Aŭskulteblaj ĉiuj programoj de Radio Esperanto

Halina Gorecka

Halina Gorecka ĉe la mikrofono en Kaliningrado.

En 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de Radio Esperanto el Kaliningrado (en 2011 kelkaj podkastoj estis registritaj en Moskvo). Ili estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod. Post la fermo de Rpod Radio Esperanto paŭzis ĝis aŭgusto 2015, kiam ĝi reaperis ĉe PodFM.ru, kie estis publikigitaj ok pliaj sonprogramoj.

Ĉar pluraj personoj petis nin redisponigi la malnovajn programojn, la redakcio de Radio Esperanto republikigis la malnovajn podkastojn ĉe PodFM.ru, kie nun estas ĉiuj 39 eroj. Krom ne plu aktualaj informoj (Esperanto-novaĵoj, komentarioj, Kaliningrada felietono, prezento de novaj (jam malnovaj) kajeroj de La Ondo de Esperanto) Radio Esperanto enhavas ne novaĵecajn erojn, inter kiuj estas originalaj kaj tradukitaj literaturaĵoj kaj dekoj da kanzonoj en Esperanto.

Ĉiujn programojn, kiuj kutime daŭras 20-30 minutojn, gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

Aŭskultu kaj elŝutu: http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/
Abonu: http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/rss/rss.xml

Bonan aŭskultadon!

Fonto: La Balta Ondo, http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

2 komentoj pri “Aŭskulteblaj ĉiuj programoj de Radio Esperanto”


  1. Leandro Abrahão

    Koran saluton, estimataj samideanoj!
    Viaj diligenteco kaj sindediĉo estas kortuŝaj. Dankon!

  2. Abramo

    Koran saluton, estimataj samideanoj!
    Viaj agado kaj sindedicho estas kortushaj!
    Dankon! (Brazilo)

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.