FAME-premio por Katalin Kováts

FAME-premio por Katalin Kováts

Aalen: Thilo Rentschler, Katalin Kováts kaj Andreas Emmerich (Foto: Gerold Busch)

La 16an de oktobro 2016 Thilo Rentschler, ĉefurbestro de Aalen, kaj Andreas Emmerich, prezidanto de la fondaĵo FAME, transdonis la 15an FAME-premion al d-ro Katalin Kováts. Ŝi ricevis la premion “pro ŝia engaĝiĝo por la planlingvo Esperanto kaj la fondo kaj flegado de la interret-portalo www.edukado.net”, kiel tekstas la premi-dokumento. La premio estas dotita per 3000 eŭroj.

D-ro Ulrich Matthias en sia laŭdparolado tre kompetente eksplikis, kiel sinjorino d-ro Kováts kaj ŝia familio kun granda persona engaĝiĝo laboras por la fortigo de la Esperanto-instruado. La laŭreato estas hungarino kaj vivas en Nederlando. Ŝia edzo estas franco. Ilia komuna filo plenkreskiĝas en multlingva familio.

Katalin, sperta en didaktiko de lingvoinstruado, evoluigis novajn vojojn por instrui la Internacian Lingvon. Ŝi inventis modernajn metodojn multrimedajn, kiuj respondas la defiojn kaj eblecojn de nia interreta epoko. Ŝia retejo www.edukado.net havas 4000 registritajn membrojn kaj ofertas instrumaterialon kaj interŝanĝajn servojn por Esperanto-lernantoj kaj Esperanto-instruistoj. Por siaj Esperanto-kursoj kaj seminarioj sinjorino Kováts estis jam en 30 landoj kaj ofte ŝi estas komisionano en Esperanto-ekzamenoj. Sinjoro Matthias nomis ŝin “verŝajne la plej konata Esperanto-instruisto en la mondo”.

“Esperanto estas mondkoncepto, kiu reprezentas la pretecon por ĝenerala homa interkompreniĝo”, – diris Thilo Rentschler en sia salutparolado. Li ne forgesis mencii la gravecon de la Germana Esperanto-Biblioteko, kiu troviĝas en la urbo Aalen kaj ampleksas 54 mil librojn kaj publicaĵojn. Ĝi estas la dua plej granda Esperanto-biblioteko en la mondo. La urbestro laŭdis la regulan laboron de libervolaj helpantoj el la Esperanto-grupo de Aalen, kiuj en la jaro 2015 per 1400 laborhoroj garantiis la funkciadon de tiu biblioteko. Senpage, sed entuziasme.

Hungario, kies lingvo estas nehindeŭropa, aparte fortostreĉas por instigi la lingvoinstruadon en lernejoj kaj altlernejoj. La lando havas longan tradicion de moderna lingvoinstruado. En Hungario alirkondiĉo al la studado en universitato estas aparta ekzameno pri iu fremda lingvo. Inter tiuj lingvoj Esperanto estas samrajta.

Originis la kulturpremio de la urbo Aalen en fondaĵo de Alois Meiners, civitano de Stuttgart, kiu decidis apogi per sia posedaĵo la internacian interkompreniĝon. Li serĉis urbon, kiu pretas kunagi, kaj trovis por tiu plano la urbon Aalen. Tiu jam tiam gastigis la bibliotekon de la Germana Esperanto-Asocio kaj tie ekzistas forta Esperanto-grupo. La nomo FAME estas akronimo por “Franz Alois Meiners”. Kaj la vorto ja samtempe signifas “vaste diskonigite”. Ĝuste tion Meiners deziris al la Esperanto-movado, ke ĝi estu “fama” kiel rimedo por paca kunvivado.

Tobias Southcott, instruisto de la muziklernejo de Aalen, per sia kortuŝa harpmuziko, parte mem komponita, donis dignan kadron al la solenaĵo.

Alois Eder

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/11/premio-2

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to FAME-premio por Katalin Kováts

  1. Bronislav Chupin diras:

    Sinceran gratulon!

  2. Mikelo diras:

    Mi tutkore gratulas al Katalin pro ŝia admirinda laboro favore al nia bela lingvo! Ŝi ege meritas tiun premion!
    Plej amike el Castellane en suda Francio.

Respondi