Revuo “Esperanto” – kio okazas?

La estraro de UEA venis al la punkto decidi en sia skajpa kunsido de la 15a de oktobro, ke iu estrarano devos respondeci pri la oficiala organo de la Asocio. La vic-prezidanto Stefan MacGill prenas tiun rolon kaj petas provizore al ĉiu kiu volas rilati kun la revuo Esperanto sendi siajn mesaĝojn ne nur al la oficiala revua adreso redakcio@revuoesperanto.org, sed kopie al stefan.macgill@gmail.com.

Materialo por la oktobra revuo estas en aktiva kolektado kaj pretigo, la septembra proksimas al presejo. Pliaj artikoloj ege bonvenas! Dezirindas ne nur stratosfere viziaj temoj – ni volas ekscii, kio okazas inter averaĝaj esperantistoj en kluboj, aranĝoj kaj iniciatoj. Eluzu la revuon por konigi viajn ideojn, agojn kaj projektojn!

Fonto: Estrara Komuniko EKO 2016-29, sendita el Budapeŝto la 19an de oktobro 2016

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Revuo “Esperanto” – kio okazas?1

  1. Kio estas la respondo al la titola demando “Kio okazas?” ?
    La lasta jam pretigita ekzemplero estas tiu de julio/aŭgusto, ĉu?

Respondi