento neniam okazis iu evento honore al Zamenhof por la urbanoj. Sed ĉu povas ekzisti pli taŭga informa preteksto? Sed kiel allogi publikon al priesperantaj aranĝoj? Devus esti kroma allogaĵo… Ĉe tio konvenis la sperto de la Moskva Esperanto-Asocio (MEA MASI) popularigi Esperanton dum la amasaj Moskvaj Lingvaj Festivaloj.

La novan eventon ni nomis iom nekutime por la rusa orelo: “Festo de libroj en diversaj lingvoj”. Kial ne en fremdaj? Unue, ĉar Esperanto ne estas fremda lingvo. Due, lingvoj de multaj ruslandaj popoloj estas por ili malfremdaj, kvankam ofte nur malmulte sciataj. Kaj ni deziris disponigi la spacon de nia festo ne nur al fremdaj lingvoj, sed ankaŭ al la malfremdaj kaj al Esperanto.

La plena nomo de la evento estas “Festo de libroj en diversaj lingvoj je la nomo de Ludoviko Zamenhof”. Ĉar ĝuste Zamenhof iniciatis la neŭtralan lingvon, al kiu estas tradukata literaturo klasika kaj nuntempa. Do, la Esperanta literaturo prezentas al la leganto literaturon, originale verkitan en diversaj lingvoj. Tial la festo de libroj en diversaj lingvoj havas firman bazon por porti la nomon Zamenhof, des pli, ke ni okazigas ĝin en la Zamenhof-Tago kaj en la esperantista Tago de la Libro.

Ĉi tiun klarigon ricevis ĉiuj invititoj, ankaŭ tiuj, kiuj eble neniam aŭdis la vortojn “Zamenhof” kaj “Esperanto”. Ne gravas, ke, probable, ili venis ne por ekscii pri Esperanto, sed ĉar ili interesiĝas pri libroj en iuj lingvoj. Veninte, ili neeviteble aŭdas klarigojn, vidas afiŝojn pri la Zamenhof-Tago kaj sub la verda standardo la plej libroriĉan tablon kun Esperanta literaturo; ili ankaŭ aŭdas Esperantan paroladon, ĉar duono el la ĉeestantoj estas esperantistoj. Ĉiuj povas tuj lerni legadon en Esperanto, aŭskulti rakontojn pri Esperantaj literaturaĵoj en la “Rondo de legado”, gajni esperantlingvan libron en kvizoj kaj partopreni etan Esperantan teatraĵon; ili vidas amikemon de la Esperanto-mondo al la mondoj de alilingvaj literaturoj kaj reciprokan amikemon de aliaj literaturoj al Esperanto. Fine kelkaj diras: Esperanto ekinteresis min, mi eĉ ekdeziris ĝin lerni.

Jen la esenco. Restas raporti pri kelkaj konkretaĵoj.

La festo daŭris ses horojn. En la vasta salono samtempe laboris kelkaj teritorioj kun siaj programoj. Sur la “Podio” seninterrompe po 30 minutoj okazis prelegoj (du el ili – pri la evoluo de la Zamenhofa idearo kaj pri la Esperanta biblioteko – estis prezentitaj de la Esperanto-akademiano Nikolao Gudskov), kvizoj kaj deklamadoj en diversaj lingvoj. Ĉe la tablo “Rondo de legado” ĉiun kvaronhoron ŝanĝiĝis rakontantoj pri libroj, legitaj en diversaj lingvoj. Konstante laboris temaj libraj tabloj: “Tablo pri Esperanto”, “Tablo pri libroj en la slavaj lingvoj”, “Tablo pri tekstoj en sanskrito”, “Tablo pri libroj en la maria lingvo”, “Tablo pri tradukarto”, “Tablo pri rapida instruado de legado por infanoj kaj plenkreskuloj”, “Tablo kun ekspozicio de libroj en diversaj lingvoj”.

Moskvo

Tablo pri libroj en la maria lingvo (Foto: Irina Gonĉarova)

La feston partoprenis ĉ. 50 homoj, preskaŭ ĉiuj venis de la Moskvaj Lingvaj Festivaloj. Ĝin organizis tri MASIanoj (mi dankas al Sofja Zareckaja kaj Maksim Silantjev), la programojn gvidis ok homojn. La etoso estis malstreĉa kaj hejmeca, por ĉiu programero sufiĉis gastoj, ĉiuj gvidantoj sukcesis realigi ĉion planitan kaj esprimis firman deziron partopreni samtipan eventon en la sekva jaro. Ankaŭ la publiko aspektis interesita kaj kontenta.

Do, estas ĉiuj premisoj, ke la festo transformiĝu al festivalo kun pli varia programo, pli da partoprenontoj kaj gastoj. Lige kun tio ni havas multe da interesaj ideoj – sed pri tiuj vi legos en sekvaj artikoloj.

Irina Gonĉarova,
kunordiganto de MEA MASI,
Iniciatinto de la Festo

La supran foton faris Maskim Silantjev.

Ĝi estas artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/12/masi-21

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.